Přejít k obsahu

Pli, plej

Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale priskribas adjektivojn aŭ adverbojn, sed ankaŭ aliajn vortojn.

Pli

Pli (více) vyjadřuje, že popisovaná vlastnost, způsob, čin apod. překonává něco jiného, s čím srovnáváme. Pro určení, co výraz obsahující pli překonává, používáme slůvko ol (než):

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Papír je velice bílý, ale sníh je bělejší.

    Bělost papíru je překonaná bělostí sněhu.

  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Mám čerstvější chléb než ty.

    Čerstvost tvého chleba je překonaná čerstvostí mého chleba.

  • Nu, iru pli rapide! - No, jdi rychleji!

    Ať tvoje nadcházející rychlost předčí současnou rychlost.

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Dva lidé mohou udělat více než jeden.

    Množství, které může udělat jeden člověk, je překonané množstvím, které můžou udělat dva lidi.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Můj bratr řekl Stefanovi, že ho miluje více, než sám sebe.

    Bratr miluje Stefana i sám sebe, ale jeho láska ke Stefanovi předčí jeho sebelásku.

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. - Jeho výraz ukazoval spíš utrpení, než zlost.

    La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.

  • Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. Pli = pli longe. - Nemohlo by to vydržet už ani o minutu déle.
  • Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. Pli = pli multaj. - Zůstává okolo deseti lidí, ne více.

Ne konfuzu pli kun la vorteto plu, kiu montras, ke ago aŭ stato ne ĉesas, sed daŭras. Plu estas tempa vorteto: Tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto. = Ne ĉesu teni ĝin en sekreto. Daŭrigu teni ĝin en sekreto. Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn. Mi plu amos vin ĝis la morto.

Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto ĉeestas aŭ estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon. - Vyprávěl dál. = Pokračoval ve svém vyprávění.
  • Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj. - Vyprávěl více. = Vyprávěl o více věcech.
  • Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe. - Už nechtěl. = Nechtěl déle.
  • Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn. - Myslím, že to bude budované více/déle než tři roky.

    Ĉi tie ne eblas plu, ĉar sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli aŭ similan vorton.

Plej

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ĉiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas, aŭ ĉiuj aliaj ene de la kunteksto:

  • Aŭgusto estas mia plej amata filo. - August je mým nejmilejším synem.

    Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. - Vzala nejkrásnější stříbrnou vázu, která byla v bytě.

    Pli bela vazo tie ne ekzistis.

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo. - Je velice vznětlivý a rozčiluje se často kvůli té nejmenší malichernosti.
  • Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. - Zaslechl hlučný tón, který mohl vylekat srdce i toho nejodvážnějšího muže.
  • Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. = Li plej amas, ke... - Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. = Li plej amas, ke...

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la prepozicion el: Ŝi estas la plej saĝa el ĉiuj, kiujn mi konas. Oni povas ankaŭ montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aŭ alia loka prepozicio: Ĝi estas la plej alta montaro en Azio.

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ĝi estas aŭtomate ankaŭ la plej granda el ili:

  • Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du. - Toto je lepší z těch dvou. = Toto je nejlepší z těch dvou.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni "el la du":

  • Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du. - Ona je ta starší. = Ona je nejstarší z těch dvou.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Ĉu tiu estas unu el viaj malpli aĝaj fratinoj? Ne, ŝi estas la pli aĝa. Ŝi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli aĝa ol mi.

Multaj eĉ opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas malkorekta. Ĉiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej

Por kompari oni ankaŭ povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia....pli malfreŝa... - Tvůj chléb je okoralejší než můj. ≈ …méně čerstvý… ≈ …více okoralý…
  • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide....pli malrapide... - Dav běžel pomaleji než vůz, který jel velice rychle. ≈ …méně rychle… ≈ …více pomalu…
  • Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko....plej malfacile... ...plej malbone... - Právě tam se nachází jedno místo, které je nejobtížněji pochopitelné a v překladu vypadá nejhůře. ≈ …nejméně snadno … nejméně dobře… ≈ …nejvíce obtížně … nejvíce špatně…
  • Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj....plej maltaŭga... - Ten je nejnevhodnější ze všech. ≈ …nejméně vhodný… ≈ …nejvíce nevhodný…
  • Li estas la malpli aĝa frato (el la du fratoj)....la pli juna... - On je ten mladší bratr (ze dvou bratrů). ≈ …ten méně starý… ≈ …ten více mladý…

Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson laŭplaĉe en tiaj ĉi frazoj, sed ofte estas nuanca diferenco. La diferenco eĉ povas esti grandega: Li estas malpli bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La dua estas insulto.

Kiel eble plej

La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Ĝi montras, ke oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

  • La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan. - La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan.

    Ju pli malgranda, des pli bone.

  • Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! - Řekni co nejrychleji, čím ti můžu být užitečný!

