Đi đến phần nội dung

Numeraloj

Numeraloj estas vortetoj, kiuj esprimas nombron. Ekzistas dek tri numeraloj en Esperanto:

nul
0
unu
1
du
2
tri
3
kvar
4
kvin
5
ses
6
sep
7
ok
8
naŭ
9
dek
10
cent
100
mil
1000

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la numeraloj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj:

11
dek unu
12
dek du
13
dek tri
14
dek kvar
15
dek kvin
16
dek ses
17
dek sep
18
dek ok
19
dek naŭ
20
dudek
21
dudek unu
22
dudek du
23
dudek tri
30
tridek
40
kvardek
50
kvindek
60
sesdek
70
sepdek
80
okdek
90
naŭdek
100
cent
101
cent unu
110
cent dek
111
cent dek unu
200
ducent
232
ducent tridek du
300
tricent
400
kvarcent
500
kvincent
600
sescent
700
sepcent
800
okcent
900
naŭcent
1000
mil
1001
mil unu
1011
mil dek unu
1111
mil cent dek unu
1234
mil ducent tridek kvar
2000
du mil
2678
du mil sescent sepdek ok
3000
tri mil
4000
kvar mil
5000
kvin mil
6000
ses mil
7000
sep mil
8000
ok mil
9000
naŭ mil
10000
dek mil
11000
dek unu mil
12000
dek du mil
20000
dudek mil
30000
tridek mil
42000
kvardek du mil
999000
naŭcent naŭdek naŭ mil
999999
naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ

Dekoj kaj centoj estas kunskribataj (kaj elparolataj) kiel po unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dUdek, trIdek, dUcent, trIcent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dEk dU, dEk trI, cEnt dU, cEnt trI, cEnt dEk dU, dU mIl, trI mIl, dU mIl dEk dU.

Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetaĵojn, ekz. substantivajn nombrovortojnadjektivajn nombrovortojn, oni tamen povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul origine estis substantivo: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel numeralon sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin).

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un' anstataŭ unu.

Uzado de numeraloj

Numeraloj plej ofte aperas kiel epitetoj de substantivoj. La numeraloj tiam ne ricevas la finaĵojn N kaj J:

  • Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.
  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.
  • Li havas dek unu infanojn. - Li havas dek unu infanojn.
  • Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.

Iafoje la substantivo estas forlasita (subkomprenata):

  • Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn. - Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn.
  • Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas? - Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?

Nul aperas kiel nombra epiteto ordinare nur antaŭ mezurunuoj:

  • La frostpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo. - La frostpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo.

    Oni normale skribas 0 gradoj, sed elparolas tion kiel nul gradoj.

  • Ilia fina rezulto estis nul poentoj. - Ilia fina rezulto estis nul poentoj.

En aliaj okazoj oni normale uzas neniu: Mi havas neniun malamikon.

Numeraloj povas ankaŭ aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas substantivece. Neniam oni uzas la finaĵojn J aŭ N:

  • Kvin kaj sep faras dek du. - Kvin kaj sep faras dek du.
  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.
  • Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. - Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
  • Divido per nul ne estas permesita. - Divido per nul ne estas permesita.
  • Tri estas duono de ses. - Tri estas duono de ses.
  • Sep estas sankta nombro. - Sep estas sankta nombro.
  • Mi legis numeron 2 de la jaro 1990. - Mi legis numeron 2 de la jaro 1990.

    Temas pri numero de gazeto.

  • Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo. - Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo.

Kiam temas pri numero, oni ankaŭ povas uzi ordan numeralon: la dua numero, la jaro 1990-a, la tricent-tridek-tria ĉambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antaŭe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan "nomon". En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. ĉambro cent ne nepre estas la centa ĉambro. Kaj se oni staras ĉe la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.

Specialaj uzoj de unu

La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita ĉi-antaŭe kune kun la aliaj numeraloj. Sed unu havas ankaŭ kelkajn specialajn signifojn kaj uzojn. Unu povas esprimi interalie samecon, unikecon, individuecon kaj identecon:

  • La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. = La loĝantoj de unu sama regno... - La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. = La loĝantoj de unu sama regno...
  • Ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. - Ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia.

