Ke daftar isi

Pli, plej

Untuk menunjukkan derajat perbandingan, pli dan plej digunakan. Biasanya mendeskripsikan kata sifat atau keterangan, tapi bisa juga kata lain.

Pli

Pli menunjukkan bahwa hal yang dideskripsikan (cara, pekerjaan dsb.) melebihi yang lainnya yang kita bandingkan. Untuk menunjukkan mana yang dilebihi oleh pli, kita gunakan kata ol:

  • La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Kertas itu sangat putih, tapi salju itu lebih putih.

    Putihnya salju melebihi putihnya kertas.

  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Aku punya roti yang lebih segar, daripada kamu.

    Kesegaran rotiku diatas kesegaran rotimu.

  • Nu, iru pli rapide! - Ayo, pergi lebih cepat!

    Via rapideco superu la nunan rapidecon.

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Dua orang dapat melakukan lebih daripada satu.

    Jumlah yang bisa dilakukan oleh dua orang melebihi jumlah yang bisa dilakukan satu orang.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Saudaraku berkata pada Stefan bahwa dia mencintainya, lebih daripada dia mencintai dirinya sendiri.

    Kakak cinta baik pada Stefan, dan pada dirinya sendiri, tapi cintanya pada Stefan lebih besar daripada cintanya pada diri sendiri.

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. - Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.

    La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.

  • Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. Pli = pli longe. - Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. Pli = pli longe.
  • Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. Pli = pli multaj. - Tinggal sekitar sepuluh orang. Lebih = lebih banyak.

Jangan tertukar pli dengan plu, yang menunjukkan bahwa suatu aksi atau keadaan tidak berhenti, tetapi berkelanjutan. Plu adalah kata tentang waktu: Tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto. (Terus jagalah itu sebagai rahasia.) = Ne ĉesu teni ĝin en sekreto. (Jangan berhenti menyimpannya sebagai rahasia.) Daŭrigu teni ĝin en sekreto. (Teruslah menjaganya sebagai rahasia.) Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn.(Kami tidak berhenti bekerja, namun terus mengerjakan tugas kami.) Mi plu amos vin ĝis la morto. (Aku akan terus mencintaimu sampai mati.)

Pli bisa menunjuk pada waktu hanya bila kata waktu lain ada atau tersirat:

  • Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon. - Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon.
  • Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj. - Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj.
  • Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe. - Dia tidak akan hidup lagi(selajutnya). = Dia tidak akan hidup lebih lama.
  • Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn. - Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.

    Ĉi tie ne eblas plu, ĉar sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli aŭ similan vorton.

Plej

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ĉiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas, aŭ ĉiuj aliaj ene de la kunteksto:

  • Aŭgusto estas mia plej amata filo. - Augusto adalah anakku yang paling dicintai.

    Tak ada anak yang lebih kucintai.

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. - Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.

    Vas yang lebih cantik disana tidak ada.

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo. - Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo.
  • Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. - Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro.
  • Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. = Li plej amas, ke... - Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. = Li plej amas, ke...

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la prepozicion el: Ŝi estas la plej saĝa el ĉiuj, kiujn mi konas. Oni povas ankaŭ montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aŭ alia loka prepozicio: Ĝi estas la plej alta montaro en Azio.

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ĝi estas aŭtomate ankaŭ la plej granda el ili:

  • Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du. - Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni "el la du":

  • Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du. - Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Ĉu tiu estas unu el viaj malpli aĝaj fratinoj? Ne, ŝi estas la pli aĝa. Ŝi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli aĝa ol mi.

Multaj eĉ opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas malkorekta. Ĉiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej

Por kompari oni ankaŭ povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia....pli malfreŝa... - Rotimu kurang segar dibanding punyaku. ≈ ...lebih tak segar...
  • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide....pli malrapide... - La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. ≈ ...pli malrapide...
  • Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko....plej malfacile... ...plej malbone... - Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko. ≈ ...plej malfacile... ...plej malbone...
  • Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj....plej maltaŭga... - Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj. ≈ ...plej maltaŭga...
  • Li estas la malpli aĝa frato (el la du fratoj)....la pli juna... - Dia saudara yang umurnya lebih muda (dari dua bersaudara). ≈ ...yang lebih muda...