    Uzu vian maksimuman rapidecon.

Alia populara varianto estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Ne konfuzu kiel eble plej kun kiom eble (plej/pli), kiu havas limigan nuancon. Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) montras, ke troviĝas limoj de la ebloj:

  • Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale. - Je žáducí, aby všichni užívali nová slova pokud možno stejně.

    Tute plena egaleco verŝajne ne estas ebla.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton. = Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas. - Vyhýbám se tomu slovu, jak je to jen možné. = Opravdu se snažím vyhýbat se tomu slovu, ale může se stát, že to není vždycky možné.
  • Li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan. - Musí – jak je to jen možné – používat co nejneutrálnější jazyk.

Alia varianto kun limiga nuanco estas laŭeble plej.

Kiel a ol

Slovíčky kiel (jako) a ol (než) můžeme ukázat, s čím porovnáváme. Při takovém použití se kiel a ol podobají předložkám, ale také spojkám podřadicím. Můžeme říci, že tvoří vlastní slovní kategorii: porovnávací slovíčka.

Pomocí kiel vyjadřujeme, že se něco něčemu podobá. Kiel může být použité s tabulkovým slovem začínajícím na TI nebo se slovem sama/same (stejný/stejně), ale často je takové slovo nevyjádřené:

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tento okoralý chléb je tvrdý jako kámen.

    Tvrdost chleba je podobná jako tvrdost kamene.

  • Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj. = Ŝiaj okuloj similis al du steloj. - Její oči byly jako dvě hvězdy. = Její oči se podobaly dvěma hvězdám.
  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.
  • Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. - Jsem rád, že máš stejný názor, jako já.
  • Li estis kiel senviva. = Lia eco similis al senviveco. - Li estis kiel senviva. = Lia eco similis al senviveco.
  • Sentu vin tute kiel hejme. - Chovej se tu jako doma.
  • Diskuti kun li estas same senutile, kiel draŝi venton. - Diskutovat s ním je stejně zbytečné jako tlouct vítr.
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. - Starám se o ni tak, jako se starám sám o sebe.
  • La afero ne estas tia, kiel oni pensas. - Není to takové, jak si lidé myslí.

Pomocí ol vyjadřujeme, že se něco od něčeho odlišuje. Ol běžně používáme společně s pli (více), malpli (méně), malsama (odlišný), malsame (odlišně), alia (jiný) nebo alie (jinak):

  • Lakto estas pli nutra, ol vino. = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco. - Mléko je výživnější než víno. = Co do výživnosti je mléko jiné než víno.
  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon. - Já mám čerstvější chléb než ty. = Ve srovnání s tebou (s chlebem, který máš ty), já mám čerstvější chléb.
  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela! - Jsi víc než hezká, jsi krásná!
  • Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe. - Byla ještě krásnější než předtím.
  • Pli bone ne fari, ol erari. - Lépe nedělat, než chybovat.
  • Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. - Bylo to pro mě milejší, než dokážu říci.

Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ infinitivo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ substantivo aŭ pronomo oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas:

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. - Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.
  • Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. - Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.
  • Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo. - Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.
  • Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. = ...ol elekti la vivon... - Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. = ...ol elekti la vivon...

    Ol rilatas al subkomprenata infinitivo. Tial oni uzas ol.

Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Se post kompara kielol aperas substantiva frazparto (aŭ pronomo) sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero aŭ ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo. Tia kiel-esprimo aŭ ol-esprimo ankaŭ povas respondi al alia frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon, ekz. predikativo.

Se tia kompara esprimo estu komprenata kiel objekto aŭ adjekto, oni devas uzi rolmontrilon por montri tion:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto. - Jako předseda jsem vybral jeho.

    Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.

  • Mi elektis lin kiel prezidanton. - Jako předsedu jsem vybral jeho.

    Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.

  • Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. (Ĉiuj aliaj landoj amos lian landon malpli.) - Svou zemi bude milovat více než všechny ostatní země. (Všechny ostatní země budou milovat jeho zemi méně.)
  • Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn. (Li amos ĉiujn aliajn landojn malpli.) - Více nežli všechny ostatní země bude milovat zemi svou. (Všechny ostatní země bude milovat méně.)
  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.) - Tam slunce svítilo mnohem jasněji než my. (My jsme nesvítili tak jasně.)
  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. (Ĉe ni la suno lumis malpli hele.) - Tam slunce svítilo mnohem jasněji než u nás. (U nás slunce nesvítí tak jasně.)
  • Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.) - Používá esperanto jako tajný jazyk. (Používá tajný jazyk.)
  • Ŝi havas multe da ne-Esperantistoj kiel amikojn. (Ŝi havas amikojn.) - Za přátele má mnoho neesperantistů.
  • Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj. (Mi diros tion al esperantistoj.) - Vám jako esperantistům chci jen říci, že zdi mezi národy jsou ještě strašně vysoké a tlusté. (Řeknu to esperantistům.)
  • Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. (Dum la tago estas tiel lume.) - Bylo tam tolik světla, téměř jako ve dne. (Ve dne je stejně světla.)
  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. (Li amas sin mem.) - Můj bratr řekl Stefanovi, že ho miluje více, než sám sebe. (Miluje sám sebe.)
  • Estas ja pli bone havi ion, ol nenion. (Oni povus havi nenion.) - Je přece lepší mít něco, než nic. (Člověk by mohl nemít nic.)
  • Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. (En tiu tago mi amis lin multe.) - Nikdy jsem ho nemiloval(a) více, než v den, kdy odsud odjížděl. (V ten den jsem ho hodně miloval(a).)
  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.) - Antonín musel přemýšlet o něčem jiném, než o svém milostném soužení. (Aby nemyslel jen o svém milostném soužení.)