    Ĉi tie unu akcentas la individuecon de ĉiu malfeliĉo. En tia senco unu ofte kunlaboras kun alia.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. - En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.

    Temas pri tago konata al la parolanto, sed ne al la aŭskultanto. En tia uzo unu estas duondifina artikolo.

Unu estas ankaŭ uzata individuece sen posta substantivo. Ofte oni povas diri, ke substantivo estas subkomprenata, sed iafoje aldono de substantivo nur ĝenus. Tiam unu estas uzata pronomece:

  • Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. - Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  • Unu babilis, alia kantis. - Unu babilis, alia kantis.

Kiam individueca aŭ pronomeca (iafoje unikeca) unu estas uzata pri pluraj individuoj, ĝi ricevas la finaĵon J:

  • El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.
  • Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. - Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato.
  • Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton. - Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton.

La formo unu ne povas ricevi la finaĵon N. Tio estas baza regulo, kiu ĉiam validas, ĉu unu montras nombron, ĉu ĝi montras individuecon, ĉu unikecon: Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo. Neniam uzu la formon unun. Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finaĵon, ĉar unuj neniam povas esti pura numeralo. Ĝi ĉiam montras individuecon aŭ unikecon. La formo unujn estas tamen bezonata nur treege malofte: Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.

La regulo, kiu malpermesas unun, sed permesas unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed ĝi estas tre bona el vidpunkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la simpla regulo, ke unu neniam havu N-finaĵon, estas tre praktika. Oni ne bezonas cerbumi ĉiufoje, ĉu unu montras nombron, unikecon aŭ individuecon. Unuj tamen ĉiam montras individuecon aŭ unikecon, kaj tial ne estas problemo uzi post ĝi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas.

Ne konfuzu individuecan unu kun la tabelvorto iu. Individueca unu montras, ke la parolanto bone scias, pri kiu individuo li parolas (dum la aŭskultanto kredeble ne scias). Iu montras, ke la identeco de la priparolata individuo estas nekonata aŭ neklara, aŭ ke la identeco ne estas grava:

  • Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj. - Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj.

    La parolanto scias, kiu el la amikoj ĉi tie loĝas.

  • Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj. - Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj.

    La parolanto (verŝajne) ne scias, kiu el la amikoj loĝas ĉi tie.

Ofte oni povas uzi iu anstataŭ unu, kiam ne estas grave montri, ĉu la individuo estas konata al la parolanto. Sed unu estas pli preciza. Ĝi montras, ke la parolanto ja scias la identecon.

La adjektivo certa havas iafoje signifon similan al individueca unu, sed certa estas pli forta. Ĝi emfaze montras, ke io estas certe konata al la parolanto (sed verŝajne ne al la aŭskultanto): certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Hieraŭ vizitis min certa sinjorino Schmidt.

La multspeca uzo de unu ŝajnas stranga al iuj, interalie ĉar lernolibroj malofte klarigas ĝin. Tial multaj preferas uzi unu nur en pure nombra rolo, kaj preferas por la aliaj signifoj la vortojn iu(j), kelka(j) kaj certa(j). Tio estas malriĉigo de la lingvo, ĉar ĉiuj ĉi vortoj esprimas malsamajn nuancojn, kaj ĉiuj tiuj nuancoj estas bezonataj.

Unu... la alia

Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu... (la) alia, per kiu oni montras reciprokecon. Unu... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto aŭ havas alian nesubjektan rolon:

  • Tiuj gejunuloj amas unu la alian.Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian. - Tiuj gejunuloj amas unu la alian. → Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian.

    Ĉiu el ili amas ĉiun alian el ili.

  • Ili donis florojn unu al alia.Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia. - Ili donis florojn unu al alia. → Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia.

    Ĉiu el ili donis florojn al ĉiu alia el ili.

  • Li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia. - Li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia.

