Więcej

Participoj estas vortoj, kiuj prezentas agon aŭ staton kvazaŭ econ de ĝia subjekto aŭ objekto. Participojn oni formas per specialaj participaj sufiksoj. Ekzistas ses participaj sufiksoj, tri aktivaj, ANT, INT, ONT, kaj tri pasivaj, AT, IT, OT.

Participoj kiel adjektivoj

Aktiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia subjekto:

-ANT- dum la ago - la ago ankoraŭ ne finiĝis leganta = tia, ke oni ankoraŭ legas
-INT- post la ago - la ago jam finiĝis leginta = tia, ke oni antaŭe legis
-ONT- antaŭ la ago - la ago ankoraŭ ne komenciĝis legonta = tia, ke oni poste legos
  • Viro, kiu ankoraŭ legas, estas leganta viro. - Viro, kiu ankoraŭ legas, estas leganta viro.
  • Viro, kiu antaŭe legis, estas leginta viro. - Viro, kiu antaŭe legis, estas leginta viro.
  • Viro, kiu poste legos, estas legonta viro. - Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.

Pasiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia objekto:

-AT- dum la ago - la ago ankoraŭ ne finiĝis legata = tia, ke iu ĝin legas
-IT- post la ago - la ago jam finiĝis legita = tia, ke iu ĝin jam legis
-OT- antaŭ la ago - la ago ankoraŭ ne komenciĝis legota = tia, ke iu ĝin poste legos
  • Libro, kiun oni ankoraŭ legas, estas legata libro. - Libro, kiun oni ankoraŭ legas, estas legata libro.
  • Libro, kiun oni antaŭe legis, estas legita libro. - Libro, kiun oni antaŭe legis, estas legita libro.
  • Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro. - Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.

Pasivaj participoj eblas nur ĉe agoj, kiuj povas havi objekton. Ne eblas diri ekz. okazata, ĉar okazi neniam povas havi objekton. Ĉiuj verboj kun IĜ-sufikso estas netransitivaj. Tial ...iĝata, ...iĝita kaj ...iĝota neniam estas eblaj.

La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finaĵoj AS, IS kaj OS. Ankaŭ la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj. AS montras ĉefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras daŭrecon aŭ ripetadon de la ago. IS montras, ke la ago okazis antaŭ la nuno, dum INT kaj IT montras, ke la ago plenumiĝis, eventuale antaŭ alia ago. OS montras tempon post la nuno, dum ONT kaj OT montras staton antaŭ la komenco de la ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas ĝin, aŭ ke ĝi baldaŭ okazos:

  • Li skribas. - Li skribas.

    La skribado okazas nun aŭ kutime.

  • Tiam li estis skribanta en sia ĉambro. - Tiam li estis skribanta en sia ĉambro.

    La skribado estis daŭra en tiu pasinta tempo.

  • La letero estis skribata en la paŭzo. - La letero estis skribata en la paŭzo.

    La skribado estis daŭra en la paŭzo.

  • Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan. - Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

    Okazis ripete interrompoj de la dormo.

  • Li skribis. - Li skribis.

    La skribado okazis pli frue ol nun.

  • Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. - Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris.

    Post kiam la skribado finiĝis, li foriris.

  • Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. - Li sendis la skribitan leteron al sia amiko.

    La skribado de la letero okazis pli frue ol la sendo.

  • La letero estis skribita en la paŭzo. - La letero estis skribita en la paŭzo.

    La skribado ne okazis antaŭ la paŭzo, sed iam en la paŭzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretiĝis en la paŭzo.

  • Li skribos. - Li skribos.

    La skribado iam poste okazos.

  • Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. - Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri.

    La skribado estis intencita, sed tamen ne okazis.

  • Sur la tablo kuŝis aro de legotaj leteroj. - Sur la tablo kuŝis aro de legotaj leteroj.

    La leteroj atendis la legadon. Iu devus ilin legi, sed ankoraŭ ne faris tion.