Iafoje kiel-esprimo aŭ ol-esprimo rilatas nur al epiteto de vorto. Se tia epiteto havas N-finaĵon, la kompara esprimo tamen ne havu N-finaĵon, ĉar la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

  • Li uzas domon grandan kiel palaco.Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco. - Užívá dům velký jako palác. ≈ Užívá dům. Ten dům je velký jako palác.

    La komparo rilatas nur al la grandeco de la domo. Komparu kun: Li uzas grandan domon kiel palacon. (Li uzas palacon.)

  • Mi neniam renkontis homon (tian) kiel ŝi.Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al ŝi. - Nikdy jsem nepotkal člověka (takového) jako ona. ≈ Nepotkal jsem člověka, který by jí byl podobný.
  • Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj. - Má to dvě oči velké jako dva šálky. ≈ Ty oči jsou tak velké jako dva šálky.
  • Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.) - Učil se důležité jazyky jako angličtinu a francouzštinu. (Angličtina a francouzština jsou těmi důležitými jazyky.)

    La Angla kaj la Franca estas ekzemploj de tiu speco de lingvoj, kiujn li lernis. Eble li ne lernis ĝuste ilin.

  • Mi havas alian proponon, ol la ĵus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la ĵus prezentita.) - Mám jiný návrh než ten právě předložený. (Můj návrh je jiný než ten právě předložený.)
  • Li havas korpon pli larĝan ol alta. = ... pli larĝan ol ĝi estas alta. - Má tělo širší než vyšší. = …širší než jak je vysoký.

Identa kaj rola kiel

Normale kompara kiel montras similecon (...tia kiel..., ...tiel kiel... k.s.), sed iafoje ĝi montras identecon aŭ rolon. Tiam kiel signifas "estante, estanta, en la rolo de" aŭ simile:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto. = ...estante prezidanto. ...en mia rolo de prezidanto., ...ĉar mi estas prezidanto. - Jako předseda jsem vybral jeho. = Z pozice předsedy…
  • Ŝi estus bona por mi kiel edzino! = ...estante edzino! ...en edzina rolo! - Ona by pro mě byla dobrá jako manželka! = Byla by mi dobrou manželkou!
  • Li naskiĝis kiel Franco, sed mortis kiel homarano. - Narodil se jako Francouz, ale zemřel jako světoobčan.

    Li estis Franco, kiam li naskiĝis, sed homarano, kiam li mortis.

Nur la kunteksto povas montri, ĉu kiel montras similecon, identecon aŭ rolon.

Komparaj esprimoj — ĉu mallongigitaj frazoj?

Ofte oni povas anstataŭigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun predikato, sed ne ĉiam tio eblas:

  • Li uzas sian hejmon kiel laborejon.Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. - Používá svůj domov jako pracovnu. → Používá svůj domov tak, jak se používá pracovna.

    La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.

  • Mi elektis ŝin kiel prezidanton.Mi elektis ŝin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. - Vybral jsem ji jako předsedkyni. → Vybral jsem ji tak, jak se vybírá předseda.

    La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun ŝi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis ŝin.

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (ĉiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataŭ kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas netradicia kaj malrekomendinda. Ĝi krome povas iafoje fariĝi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. - Navštívil taková města, jakým je Paříž.Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.

    Raději řekněte: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.

  • Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. - Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas.Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi.

    Raději řekněte: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis. - Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis.Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.

    Raději řekněte: Li naskiĝis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. - Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si.Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.

    Řekněte to raději jako Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen predikato), oni uzu komparan kiel.

Kvazaŭ

En similecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se la simileco estas nur ŝajna, nereala, kaj oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta. - Během chvilky stál nehybně jako zkamenělý.

    Li ne vere estis ŝtoniĝinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno. - Tiše putoval zemí, která mu připadala jako úrodný ovocný sad.
  • Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. - Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon.

Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel: Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.

Zpět na začátek