    Li kunigis unu tapiŝon kun la alia.

Oni povas preskaŭ ĉiam uzi unu... (la) alia sen J-finaĵoj. Laŭbezone oni tamen povas aldoni J-finaĵon al alia kaj ankaŭ al unu depende de la celita senco: La junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj. Unuj el ili babilas kun aliaj el ili. Iafoje oni devas uzi la formon unujn: La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. = La registaroj ĵetas unujn homojn kontraŭ la aliajn homojn.

Anstataŭ unu... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si aŭ alia pronomo: La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke. = La knabino kaj la knabo kisis unu la alian. Oni ankaŭ povas uzi reciproke kune kun unu... la alia por emfazi la reciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito. Oni povas ankaŭ uzi inter prefiksece ĉe verbo, ofte kune kun si aŭ alia pronomo, aŭ la esprimon inter si (inter ni, inter vi), kiu ĉiam signifas unu kun la alia aŭ simile: Ili sin interakuzas. = Ili akuzas unu la alian. Ili interparolas. = Ili parolas unu kun la alia. Ili estis tre amikaj inter si. Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu... la alia. Ne diru: Ili amas sin unu la alian. Diru simple: Ili amas unu la alian.

Substantivaj nombrovortoj

Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn:

  • duono = 1/2
  • triono = 1/3
  • dekono = 1/10
  • dekduono = 1/12
  • centono = 1/100
  • milono = 1/1000

Pli altaj nombroj ol 999999 estas esprimataj per substantivaj nombrovortoj:

miliono
1.000.000 (ses nuloj)
miliardo
1.000.000.000 (= naŭ nuloj)
biliono
1.000.000.000.000 (= dek du nuloj)
triliono
1.000.000.000.000.000.000 (= dek ok nuloj)

Kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al nombrovortoj similformaj kiel biliono kaj triliono. La Esperantaj vortoj tamen havu nur la ĉi-antaŭe montritajn signifojn, neniujn aliajn. Ekzistas ankoraŭ pli altaj tiaj vortoj, sed ili estas tre malofte uzataj.

Substantivaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel aliaj substantivoj:

  • Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono. - Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.
  • Mi ricevis dudek kvin centonojn. - Mi ricevis dudek kvin centonojn.
  • Ŝi havas pli ol dek milionojn. - Ŝi havas pli ol dek milionojn.
  • La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj. - La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

Substantivaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi substantivon, sed estas uzataj kune kun la prepozicio da:

  • Li havas du miliardojn da dolaroj. - Li havas du miliardojn da dolaroj.
  • Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj. - Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

Ankaŭ ON-vorto kun O-finaĵo bezonas helpan prepozicion: Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.

Ankaŭ numeraloj povas fariĝi substantivoj per aldono de O-finaĵo. Tiam ili montras ian aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj. Antaŭ O-finaĵo oni ĉiam kunskribas numeralojn. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

  • unuunuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)
  • duduo = la cifero 2, paro, duopo
  • dek dudek-duodekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj
  • du mil kvincentdu-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)
  • Mi aĉetis dekon da ovoj kaj dek-duon da pomoj. - Mi aĉetis dekon da ovoj kaj dek-duon da pomoj.

Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas numeralojn kaj substantivajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Numeraloj volas esti epitetoj de ĉefvorto, dum substantivaj nombrovortoj mem estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Ĝenerale la ĝusta solvo estas uzi da en tiaj okazoj, ĉar da kune kun numeraloj estas nekutima, sed tute ne erara:

  • Tie loĝas 1.500.000 homoj. = Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil da homoj. - Tie loĝas 1.500.000 homoj. = Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil da homoj.

    Oni ankaŭ povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aŭ: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi havos unu milionon unu da eŭroj. - Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi havos unu milionon unu da eŭroj.
  • Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj. - Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj.
  • Ili kostas kvar kaj duonon da dolaroj. - Ili kostas kvar kaj duonon da dolaroj.