Noto: Iuj eksperimentas kun participoj respondaj al la US-finaĵo, UNT kaj UT: skribunta viro = "viro, kiu skribus", skributa letero = "letero, kiun oni skribus". Sed tiuj participoj ne estas parto de la oficiala Esperanto. Se oni uzas ilin, oni ofte ne sukcesas kompreniĝi. Nur en ŝerca uzo ili povas esti tolerataj.

Participoj kiel adverboj

Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon.Manĝante pomon li legis sian libron. - Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. → Manĝante pomon li legis sian libron.

    La manĝado daŭris samtempe kun la legado.

  • j Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen.Farinte sian taskon li iris hejmen. - Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. → Farinte sian taskon li iris hejmen.

    La farado de la tasko finiĝis antaŭ ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn.Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. - Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. → Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn.

    La leterskribado estis planata, sed antaŭ ol ĝi komenciĝis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin.Ili laboris rigardate de la mastro. - Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. → Ili laboris rigardate de la mastro.

    La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi.Li venis al mi tute ne atendite. - Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. → Li venis al mi tute ne atendite.

    La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskaŭ kaptis lin, sed li forkuris.Kaptote, li forkuris. - Oni preskaŭ kaptis lin, sed li forkuris. → Kaptote, li forkuris.

    Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas komplikan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

En tiaj frazoj la adverba participo devas laŭsence esti priskribo de la subjekto de la predikato:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. - Farinte la taskon li iris hejmen.

    Li faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. - Ili laboris rigardate.

    Ili estis rigardataj.

Ne diru do: Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon. La subjekto de la predikato venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio verŝajne ne estas la dezirata signifo. Necesas diri: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Aŭ: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

Participoj kiel substantivoj

Aktiva participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton de la ago aŭ stato. Pasiva participo kun O-finaĵo montras la sencan objekton. Laŭ speciala regulo O-participo normale montras personon:

  • skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas
  • skribinto = skribinta persono, persono kiu antaŭe skribis
  • skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos
  • amato = amata persono, persono kiun iu amas
  • amito = amita persono, persono kiun iu antaŭe amis
  • amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos
  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.
  • La fuĝintoj kolektiĝis sur la kampo.La personoj, kiuj antaŭe fuĝis... - La fuĝintoj kolektiĝis sur la kampo. {1} La personoj, kiuj antaŭe fuĝis...
  • La juĝotoj staris antaŭ la juĝisto.La personoj, kiujn oni intencis juĝi... - La juĝotoj staris antaŭ la juĝisto. {1} La personoj, kiujn oni intencis juĝi...

Oni ne aldonu la sufikson UL, ĉar O-participoj per si mem montras ulojn.

Se temas ne pri persono, sed pri aĵo, oni aldonu la sufikson : skribitaĵo, legataĵo, plenumitaĵo, plaĉantaĵo. Sed kiam ĉeestas AĴ, la participa sufikso ofte estas superflua. Normale sufiĉas skribaĵo, legaĵo, plenumaĵo, plaĉaĵo.

Iafoje O-finaĵa participo tamen montras nepersonan aferon, kiu plenumas funkcion, precipe en matematiko k.s.:

  • dividanto = nombro, kiu dividas
  • dividato = nombro dividata

El substantivo, kiu montras personon, oni normale povas fari adjektivon, kiu signifas "rilata al la persono". Tio ne eblas por substantivaj participoj, ĉar A-participoj havas aliajn signifojn:

  • novulonovula kurso = kurso por novuloj.
  • komencantokomencanta kurso = "kurso, kiu komencas (ion)". Oni do ne povas uzi komencanta kurso en la signifo "kurso por komencantoj", sed oni devas diri ĝuste kurso por komencantoj (aŭ eble porkomencanta kurso).

Noto: La vorto Esperanto (kun majusklo) origine estis participo kun la signifo "esperanta persono", sed ĝi estas nun nomo de lingvo, kaj ne estas plu rigardata kiel participo. Oni do povas fari la adjektivon Esperanta = "rilata al la lingvo Esperanto". La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraŭ participo, kaj ĝi plu signifas "esperanta persono".

