Vai all’indice

Ŝerco

di Rovniy_Sergey, 29 agosto 2021

Messaggi: 239

Lingua: Esperanto

Rovniy_Sergey (Mostra il profilo) 19 gennaio 2022 08:22:25

GARANTIAĴO
Maljuna indiano venis al la banko kaj petis prunton, 500 dolarojn. La banklaboristo komencis formi paperojn.
- Kion vi faros kun ĉi tiu mono? - li demandis la indianon.
- Mi iros al la urbo por vendi la belaĵojn, kiujn mi faris.
- Kion vi havas por garantiaĵo?
- Mi ne scias, kio estas "garantiaĵo", - diris la indiano.
- Nu, garantio estas io, kio havas valoron kaj povas kovri koston de prunto. Ĉu vi havas aŭton?
- Jes - kamiono farita en 1949.
- Ne, tio ne taŭgas, - diris la banklaboristo. - Ĉu vi havas brutojn?
- Jes, mi havas ĉevalon.
- Kian aĝon ĝi havas?
- Mi ne scias, ĝi ne plu havas dentojn por difini.
En fino, la indiano ricevis prunton, 500 dolarojn.
Kelkajn semajnojn poste, la indiano denove venis al la banko, elprenis pakon da mono.
Li dekalkulis monon al la banko, kaj kaŝis la ceterajn.
- Kion vi faros kun la resto de mono? - demandis la sama laboristo.
- Mi metos ĝin en la vigvamon, - respondis la indiano.
- Vi povas fari deponaĵon en nia banko.
- Mi ne scias, kio estas "deponaĵo", - respondis la indiano.
- Nu, vi donas vian monon al la banko, la banko prizorgas pri ĝi, kaj kiam vi bezonas monon, vi povas preni ĝin.
La maljuna indiano pensis kaj demandis:
- Ĉu la banko havas ion por doni al mi kiel garantiaĵon?
Haŭ!
🤠🏹🐎

StefKo (Mostra il profilo) 19 gennaio 2022 09:08:07

Rovniy_Sergey:Saluton!!!
Bedaŭrinde mi ne sukcesis bone kompreni pri kio temas. malgajo.gif
(...)
Vi jam korektis la supre faritan redaktistan miseton.
Kiam vi skribas dialogon vi devas uzi la saman signon (strekon). La streko estas "—" nomita "haltostreko". Kiam vi uzas tekstprogramon (ekz. WORD), la haltostreko estas enskribita aŭtomate (WORD ŝanĝas la signon "-" en haltostrekon ). Kiam vi mem volas skribi ĝin, vi povas uzi la klavojn [Ctrl] + [-] (en WORD) aŭ kopii ĝin el alia loko (kaj en WORD, kaj TIE ĈI).
Ĉu dum skribado iajn tekstojn en via lingvo ne estas same? Mi certas ke jes!

El PMEG:
- Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio. Oni ankaŭ uzas dividostrekojn en iaj mallongigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto
(...)
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri parentezon,
kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj ĝis-streko, sed en preciza tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
PS. La substreko estas mia.

Vladimir2018 (Mostra il profilo) 19 gennaio 2022 09:18:33

Salutan, estimataj samidianojn! Mi studas lingvon ne tre longe. Estos bone, se mi korespondos! Kiu volas, bonvolu skribu, mi respondos al čiuj!

Rovniy_Sergey (Mostra il profilo) 19 gennaio 2022 10:26:22

Vladimir2018:Salutan, estimataj samidianojn! Mi studas lingvon ne tre longe. Estos bone, se mi korespondos! Kiu volas, bonvolu skribu, mi respondos al čiuj!
Saluton!
La loko ne estas bona por korekto kaj baza lerno. ridego.gif
-----------------------------------------------------------------------
Rigardu, estos sufiĉe proksime por vi:
https://vk.com/apero_ek_masi

