Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 238

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2024-marto-16 06:40:14

Foje en drinkejo apud mi eksidis ĉino kaj mi demandis lin:
- Ĉu vi posedas kunfuon aŭ ion similan?
- Ĉu vi demandis min pri tio, ĉar mi estas ĉino?
- Ne, ĉar vi drinkas mian bieron! 🍺

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-marto-17 15:02:06

Ĥerr Ŝulc eliras en sian korteton kaj vidas leporon, kiu kaptiĝis en la palisaro.
Ĥerr Ŝulc prenas la leporon, portas ĝin en la domon kaj diras al sia edzino:
— Jen, Marta... Mi kaptis leporon. Mi nun mortigos ĉ-kanajlon, kaj vi kuiru ĝin por nia tagmanĝo.
— Ho, Martin, — respondas Frau Ŝulc, — sed ni malhavas gason en nia kuirilo.
— Ĉi-kaze ni fritos ĝin sur lignofajro.
— Ho, Martin, sed ni malhavas ankaŭ lignon.
Ĥerr Ŝulc ĉagrene kraĉas kaj ĵetas la leporon trans la palisaron.
— Gloro al Rusio! — eksklamas la leporo en sia lepora lingvo kaj kuras for en sian nativan arbaron.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2024-marto-21 09:46:08

- Iam pro mi unu junulino volis mortigi sin.
- Nekredeble.
- Jes. Ŝi diris, ke plibone ĵeti sin en abismon, ol edziniĝi al mi. 🤓

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2024-marto-21 10:09:01

Li al ŝi:
- Ekde nuna momento vi forgesu pronomon "mi" kaj "al mi". Nun estas nur "ni" kaj "al ni", ĉu vi komprenis?
- Mi komprenis...
- Kion vi komprenis?
- Ke al ni tre necesas havi botojn kun pikkalkanumoj. 🙄

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aprilo-03 10:56:54

Britaj scienculoj inventis aĵon, helpe de kiu oni povas trapasi murojn.
Kaj ili nomis tiun inventaĵon "pordo".

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aprilo-04 06:49:27

Oni informas, ke en Francio estis arestita sabotema rusia logopediisto, kiu intencis senigi francajn infanojn de la tradicia franc-lingva kartaveco.
😝😜🤪

SHARIANO (Montri la profilon) 2024-majo-06 15:59:57

- La polico batis la manifestacianojn!
- Kie ĉi tio estas, en Kartvelio aŭ en Usono?
- Kio estas la diferenco?
- Se en Kartvelio, tiam ĝi estas malbona, oni ne devus bati homojn en neniu cirkonstanco! Kaj se en Usono, do bonege, ĉi tiuj ŝaŭmoj kulpas!

SHARIANO (Montri la profilon) 2024-majo-08 12:43:28

En Usono kaj Eŭrounio studantojn, protestantajn kontraŭ subteno de Israelo, oni batas per demokrataj bastonoj kaj plenigante iliajn okulojn per pipro-sprajo per la spirito de libereco.

Reen al la supro