Ke daftar isi

Partikel po menunjukkan distribusi dari jumlah. Dia secara tradisional diklasifikasikan sebagai preposisi, tapi banyak yang menggunakannya sebagai partikel adverba.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Untuk empat anakku aku telah membeli dua belas apel, dan untuk mereka aku telah berikan masing-masing anak tiga apel.

    3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la rezulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po-esprimo.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar. - Disana telah ada seorang lelaki yang tumbuh tinggi, yang memiliki masing-masing tangan dan kakinya enam jari, jumlahnya dua puluh empat.

    6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. - Buku ini memiliki enam puluh halaman; sebab itu, bila aku akan membaca setiap hari masing-masing lima belas halaman, aku akan menyelesaikan buku itu seluruhnya dalam empat hari.

    15 halaman dikali 4 = 60 halaman.

  • Ŝi ricevis lecionojn po dek eŭroj por horo. - Dia telah menerima pelajaran-pelajaran masing-masing sepuluh euro untuk satu jam.

    Bila pelajaran telah berlanjut sebanyak contoh 4 jam, biayanya adalah : 10 euro dikali 4 = 40 euro.

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino. - Sementara itu setiap tamu telah minum segelas kecil anggur.

    Ĉi tie estas subkomprenata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankaŭ 10 glasetoj.

  • Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento. - Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento.

    Cento da tiaj cigaredoj kostas 25 rublojn. Por ekz. 5 centoj da tiaj cigaredoj la kosto estas do: 25 rubloj oble 5 = 125 rubloj.

  • El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi. - El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi.

    Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. = ...po pluraj tutaj boteloj. - La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. = ...po pluraj tutaj boteloj.

    Di setiap makan siang orang meminum banyak botol seluruhnya.

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj po estas uzata kiel prepozicio. En la klarigoj pri nuanciloj de nombroj aperas ekzemploj de po uzata adverbece.

Kesalahan dalam menggunakan po

Sering kita meletakkan po di depan pernyataan yang salah. Ini adalah beberapa contoh:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.
    La parolanto intencis diri, ke ĉiu metro de la ŝtofo kostas dek dolarojn, sed tio estas malĝusta. Po devas ĉi tie rilati al subkomprenata unupo unu metro. La kalkulo do fariĝas: 1 metro oble 10 (la nombro de dolaroj) = 10 metroj. En la frazo po aperas antaŭ la esprimo (unu) metro. La rezulto de la kalkulo estas do dek metroj, ne dek dolaroj. Tiuj dek metroj da ŝtofo kostas sume dek dolarojn. Tio signifas, ke ĉiu metro kostas unu dolaron. Tio kredeble ne estis la intencita senco.

Kalimat yang benar adalah:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro. - Bahan(kain) ini berharga sepuluh dolar untuk setiap satu meter.

    Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo fariĝas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj. Nun la rezulto montras dolarojn, ĉar po staras antaŭ la esprimo dek dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaŭ aliaj prepozicioj (aŭ adverba formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ekzemplo eblas ekz. laŭ metrometre.

Catat juga perbedaan antara kalimat-kalimat berikut:

  • La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. - Mobil itu bergerak sepuluh kilometer dalam setiap lima jam.

    Mobil itu telah melakukan perjalanan sejumlah 5 jam, dan dia talah melakukan perjalan sejumlah 50 kilometer. (10 kilometer dikali 5 = 50 kilometer)

  • La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. - Mobil itu telah bepergian sepuluh kilometer setiap lima jam.

    Mobil itu telah bepergian sejumlah 10 kilometer, dan itu telah berlanjut sejumlah 5 jam. (5 jam dikali 10 = 50 jam)

Formuloj kun frakcistreko

Formula Pengucapan
20$/kg po dudek dolaroj por kilogramo
120 km/h po cent dudek kilometroj en/por horo
2 MN/m² po du meganeŭtonoj sur/por kvadratmetro

Sering kita juga bisa menggunakan po bersama dengan adverba: po 120 kilometroj hore.

Terkadang kita dapat meniadakan po pada ungkapan semacam ini, bila perlu dengan menambahkan ĉiu, contoh: cent dudek kilometroj por/en (ĉiu) horo, dudek dolaroj por (ĉiu) kilogramo, du meganeŭtonoj por/sur (ĉiu) kvadratmetro.

Kembali ke atas