Kunmetitaj verboformoj

Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, daŭro, plenumiĝo k.t.p. Simplaj verboj kun AS, IS, OS, US kaj U estas ĝenerale preferindaj, sed en okazoj, kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon. Principe oni povas kombini ĉiujn formojn de esti (esti, estas, estis, estos, estu, estus) kun ĉiuj ses participoj. Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn verboformojn. Iuj el tiuj formoj estas tamen praktike apenaŭ uzeblaj, ĉar ili esprimas tro strangajn aŭ tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn, kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimomanieroj. Jen sekvas nur kelkaj ekzemploj:

  • Li estas leganta libron. - Li estas leganta libron.

    Lia legado de libro daŭras nun.

  • Li estis leganta libron. - Li estis leganta libron.

    Lia legado de libro daŭris tiam.

  • Li estos leganta libron. - Li estos leganta libron.

    Lia legado de libro daŭros tiam.

  • Li estas leginta libron. - Li estas leginta libron.

    Lia legado de libro estas nun pasinta afero.

  • Li estis leginta libron. - Li estis leginta libron.

    Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.

  • Li estos leginta libron. - Li estos leginta libron.

    Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

  • Li estus leginta libron, se... - Li estus leginta libron, se...

    Lia legado de libro estus pasinta afero, se...

  • Li estis legonta libron. - Li estis legonta libron.

    Li estis tiam preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • Li volas esti legonta libron. - Li volas esti legonta libron.

    Li volas, ke li estu preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • La libro estas legata. - La libro estas legata.

    La legado de la libro daŭras nun.

  • La libro estos legata. - La libro estos legata.

    La legado de la libro daŭros tiam.

  • La libro estus legata, se... - La libro estus legata, se...

    La legado de la libro daŭrus, se...

La kunmetitaj ANT-formoj tre malofte estas bezonataj. Ili emfaze montras, ke io estas daŭra, kiam io alia okazas. Normale sufiĉas simplaj verboj. Okaze oni povas uzi (ĝuste) tiam por akcenti samtempecon. La kunmetitaj INT-formoj estas pli ofte bezonataj. Ili povas esti utilaj por montri, ke ago okazis antaŭ alia. Ofte la kunteksto tamen tion montras sufiĉe bone. Je bezono esprimoj kun jam, antaŭe, ĵus, post kiamantaŭ ol povas helpi. La kunmetitaj ONT-formoj estas uzeblaj por montri baldaŭan aŭ intencan agon. Ankaŭ baldaŭ kaj diversaj verboj povas tion montri, ofte pli klare.

La kunmetitaj IT-formoj iom diferencas de la kunmetitaj INT-formoj. Kunmetita INT-formo ĉiam montras agon, kiu okazis antaŭ alia ago. Kunmetita IT-formo montras plenumiĝon de ago, aŭ agon, kiu donis rezulton. IT-formo ja povas montri tempon pli fruan ol alia, sed tre ofte ne estas tiel:

  • Tiam li estis eltrovinta la veron. - Tiam li estis eltrovinta la veron.

    La eltrovo de la vero okazis nepre antaŭ tiam. Se oni volas esprimi, ke la ago ĝuste tiam plenumiĝis, oni uzu simplan verbon: Tiam li eltrovis la veron.

  • Tiam la vero estis eltrovita. - Tiam la vero estis eltrovita.

    La eltrovo de la vero plenumiĝis ĝuste tiam, aŭ antaŭ tiam, laŭ la kunteksto. Simpla verboformo por pasiva ago ne ekzistas, sed oni povas anstataŭe uzi frazon kun la subjekto oni: Tiam oni eltrovis la veron.

Iafoje povus estiĝi miskompreno, ĉu IT-formo montras agon pli fruan, aŭ agon, kiu plenumiĝis. Tiam oni helpu sin per aldonaj esprimoj, kiuj klare montras la tempon. En la praktiko tamen tiaj klarigoj estas malofte bezonataj: Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. Estis konstruita estas antaŭtempa kompare kun estis konstruata. Antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis, kaj poste ni estis konfirmitaj. Estis konfirmitaj estas posttempa kompare kun iradis kaj lernis.