    Alia bona kaj ofta solvo estas: Ili kostas kvar kaj duonan dolarojn.

Adjektivaj nombrovortoj

Se oni aldonas la finaĵon A al numeralo, oni kreas adjektivon, kiu montras pozicion en vicordo, ordan numeralon:

  • unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaŭ si)
  • dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaŭ si)
  • tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaŭ si)
  • kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaŭ si)
  • deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naŭ antaŭ si)

Ordaj numeraloj ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon same kiel ordinaraj adjektivoj:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.

Se oni aldonas A-finaĵon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en unu vorton, sed oni ankaŭ povas lasi la apartajn vortojn. Ĉiuokaze oni metas A-finaĵon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:

  • Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. = ...dudek-sepa... - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. = ...dudek-sepa...

    (aŭ ...dudeksepa...)

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua.

    Anstataŭ dudek-duan oni povas skribi ankaŭ dudekduan, sed anstataŭ mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu milsepcenttridekdua, ĉar tio estas tro malklara.

  • Tio okazis en la okdekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1980 ĝis 1989 inkluzive. - Tio okazis en la okdekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1980 ĝis 1989 inkluzive.
  • Ŝi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. - Ŝi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria.

    Nur unu estas pli bona ol ni.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud ordinara numeralo, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

  • Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. - Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj.

    Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.

Aliaj nombrovortoj kun A-finaĵo

ON-vortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj adjektivoj.

  • duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco
  • triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco
  • centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco
  • Ĝi estas longa je duona metro. - Ĝi estas longa je duona metro.

    Ĝia longo estas 50 centimetroj.

  • Kvaronan horon li restis. - Kvaronan horon li restis.

    Li restis dek kvin minutojn.

Miliona, miliarda k.t.p. estas ordinaraj adjektivoj, kiuj teorie povas havi diversajn signifojn laŭ la kunteksto. Sed en la praktiko preskaŭ nur vicorda signifo aperas: Nia miliona kliento ricevos specialan donacon.

Ankaŭ nula estas ordinara adjektivo, kiu teorie povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto, ekz. kun vicorda signifo: je la nula horo kaj tridek minutoj. En la praktiko ĝi estas uzata preskaŭ nur kun la signifo "neekzistanta, senvalora, nevalida": Bruo potenca, nula esenco.

Vicordaj adjektivoj el miksitaj nombroj estas teorie eblaj, sed apenaŭ rekomendindaj: nia du-milion-unua kliento. Oni uzu prefere esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.

Adverbaj nombrovortoj

Nombrovortoj kun E-finaĵo havas la samajn signifojn kiel la respondaj adjektivaj formoj:

  • unue = en la unua pozicio
  • due = en la dua pozicio
  • dek-due, dek due = en la 12-a pozicio
  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
  • Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno kaj trione el metalo. - Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno kaj trione el metalo.
  • Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto). - Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto).

Nuanciloj de nombrovortoj

La prepozicioj ĝis, inter kaj po povas uziĝi kun nombrovortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj. = Restas proksimume dek personoj. - Restas ĉirkaŭ dek personoj. = Restas proksimume dek personoj.
  • Ĝis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri. - Ĝis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri.
  • Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek eŭrojn. - Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek eŭrojn.
  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn. - Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.
  • Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico. = Aranĝu ilin en du vicoj, ses en ĉiu vico. - Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico. = Aranĝu ilin en du vicoj, ses en ĉiu vico.

En ĉi tiaj frazoj la prepozicioj neniel koncernas la postan substantivon, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankaŭ la nuancilo devas malaperi, ĉar ĝi ne plu havas sencon:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj.Restas personoj. - Restas ĉirkaŭ dek personoj. → Restas personoj.

    (Restas ĉirkaŭ personoj ne havas sencon.)

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn.Mi vidis homojn. - Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. → Mi vidis homojn.

    (Mi vidis inter homojn ne havas sencon.)

Tiuj prepozicioj do ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombrojn. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian adverbecan rolon: ĉirkaŭ = proksimume; de = minimume; ĝis = maksimume.