Terkadang kita dapat memindahkan prefiks MAL sesuka kita pada kalimat-kalimat semacam ini, tapi sering berbeda nunasa. Perbedaannya bahkan bisa menjadi sangat besar: Li estas malpli bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. Variasi yang pertama adalah pujian. Yang kedua adalah penghinaan.

Kiel eble plej

Ungkapan kiel eble plej(se...mungkin) menunjukkan keinginan untuk memaksimalkan sesuatu. Ini menunjukkan, bahwa kita nenggunakan semua kempuan untuk mencapai tingkat yang paling tinggi:

  • La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan. - La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan.

    Semakin kecil, semakin baik.

  • Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! - Katakan secepat mungkin, dengan itu aku dapat menjadi berguna untukmu!

    Gunakan kecepatan maksimalmu.

Variasi populer lainnya adalah plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Ne konfuzu kiel eble plej kun kiom eble (plej/pli), kiu havas limigan nuancon. Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) montras, ke troviĝas limoj de la ebloj:

  • Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale. - Diharapkan bahwa semuanya menggunakan kata-kata baru sebanyak mungkin sama.

    Yang benar-benar setara sepertinya tidak mungkin.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton. = Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas. - Aku sebanyak mungkin menghindari kata itu. = Aku benar-benar mencoba menghindari kata itu, tapi bisa jadi, kalau itu tidak selalu memungkinkan.
  • Li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan. - Li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan.

Variasi lain dengan nuansa yang terbatas adalah laŭeble plej.

Kiel dan ol

Dengan partikel kiel dan ol kita bisa menunjukkan, dengan apa kita membandingkan. Dengan penggunaan kiel dan ol sama seperti pada preposisi, tapi juga pada subjunkcioj. Kita bisa mengatakan, bahwa mereka membentuk kategori kata khusus: partikel perbandingan.

Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kiel povas kunlabori kun TI-vorto aŭ sama/same, sed ofte tia vorto estas nur subkomprenata:

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.

    La malmoleco de la pano similas al la malmoleco de ŝtono.

  • Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj. = Ŝiaj okuloj similis al du steloj. - Ŝiaj okuloj estis kiel du steloj. = Ŝiaj okuloj similis al du steloj.
  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.
  • Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. - Aku senang, kalau kau punya pendapat yang sama, sepertiku.
  • Li estis kiel senviva. = Lia eco similis al senviveco. - Li estis kiel senviva. = Lia eco similis al senviveco.
  • Sentu vin tute kiel hejme. - Sentu vin tute kiel hejme.
  • Diskuti kun li estas same senutile, kiel draŝi venton. - Berdiskusi dengannya adalah tanpa guna, seperti menumbuk angin.
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. - Aku perduli padanya begitu, seperti aku perduli pada diriku sendiri.
  • La afero ne estas tia, kiel oni pensas. - Masalahnya bukan semacam itu, seperti yang kita pikir.

Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas. Ol normale kunlaboras kun pli, malpli, malsama, malsame, aliaalie:

  • Lakto estas pli nutra, ol vino. = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco. - Lakto estas pli nutra, ol vino. = Lakto malsimilas al vino laŭ la nutreco.
  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. = Se oni komparas kun vi (kun la pano, kiun vi havas), mi havas pli freŝan panon.
  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela! - Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!
  • Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe. - Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe.
  • Pli bone ne fari, ol erari. - Lebih baik jangan lakukan, daripada salah.
  • Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. - Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri.

Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ infinitivo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ substantivo aŭ pronomo oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas:

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. - Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.
  • Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. - Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.
  • Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo. - Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.
  • Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. = ...ol elekti la vivon... - Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. = ...ol elekti la vivon...

