Přejít k obsahu

La prepozicio da ligas kvantan esprimon al substantiva frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan):

kvanto "substanco"
unu kilogramo da pano
litro da lakto
skatolo da rizo
amason da komencantoj
du milionoj da rubloj
iom da valizoj
tiom da feliĉo
multe da problemoj

La kvanta esprimo montras, kiom estas. Ĝi estas substantiva frazparto, kvanta adverbo aŭ kvanta adverbeca vorteto.

La "substanceca" esprimo montras, el kio konsistas la kvanto:

  • En la botelo estas litro da lakto. - V lahvi je litr vody.
  • Ŝi aĉetis faskon da ligno. - Koupila si otep dříví.
  • Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Tato řeka je dvě stě kilometrů dlouhá.
  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Nikdy s sebou neberu množství zavazadel.
  • En la urbo troviĝas multe da aŭtoj. - Ve městě se nachází mnoho aut.
  • La riĉulo havas multe da mono. - Ten boháč má hodně peněz.
  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. - Má víc peněz, než umí spočítat.

Numeralojunu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil — ne bezonas da. Oni uzas ilin kiel epiteton de substantivo:

  • Tie loĝas du Esperantistoj. - Bydlí tam dva esperantisté.
  • Mi havas cent pomojn. - Mám sto jablek.
  • Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn. - Tato vesnice má dva tisíce obyvatel.

Substantivaj nombrovortoj kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da:

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. - Toto město má milión obyvatel.
  • En la kesto estas cento da pomoj. - V bedně je stovka jablek.

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo troviĝas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

  • Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe. = Li havis multe da ŝafoj kaj bovoj. - Ovcí a krav má hodně.
  • Da pulvo ni havas kiom vi volas. = Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas. - Střelného prachu máme kolik chcete.

Ne uzu N-finaĵon post da

Post la prepozicio da oni neniam uzu N-finaĵon. Substanceca da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta adverbo aŭ kvanta adverbeca vorteto, kiu ne povas ricevi objektan N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

  • La riĉulo havas multe da mono. = La riĉulo havas multon da mono. - Boháč má hodně peněz.

    Chybně: La riĉulo havas multe da monon.

  • Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? - Kolik chleba chcete? = Jak velké množství chleba chcete?

    Chybně: Kiom da panon vi volas?

Kiam oni ne uzu da?

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de:

  • Ni manĝis specon de fiŝo. - Ni manĝis specon de fiŝo.

    La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aŭ nombron. Do neniam diru speco da....

  • Ĉe ni estas manko de akvo. - U nás je nedostatek vody.

    La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

  • Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. - Kvůli ztrátě odvahy nepřišli.

    La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al adjektivo, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

  • Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) - Potkali jsme mnohé lidi.

    Kvantaj adjektivoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mezurata substantivo kiel epiteto sen da.

  • La botelo estas plena de/je akvo. - Láhev je plná vody.

    La adjektivo plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la adverbo plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru plena da...plene da....

  • Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj. - Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

Frazparto kun difinilola, tiu, ĉiu, poseda pronomo... — estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia frazparto, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el la pano. - Ujedli jsme kousek z chleba.
  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj. - Koupili několik lahví těch vín.

Persona pronomo ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el ĝi (= el la pano). - Ujedli jsme z něj (= z chleba) kousek.
  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili (= de/el tiuj vinoj). - Koupili několik jich (= těch vín) několik lahví.

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per numeralo aŭ adjektivo, oni ne uzu da, sed deel:

  • Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. - Zaplatila poplatek sto eur.

    La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas kvanton. Sed ja eblas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.

  • Ni gustumis tre multe de unu vino. - Jednoho vína jsme ochutnali velmi hodně.
  • Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo. - Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.
  • Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj. - Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

Se singulara substantivo jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro. - Jeden den je tři sta šedesáti pětina nebo tři sta šedesáti šestina roku.

    Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

  • Ili fortranĉis duonon de centimetro. - Odkrojili polovinu centimetru.

Iuj vortoj iafoje esprimas kvanton, alifoje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian prepozicion:

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Sklenice od vína/na víno je sklenice, ve které se dříve nacházelo víno, nebo která se používá na víno; sklenice vína je sklenice plná vína.

    Glaso jen montras individuaĵon, jen kvanton.

  • Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. - Vytvořili velkou síť počítačů.

    Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

  • Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj! - Kolik vojáků (tam) bylo? – Byla (tam) skupina vojáků.
  • Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj! - Jaká skupina to je? – Je to skupina vojáků.
  • Kiom da rozoj vi volas? — Mi volas bukedon da rozoj! - Kolik růží chceš? – Chci kytici růží!
  • Kian bukedon vi volas? — Mi volas bukedon de rozoj! - Jakou kytici chceš? – Chci kytici růží!

Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (→ da), aŭ la antaŭa vorto (→ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

La uzo de la prepozio da iom evoluis kaj ŝanĝiĝis dum la historio de Esperanto. Tial en malnovaj tekstoj oni povas trovi da, kie devus esti deel laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj.

"Da-ismo"

En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi "da-ismo". En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti prepozicio. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:

  • Mi havas multe da.
  • Kiom da vi volas? Da se zde nevztahuje k následujícímu vi.
  • Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.

Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. Sed da apartenas unuavice al tio, kio staras poste.

Iuj asertas, ke temas pri ordinara subkompreno:

  • Mi havas multe da mono.Mi havas multe da. - Mám hodně peněz.
  • Kiom da viando vi volas?Kiom da vi volas? - Kolik masa máš?

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la prepozicion: Li estas instruisto de lingvoj.Li estas instruisto. Ne: Li estas instruisto de. Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun substantiva frazparto poste.

Zpět na začátek