Iafoje anstataŭ uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same kiel oni ofte rekte verbigas aliajn adjektivojn: estas legantalegantas, estis legontalegontis, estus legintalegintus, estas legatalegatas, estos legitalegitos k.s.

Tiaj formoj estas tute logikaj kaj regulaj, sed bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).

Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam, kiam temas pri pasinteco: Se mi sciintus tion, mi agintus alie. = Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaŭe) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Ankaŭ ATAS-formoj estas sufiĉe oftaj: Bezonatas novaj fortoj en nia organizo. = Estas bezonataj... Serĉatas nova redaktisto por la revuo. = Estas serĉata...

Pasivo

Frazojn kun transitiva verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en pasivon. Pasivo estas kvazaŭ inversa maniero prezenti agon. Kiam oni pasivigas frazon, okazas tri ŝanĝoj:

  • La objekto fariĝas subjekto (kaj perdas sian N-finaĵon).
  • La predikato fariĝas kunmetita verbo: esti + pasiva participo.
  • La aktiva subjekto malaperas aŭ fariĝas de-adjekto.

La knabino vidas la domon. - La knabino vidas la domon.

  • la domonla domo
  • vidasestas vidata
  • la knabinode la knabino

La domo estas vidata de la knabino. - La domo estas vidata de la knabino.

Li batis sian hundon per bastono. - Li batis sian hundon per bastono.

  • sian hundonlia hundo
  • batisestis batata
  • li povas malaperi

Lia hundo estis batata per bastono. - Lia hundo estis batata per bastono.

Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago. Ankaŭ la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas pasivon, kiam oni parolas pri tre ĝenerala afero, kiam apenaŭ ekzistas aktiva subjekto.

Se oni volas konservi en pasiva frazo la originan subjekton de la aktivo, oni devas uzi la prepozicion de: Ĝi estis trovita de mia frato. = Mia frato trovis ĝin. La piano estas ludata de vera majstro. = Vera majstro ludas la pianon. La prepozicio de havas multajn signifojn, sed ĉe pasiva participo de normale ĉiam montras aganton. Se tamen estas risko de miskompreno oni povas uzi fare de: Ĝi estis forprenita fare de mi. = Mi forprenis ĝin.

Se subjekto en pasiva frazo estas subfrazo, infinitivo aŭ kvanta adverbo (aŭ kvanta adverbeca vorteto), la pasiva participo devas havi E-finaĵon: Oni interkonsentis, ke mi faru tion.Estis interkonsentite, ke mi faru tion. Oni ordonis al mi fari tion.Al mi estis ordonite fari tion. Oni atribuis multe (= multon) al tiu rakonto.Multe estis atribuite al tiu rakonto. Iafoje transitiva verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo ankaŭ tiam havu E-finaĵon: Oni parolis pri tio.Pri tio estis parolate.

Pasivo — participelekto

La elekto de participo en pasivo dependas de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaŭ la ago.

AT
daŭrado aŭ ripetado
IT
plenumiĝo aŭ rezulto
OT
stato antaŭ ago

Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi, kiu nuanco pli taŭgas:

Se oni povas aldoni iom post iom,plu kaj pluree kaj ree sen tute ŝanĝi la sencon, tiam taŭgas AT, ĉar iom post iom kaj plu kaj plu emfazas daŭradon, kaj ree kaj ree emfazas ripetadon.

Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam taŭgas IT, ĉar definitive akcentas plenumiĝon aŭ atingon de rezulto.

