Ke daftar isi

Pertanyaan dengan KI

Pertanyaan dengan KI dibentuk dengan tabel korelasi KI. Kata tanya KI mewakili informasi, yang kita cari.

Kata KI umumnya berdiri di awal kalimat tanya:

  • Kion vi volas?Mi volas manĝon! - Apakah yang kau mau? — Aku mau makan!
  • Kian manĝon vi deziras?Mi deziras malmultekostan manĝon! - Jenis makanan apa yang kau inginkan? — Aku menginginkan makanan yang murah!
  • Kiel vi fartas?Mi fartas bone! - Bagaimana keadaanmu?/Apa kabar? — Aku berkeadaan baik!/Kabarku baik!
  • Kiom da pomoj vi havas?Mi havas du kilogramojn da pomoj! - Berapa banyak apel kau punya? — Aku punya dua kilogram apel!
  • Kies estas tiu aŭto?Ĝi apartenas al Anno! Ĝi estas de Anno! Ĝi estas ŝia! - Milik siapakah mobil itu? — Itu milik dari Anna!Itu Anna punya! Itu punyanya!
  • Kiam do?Morgaŭ! - Jadi kapan? — Besok!

Kita juga menggunakan kata KI pada anak kalimat tanya : Ŝi demandis, kion mi volas.

Pertanyaan dengan ĉu

Pertanyaan dengan ĉu dibuat menggunakan kata tanya ĉu. Pertanyaan dengan ĉu mencari konfirmasi kebenaran dari seluruh kalimat atau frasa. Biasanya, jawabannya adalah jes atau ne.

Ĉu secara normal berdiri di awal kalimat pertanyaan:

  • Ĉu vi komprenas min?Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin! - Apakah kau memahamiku? — Ya, aku memahamimu! Tidak, aku tak memahamimu!
  • Ĉu vi estas Kanadano?Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano! - Apakah kau orang Kanada? — Ya, aku orang Kanada! Bukan, aku bukan orang Kanada!
  • Ĉu li?Jes, li! - Apakah dia? — Ya, dia!
  • Ĉu ĝi estas taŭga?Jes, (ĝi) estas! - Apakah itu cocok? — ya, itu cocok!

Pertanyaan dengan ĉu juga bisa jadi sebuah pertanyaan pilihan yang jawabannya adalah pilihan dari beberapa alternatif berikut:

  • Ĉu vi volas kafon aŭ teon?Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon! - Apakah kau mau kopi atau teh? — Aku mau kafon! Aku mau teh! Aku mau bukan kopi, bukan teh! Aku mau teh juga, kopi juga!
  • Ĉu li aŭ ŝi?Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ! - Apakah dia(lk) atau dia(prp)? — dia(prp)! dia(lk)! Siapapun dari mereka! Tak seorangpun dari mereka! Keduanya!

Kata-kata jawaban

Por respondi al ĉu-demandoj oni povas simple eldiri frazon (plenan aŭ mallongigitan), kiu donas respondon al la demando:

  • Ĉu vi amas min? — Mi amas vin! - Apa kau mencintai aku? — Aku mencintai kamu!
  • Kaj ĉu vi longe lernis? — Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn. - Dan apakah kamu telah lama belajar? — Oh, aku telah belajar tidak kurang dari tiga tahun.

Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon aŭ parton de tia frazo por plia klareco.

Jes

Kata jawaban jes memberikan jawaban positif:

  • — Ĉu vi volas kafon? — Jes! (= Mi volas kafon.) - — Apa kau mau kopi? — Ya! (= Aku mau kopi.)
  • — Ĉu vi ion deziras? — Jes! (= Mi ion deziras.) - — Apa kau menginginkan sesuatu? — Ya! (= Aku menginginkan sesuatu.)
  • Ĉu la Universala Kongreso estos en Eŭropo ĉi-jare? — Mi pensas, ke jes! = Mi pensas, ke ĝi ja estos en Eŭropo ĉi-jare! - Apakah Kongres Universal akan di Eropa tahun ini? — Kupikir, ya! = Aku pikir, bahwa itu tentu akan di Eropa tahun ini!