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

  • Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj. - Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj.

    Ĉirkaŭ koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo ĉirkaŭ sesdek jaroj.

  • Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno. - Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno.

    La tempa adjekto havas la prepozicion en. Ĉirkaŭ estas nura nuancilo de la nombro cent.

  • Ili loĝos tie de ok ĝis naŭ jarojn. - Ili loĝos tie de ok ĝis naŭ jarojn.

    La frazparto de ok ĝis naŭ jarojn estas tempodaŭra adjekto, kiu devas havi ian rolmontrilon. Ĉi tie ĝi havas N-finaĵon. De kaj ĝis nur nuancas la nombrojn.

  • Estis tiel malvarme, ke ili devis kuŝi sub po tri kovriloj. - Estis tiel malvarme, ke ili devis kuŝi sub po tri kovriloj.

    La frazparto sub po tri kovriloj estas loka sub-adjekto. Po nur estas nuancilo de tri.

  • Li havas ĉirkaŭ mil eŭrojn. - Li havas ĉirkaŭ mil eŭrojn.

    La objekto ĉirkaŭ mil eŭrojn bezonas la finaĵon N. Ĉirkaŭ nur nuancas la nombron mil.

En tiaj ĉi frazoj oni uzas tiujn ĉi vortetojn nur kiel nuancilojn, kaj ne kiel prepoziciojn — escepte de po. Pri po la lingvouzo varias. Iuj uzas po ĉiam kiel veran prepozicion, kio signifas, ke ili neniam uzas N-finaĵon kune kun po, eĉ se la frazparto rolas kiel objekto en la frazo, ekz.. Mi donis al ili po dek eŭroj. Aliaj uzas po ĉiam adverbece, kaj aldonas N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas, ekz. Mi donis al ili po dek eŭrojn. Ambaŭ uzoj estas tute bonaj kaj ĝustaj.

Matematikaj esprimoj

Formulo Phát âm
2 + 2 = 4 Du kaj du faras kvar. / Du plus du estas kvar.
10 – 3 = 7 Dek minus tri faras sep.
22 × 6 = 132 Dudek du multiplikite per ses faras cent tridek du. / Dudekduoble ses estas cent tridek du. / Dudek du oble ses egalas al cent tridek du.
7:2 = 3,5 Sep dividite per du faras tri komo kvin.
46,987 kvardek ses komo naŭ ok sep (ne ...komo naŭcent okdek sep)
10² = 100 La dua potenco de dek estas cent. / Dek kvadrate estas cent.
5³ = 125 La tria potenco de kvin estas cent dudek kvin. / Kvin kube estas cent dudek kvin.
  • Kvin kaj sep faras dek du. - Kvin kaj sep faras dek du.
  • Dek kaj dek faras dudek. - Dek kaj dek faras dudek.
  • Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Kvar kaj dek ok faras dudek du.
  • Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.
  • Kvinoble sep estas tridek kvin. - Kvinoble sep estas tridek kvin.

Egalsignon (=) oni povas elparoli kiel farasestasegalas (al), pli-malpli laŭplaĉe: du kaj du faras kvar, dek minus tri estas sep, du oble du egalas (al) kvar.

Ne uzu punkton anstataŭ komo ĉe decimaloj. Punkto estas uzata kiel decimala signo nur en kelkaj landoj. Esperanto, same kiel plej multaj landoj kaj lingvoj, uzas decimalan komon.

Formulo Phát âm
9403,5 km naŭ mil kvarcent tri komo kvin kilometroj / naŭ mil kvarcent tri kaj duona kilometroj
8,6 kg ok komo ses kilogramoj / ok kilogramoj (kaj) sescent gramoj
+37,7° (plus) tridek sep komo sep gradoj / tridek sep komo sep gradoj super nulo
49,75 USD kvardek naŭ komo sep kvin (Usonaj) dolaroj / kvardek naŭ (Usonaj) dolaroj (kaj) sepdek kvin cendoj

Vortojn por subunuoj kiel gramoj kaj cendoj oni povas iafoje subkompreni en tiaj ĉi esprimoj: tri kilogramoj (kaj) sepcent, kvar dolaroj (kaj) sepdek kvin. Sed oni atentu, ke ne estiĝu dubo, pri kia subunuo temas.