  • Ŝi amis kaj estis [plu kaj plu] amata. - Ŝi amis kaj estis [plu kaj plu] amata.
  • Dum la teatraĵo estis [iom post iom] montrata, okazis strangaj aferoj en la salono. - Dum la teatraĵo estis [iom post iom] montrata, okazis strangaj aferoj en la salono.
  • Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte [ree kaj ree] aĉetata de mi. - Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte [ree kaj ree] aĉetata de mi.
  • Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj de mi. - Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj de mi.
  • Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos [definitive] pagita al vi baldaŭ. - Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos [definitive] pagita al vi baldaŭ.
  • Georgo Vaŝington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. - Georgo Vaŝington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

Iuj verboj havas du malsamajn signifojn, kaj la elekto de participo dependas de tio, kiu el la du signifoj estas celata. Klasika ekzemplo estas la verbo okupi, kiu povas signifi aŭ "preni okupe" aŭ "teni okupe". Prenado estas ago normale momenta, kaj tial precipe la plenumiĝo estas interesa. Tenado tamen estas pli longdaŭra afero, kaj tial normale la daŭrado estas pli interesa. Post prenado tamen sekvas tenado, kaj antaŭ tenado normale okazis prenado. Tial ĉe okupi oni ofte povas uzi AT-formon aŭ IT-formon laŭplaĉe sen praktika diferenco: Mi estas tre okupata de mia laboro. = Mia laboro nun "tenas min" (plu kaj plu), ĉar ĝi antaŭe "prenis min". Mi estas tre okupita de mia laboro. = Mia laboro (definitive) "prenis min", kaj tial ĝi nun "tenas min". Alia ekzemplo estas la verbo "kovri": Li kovris la plankon per tapiŝo.La planko estis kovrita (de li) per tapiŝo. Ĉi tie temas pri la definitiva rezulto de la ago "meti sur plankon". Tapiŝo kovris la plankon.La planko estis kovrata de tapiŝo. Ĉi tie temas pri iom-post-ioma daŭrado de la ago "kuŝi sur planko". Plej ofte oni uzas IT-formon ĉe verboj kiel okupi kaj kovri, sed oni havas liberan elekton depende de la ideo, kiun oni volas esprimi.

Iafoje oni preferas AT-participon, kiam la ago estas nur teoria eblo, kiu ne certe efektiviĝos, aŭ kiam la ago estas neata, aŭ se kunteksto iel forviŝas la ideon de plenumiĝo: Ŝi estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata. Temas nur pri devo de konfirmado. Ĉu la konfirmado vere plenumiĝis, oni ankoraŭ ne scias. Ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. Ĉu la ŝanĝoj estos plenumitaj, oni ne scias. La unueco de Esperanto neniam estos rompata. La rompo neniam plenumiĝos. Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. Temas pri principo ĉiam valida. La ideo de daŭreco fariĝas do pli grava ol la ideo de plenumiĝo. Sed ankaŭ eblas uzi IT-formon en ĉi tiaj frazoj. Oni havas liberan elekton laŭ tiu nuanco, kiun oni volas esprimi.

Ĉe ripetaj agoj oni normale uzas AT, ĉar oni interesiĝas pri la ripetado, sed iafoje oni povas koncentriĝi je la plenumiĝo de ĉiu unuopa ripeto, kaj uzi IT. Se oni montras la precizan nombron de ripetoj, la ideo de plenumiĝo fariĝas pli grava, kaj oni tiam ordinare uzas IT-formon: Dum la milito tiu vilaĝo estis ofte prirabata kaj bruligata. Dum la milito tiu vilaĝo estis kvarfoje prirabita kaj bruligita.

Noto: Iuj Esperantistoj ne akceptas la ĉi-antaŭajn principojn pri elektado de AT kaj IT. Laŭ tiuj Esperantistoj AT signifu anstataŭe "ĝuste tiam", kaj IT signifu laŭ ili nur "antaŭ tiam". Ili uzas frazojn kiel: Mi estis naskata en Januaro. La ŝlosilo estis perdata hieraŭ. Subite li estis trafata de kuglo. Tian lingvaĵon oni kutime nomas "atismo" (ankaŭ "tempismo"). En normala Esperanto oni uzas IT en tiaj frazoj, kaj tial oni ofte uzas la esprimon "itismo" (ankaŭ "aspektismo"). La demandon pri itismo kaj atismo definitive decidas tri modelaj frazoj en la Fundamento: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.

Wróć do góry