    La respondvorto jes anstataŭas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).

Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la vorteton ja. Ne diru: Tiu ĉi suko ne estas dolĉa, dum tiu alia jes estas. Diru: Tiu ĉi suko ne estas dolĉa, dum tiu alia ja estas.

Ne

Kata jawaban ne memberikan jawabannegatif:

  • — Ĉu vi volas kafon? — Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Apakah kau ingin kopi? — Tidak! (= Aku tak ingin kopi.)
  • — Ĉu vi ion deziras? — Ne! (= Mi nenion deziras.) - — Apakah kau ingin sesuatu? — Tidak! (= Aku tak ingin apapun.)
  • Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? — Ne, pli kaŝtanhara. = Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara. - Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? — Ne, pli kaŝtanhara. = Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara.
  • Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne! = ...ili diras, ke li ne mortis. - Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne! = ...ili diras, ke li ne mortis.

Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo, kaj ne kiel respondvorto:

  • Ne venu ĉi tien! = Mi volas, ke vi ne venu ĉi tien. - Jangan datang ke sini! = Aku mau, kalau kau tak datang ke sini.

    Ne menyangkal predikat.

  • Ne, venu ĉi tien! = Ne! Mi ja volas, ke vi venu ĉi tien. - Tidak, datanglah ke sini! = Tidak! Aku tentu saja ingin, agar kamu datang ke sini.

    Ne adalah kata jawaban, yang padanya sedikit banyak berperan dalam keselurahan kalimat.

Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komenciĝas per verbo, oni devas elparoli kun klara paŭzo post ne por eviti miskomprenon.

Jes dan ne pada pertanyaan menyangkal

Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.

Sistem barat

En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo kun nea vorto (ne aŭ NENI-vorto) en la ĉeffraza parto. En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:

  • Ĉu vi volas kafon? - Apa kau mau kopi?(pertanyaan positif)
    • Jes! (= Mi volas kafon.) - — Ya! (= Saya mau kopi.)
    • Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Tidak! (= Aku tak mau kopi.)
  • Ĉu vi ne volas kafon? - Apakah kau tidak mau kopi?(pertanyaan negatif)
    • Jes! (= Mi volas kafon.) - — Ya! (= Saya mau kopi.)
    • Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Tidak! (= Aku tak mau kopi.)
  • Ĉu vi nenion deziras? - Apa kau tak menginginkan sesuatu?
    • Jes! (= Mi ja deziras ion.) - — Ya! (= Aku tentu saja menginginkan sesuatu.)
    • Ne! (= Mi deziras nenion.) - — Tidak! (= Aku tak ingin apapun.)

Por respondi (laŭ la okcidenta sistemo) jese al nea demando, oni povas ankaŭ uzi la emfazan respondon Jes ja! = Jes, tiel ja estas! (aŭ simile): Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? — Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki ĝin.) Kelkaj uzas tamen anstataŭ jes ja.

Sistem timur

En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, kaj ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne interŝanĝas rolojn ĉe neaj demandoj:

  • Ĉu vi volas kafon? - Apa kau mau kopi?(pertanyaan positif)
    • Jes! (= Mi volas kafon.) - — Ya! (= Saya mau kopi.)
    • Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Tidak! (= Aku tak mau kopi.)
  • Ĉu vi ne volas kafon? - Apakah kau tidak mau kopi?(pertanyaan negatif)
    • Jes! (= Mi ne volas kafon.) - — Ya! (= Aku tak mau kopi.)
    • Ne! (= Mi ja volas kafon.) - — Tidak! (= Aku tentu mau kopi.)
  • Ĉu vi nenion deziras? - Apa kau tak menginginkan sesuatu?
    • Jes, mi nenion deziras. - — Ya, aku tak ingin apapun.
    • Ne, mi ja deziras ion. - — Tidak, aku tentu menginginkan sesuatu.

Dua logika

Ambaŭ sistemoj respondi al neaj demandoj, estas logikaj, sed en malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo. Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon.

Kembali ke atas