Horoj

Por montri horon oni sekvu iun el la ĉi-postaj modeloj. La vortojn horo kaj minutoj oni tre ofte nur subkomprenas:

Cifere Elparole
3:15 (aŭ 15:15) Estas la tria (horo) (kaj) dek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) post la tria (horo).
9:45 (aŭ 21:45) Estas la naŭa (horo) (kaj) kvardek kvin (minutoj). / Estas dek kvin (minutoj) antaŭ la deka (horo).

Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antaŭtagmezoantaŭtagmeze, kaj en la posttagmezoposttagmeze. Sed oni ankaŭ povas uzi la 24-horan sistemon:

  • Estas la dek-kvina (kaj) dek kvin. / Estas dek kvin post la dek-kvina. - Estas la dek-kvina (kaj) dek kvin. / Estas dek kvin post la dek-kvina.
  • Estas la dudek-unua (kaj) kvardek kvin. / Estas dek kvin antaŭ la dudek-dua. - Estas la dudek-unua (kaj) kvardek kvin. / Estas dek kvin antaŭ la dudek-dua.

Anstataŭ 15 minutoj oni povas uzi kvarono, kvaronhorokvarona horo. Anstataŭ 30 minutoj oni ofte uzas duono, duonhoroduona horo.

Horojn oni montras per ordaj numeraloj: tria, naŭa, dek-dua k.t.p. Por demandi pri horo oni do uzas la demandvorton kiom + A-finaĵo → kioma.

  • kiom? - kiom?tri, naŭ, dek du, dudek unu...
  • kioma? - kioma?tria, naŭa, dek-dua, dudek-unua...

  • Kioma horo estas, gardisto? - Kioma horo estas, gardisto?
  • Kioma horo estis, kiam vi alvenis? - Kioma horo estis, kiam vi alvenis?

Por montri, kiam io okazas, oni devas uzi rolmontrilon, normale je, antaŭ, post, ĝisĉirkaŭ:

  • Je (la) kioma horo okazis tio? - Je (la) kioma horo okazis tio?
  • Tio okazis je la tria kaj kvardek. - Tio okazis je la tria kaj kvardek.
  • Ni devas manĝi antaŭ la oka. - Ni devas manĝi antaŭ la oka.
  • Post la dek-unua horo ĉio devas esti preta. - Post la dek-unua horo ĉio devas esti preta.

Kiam temas pri horoj, oni ne uzu la rolmontrilon N, ĉar oni riskas konfuzi horon kun dato, kiu ankaŭ estas montrata per ordaj numeraloj: je la tria = "je la tria horo", la trian = "en la tria tago de la monato".

Datoj

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:

  • Estis la tria (tago) de Decembro (en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu. - Estis la tria (tago) de Decembro (en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu.
  • Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (en la jaro) du mil kvin. - Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (en la jaro) du mil kvin.
  • Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (en la jaro) du mil dek. - Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (en la jaro) du mil dek.

Por jaroj oni ankaŭ povas uzi ordajn numeralojn, sed tio fariĝas pli kaj pli malofta: Estis la lasta de Januaro (en la jaro) mil-okcent-okdek-sepa.

Inter la tago kaj la monato oni ĉiam uzu de, ĉar la orda numeralo ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majo = la unua tago de Majo, la dek-tria de Decembro = la dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj.

Por montri la daton, kiam io okazis, okazas aŭ okazos, oni uzu taŭgan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finaĵon N:

  • Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de Marto. - Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de Marto.
  • La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon. = En la unua (tago) de Majo... - La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon. = En la unua (tago) de Majo...
  • Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek. - Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek.

  • Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron. - Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.
  • Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi. - Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi.
Quay lại