Į turinį

La prepozicio da ligas kvantan esprimon al substantiva frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan):

kiekis "medžiaga"
unu kilogramo da pano
litro da lakto
skatolo da rizo
amason da komencantoj
du milionoj da rubloj
iom da valizoj
tiom da feliĉo
multe da problemoj

La kvanta esprimo montras, kiom estas. Ĝi estas substantiva frazparto, kvanta adverbo aŭ kvanta adverbeca vorteto.

La "substanceca" esprimo montras, el kio konsistas la kvanto:

  • En la botelo estas litro da lakto. - Butelyje yra litras pieno.
  • Ŝi aĉetis faskon da ligno. - Ji nusipirko ryšulį malkų.
  • Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Ši upė yra dviejų šimtų kilometrų ilgio.
  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Aš niekada su savimi neimu daug bagažo.
  • En la urbo troviĝas multe da aŭtoj. - Mieste yra daug automobilių.
  • La riĉulo havas multe da mono. - Turtuolis turi daug pinigų.
  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. - Jis turi daugiau pinigų, nei gali suskaičiuoti.

Skaitvardžiamsunu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil — nereikia da. Jie vartojami kaip daiktavardžio epitetas:

  • Tie loĝas du Esperantistoj. - Ten gyvena du esperantininkai.
  • Mi havas cent pomojn. - Aš turiu šimtą obuolių.
  • Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn. - Šiame kaime yra du tūkstančiai gyventojų.

Tačiau daiktavardiniams skaitvardžiams kaip miliono, miliardo, deko ir cento reikalingas da:

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. - Šiame mieste yra milijonas gyventojų.
  • En la kesto estas cento da pomoj. - Dėžėje yra šimtas obuolių.

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo troviĝas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

  • Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe. = Li havis multe da ŝafoj kaj bovoj. - Avių ir jaučių jis turėjo daug.
  • Da pulvo ni havas kiom vi volas. = Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas. - Miltelių mes turime tiek kiek tu nori.

Ne uzu N-finaĵon post da

Post la prepozicio da oni neniam uzu N-finaĵon. Substanceca da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta adverbo aŭ kvanta adverbeca vorteto, kiu ne povas ricevi objektan N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

  • La riĉulo havas multe da mono. = La riĉulo havas multon da mono. - Turtuolis turi daug pinigų.

    Jokiu būdu: La riĉulo havas multe da monon.

  • Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? - Kiek duonos tu nori? = Kokio kiekio duonos tu nori?

    Jokiu būdu: Kiom da panon vi volas?

Kada nevartoti da?

Jei nekalbama apie kiekį, matą ar skaičių, bet, pvz., apie rūšį, reikėtų vartoti ne da, bet de:

  • Ni manĝis specon de fiŝo. - Mes valgėme žuvies rūšį.

    Žodis speco niekada nereiškia kiekio, laipsnio ar skaičiaus. Taigi niekada nesakykite speco da....

  • Ĉe ni estas manko de akvo. - Mums trūksta vandens.

    Žodis manko niekada nereiškia kiekio, laipsnio ar skaičiaus.

  • Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. - Praradę drąsą jie neatėjo.

    Žodis perdo niekada nerodo kiekio, laipsnio ar skaičiaus.

Neniam uzu da rilate al adjektivo, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

  • Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) - Mes sutikome daugybę žmonių.

    Kiekybės būdvardžiai, multa(j), kelka(j), plurajir kt. prisijungia tiesiai prie matuojamo daiktavardžio kaip epitetas be da.

  • La botelo estas plena de/je akvo. - Butelis yra pilnas vandens.

    Būdvardis plena nereiškia kiekio, o būseną. Taip pat prieveiksmis plene nereiškia kiekio: Tie estas plene de/je homoj. Niekada nesakoma plena da... arba plene da....

  • Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj. - Ten mes radome kambarį, pilną šiukšlių.

Frazparto kun difinilola, tiu, ĉiu, poseda pronomo... — estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia frazparto, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el la pano. - Mes suvalgėme šiek tiek duonos.
  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj. - Jie nusipirko kelis butelius tų vyno rūšių.

Persona pronomo ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el ĝi (= el la pano). - Mes jos šiek tiek suvalgėme (= duonos).
  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili (= de/el tiuj vinoj). - Jie nusipirko jų kelis butelius (= tų vyno rūšių).

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per numeralo aŭ adjektivo, oni ne uzu da, sed deel:

  • Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. - Ji sumokėjo šimto eurų mokestį.

    Žodis kotizo jokiu būdu nereiškia kiekio. Bet taip galima sakyti ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.

  • Ni gustumis tre multe de unu vino. - Mes ragavome labai daug vieno vyno.
  • Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo. - Jie suvalgė visą jautį.
  • Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj. - Jis šiek tiek išgėrė keleto rūšių alaus.

Se singulara substantivo jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro. - Viena diena yra metų 365-dalis arba 366-dalis.

    Jaro parodo paties aiškiai apribotą laiką.

  • Ili fortranĉis duonon de centimetro. - Jie nupjovė pusę centimetro.

Iuj vortoj iafoje esprimas kvanton, alifoje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian prepozicion:

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Vyno taurė (glaso de vino) yra taurė, kurioje anksčiau buvo vynas arba kuri naudojama vynui; taurė vyno (glaso da vino) yra taurė, pilna vyno.

    Glaso kartais rodo vienetą, kartais kiekį.

  • Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. - Jie sumontavo didelį kompiuterių tinklą.

    Jei posakis didelį tinklą rodo, kiek buvo kompiuterių, tuomet reikia sakyti da komputiloj. Bet jeigu didelį tinklą rodo, kaip kompiuteriai susiję (dideliu tinklu), tuomet sakoma de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

  • Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj! - Kiek buvo kareivių? - Buvo grupė kareivių!
  • Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj! - Kokia tai grupė? - Tai kareivių grupė!
  • Kiom da rozoj vi volas? — Mi volas bukedon da rozoj! - Kiek rožių tu nori? - Aš noriu puokštės rožių!
  • Kian bukedon vi volas? — Mi volas bukedon de rozoj! - Kokios puokštės tu nori? - Aš noriu rožių puokštės!

Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (→ da), aŭ la antaŭa vorto (→ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

La uzo de la prepozio da iom evoluis kaj ŝanĝiĝis dum la historio de Esperanto. Tial en malnovaj tekstoj oni povas trovi da, kie devus esti deel laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj.

"Da-ismo"

En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi "da-ismo". En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti prepozicio. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:

  • Mi havas multe da.
  • Kiom da vi volas? Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.
  • Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.

Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. Sed da apartenas unuavice al tio, kio staras poste.

Iuj asertas, ke temas pri ordinara subkompreno:

  • Mi havas multe da mono.Mi havas multe da. - Aš turiu daug pinigų.
  • Kiom da viando vi volas?Kiom da vi volas? - Kiek mėsos tu nori?

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la prepozicion: Li estas instruisto de lingvoj.Li estas instruisto. Ne: Li estas instruisto de. Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun substantiva frazparto poste.

Atgal į pradžią