StefKo (Mostra il profilo) 19 gennaio 2022 10:35:46

Vladimir2018:Salutan, estimataj samidianojn! Mi studas lingvon ne tre longe. Estos bone, se mi korespondos! Kiu volas, bonvolu skribu, mi respondos al čiuj!
Komencu legi diversajn enskribaĵojn, kiu troviĝas ĉi tie. Plue, vi skribu mem. Samtempe vi lernu, legu PMEG, publikaĵojn en interreto, vizitu vortaro.net. Kiam vi skribos ĉi tie, aliaj uzantoj de LERNU.NET montros viajn erarojn, plej ofte bondezire, do konsideru ilin. Tiajn ekzemple:
Salutan, estimataj samidianojn!
Devas esti: "Saluton, estimataj samideanoj!". "o" ĉar vi sendas saltuton, kaj "saluto" estas nominativo. "samideanoj" kaj ne "samideanojN" ĉar vi uzas nominativon kaj ne akuzativon. Vi povis skribi: "Mi salutas estimatajn samideanojn" . Tiam la objekto de via saluto estus "estimataj samideanoj", do kun N.

Al laboro! Kuraĝon!

StefKo (Mostra il profilo) 22 gennaio 2022 22:20:45

"Plej granda revo de mia avo"

Hodiaŭ ĉe ni estas Tago de Avoj. Tial mi publikigas veran ellaboraĵon de unu nepo.

Mia avo havas antaŭnomon Marek. Li havas 69 jarojn. Plezuron al ili faras tempo libera je laboro. Mia avo plej volonte okupas sin per ripozo. Lia plej granda revo estas eterna ripozo.

------------------------
Mi pensas ke vi konas la kristanan preĝon por ies animo:
Eternan ripozon bonvolu doni al li, Sinjoro, kaj eterna lumeco lumu al li senfine.
Kristanaj surtombaj skribaĵoj ofte enhavas la frazon: Eternan ripozon bonvolu doni al li, Sinjoro.

StefKo (Mostra il profilo) 25 gennaio 2022 20:31:38

Virina problemo de unu judo (malnova juda ŝerco)

Unu judo aliris al rabeno kaj diras:
Rebe, mi estas en granda dramo, en dispiedigo inter du virinoj. Unu estas bela sed havas kvar amantojn, dua estas malbela sed diras ke amas min. Kion fari?
La rabeno ekpensis kaj diras:
– Mia kara, fakte, vi havas la problemon. Vi ne scias, ĉu manĝi torton kune, ĉu argilan panon sole.

Rovniy_Sergey (Mostra il profilo) 27 gennaio 2022 05:57:57

StefKo:Virina problemo de unu judo (malnova juda ŝerco)
Oni diras, ke edzino estas pano, sed oni bezonas ankaŭ manĝi bulkojn.
ridego.gif

StefKo (Mostra il profilo) 30 gennaio 2022 09:01:41

Juda parabolo (malnova juda ŝerco)

Al vendejo aliras kliento kaj demandas:
– Ĉu estas la estro?
– La estro estas for, elriris, revenos post duonhoro.
Post duonhoro, la kliento revenas kaj demandas denove:
– Ĉu estas la estro?
– La estro estas for, foriris, revenos post duonhoro.
Same en la sekva duonhoro. La kliento incitiĝita diras:
– Sinjoro, mi ne bezonas plu vian estron. Mi rakontos al vi parabolon: “Vivis unu judo, Rozenkranc. Li havis belan palison. Virinoj adoris lin. Hazarde, al la judo Rozenkranc io deŝiris la palison. Kion faris la judo? Li prenis ĝin, enterigis, starigis surtombaĵon: Ĉi tie kuŝas la paliso de la judo Rozenkranc. Kaj pro la malespero li veturis sur Titanic al Ameriko. La rezulto – ni scias. Alvenis la tempo de la lasta Juĝo. La Sinjoro vokas ĉiujn judojn. Fine, estas la vico de la judo Rozenkranec. La Sinjoro ektondris: Judo Rozenkranc! Kaj granda, kiel vi, sinjoro, kaco leviĝas de la tero kaj diras: La estro estas for. La estro foriris. Li revenos post duonhoro."

Rovniy_Sergey (Mostra il profilo) 01 febbraio 2022 21:43:54

Forkuras du turistoj de urso, unu diras al la alia:
- Sensence ni kuras, urso kuras pli rapide ol iu ajn homo.
Kaj la dua respondas:
- Mi ne bezonas kuri pli rapide ol urso por savi min, mi bezonas kuri pli rapide ol vi...
🐻🙈

Torna all’inizio