    Ol berhubungan dengan infinitif yang tersirat. Walaupun begitu kita menggunakan ol.

Kiel dan ol bersama dengan penunjuk fungsi

Se post kompara kielol aperas substantiva frazparto (aŭ pronomo) sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero aŭ ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo. Tia kiel-esprimo aŭ ol-esprimo ankaŭ povas respondi al alia frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon, ekz. predikativo.

Se tia kompara esprimo estu komprenata kiel objekto aŭ adjekto, oni devas uzi rolmontrilon por montri tion:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto. - Aku telah memilihnya sebagai presiden.

    Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.

  • Mi elektis lin kiel prezidanton. - Aku telah memilihnya sebagai presiden.

    Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.

  • Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. (Ĉiuj aliaj landoj amos lian landon malpli.) - Dia akan mencintai negaranya lebih dari semua negara lainnya.(Semua negara lain akan kurang mencintai negaranya)
  • Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn. (Li amos ĉiujn aliajn landojn malpli.) - Dia akan mencintai negaranya lebih dari semua negara lainnya. (Dia akan kurang mencintai semua negara lainnya.)
  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.) - Tie la suno lumis multe pli hele ol ni. (Ni lumis malpli hele.)
  • Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. (Ĉe ni la suno lumis malpli hele.) - Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. (Ĉe ni la suno lumis malpli hele.)
  • Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.) - Li uzas Esperanton, kiel sekretan lingvon. (Li uzas sekretan lingvon.)
  • Ŝi havas multe da ne-Esperantistoj kiel amikojn. (Ŝi havas amikojn.) - Dia memiliki banyak Non-Esperantis sebagai teman. (Dia punya teman-teman.)
  • Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj. (Mi diros tion al esperantistoj.) - Al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj. (Mi diros tion al esperantistoj.)
  • Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. (Dum la tago estas tiel lume.) - Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. (Dum la tago estas tiel lume.)
  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. (Li amas sin mem.) - Kakakku telah mengatakan pada Stefan, kalau dia mencintainya lebih, dibanding dirinya sendiri. (Dia mencintai dirinya sendiri.)
  • Estas ja pli bone havi ion, ol nenion. (Oni povus havi nenion.) - Estas ja pli bone havi ion, ol nenion. (Oni povus havi nenion.)
  • Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. (En tiu tago mi amis lin multe.) - Neniam mi amis lin pli multe, ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. (En tiu tago mi amis lin multe.)
  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.) - Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. (Li ne pensu nur pri sia ama aflikto.)

Iafoje kiel-esprimo aŭ ol-esprimo rilatas nur al epiteto de vorto. Se tia epiteto havas N-finaĵon, la kompara esprimo tamen ne havu N-finaĵon, ĉar la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

  • Li uzas domon grandan kiel palaco.Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco. - Dia menggunakan rumah besar seperti istana. ≈ Dia menggunakan rumah. Rumah itu besar seperti istana.

    Perbandingannya hanya berhubungan dengan besarnya rumah. Bandingkanlah dengan: Dia menggunakan rumah besar seperti istana. (Dia menggunakan istana.)

  • Mi neniam renkontis homon (tian) kiel ŝi.Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al ŝi. - Aku tak pernah bertemu orang (semacam) seperti dia. ≈ Aku telah tidak bertemu orang, yang sama dengannya.
  • Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj. - Dia punya dua mata yang begiti besar, seperti dua cangkir. ≈ Matanya yang begitu besar seperti dua cangkir.
  • Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.) - Dia telah belajar bahasa-bahasa penting, seperti bahasa Inggris dan Perancis. (Bahasa Inggris dan Perancis adalah macam bahasa-bahasa penting.)

    La Angla kaj la Franca estas ekzemploj de tiu speco de lingvoj, kiujn li lernis. Eble li ne lernis ĝuste ilin.

  • Mi havas alian proponon, ol la ĵus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la ĵus prezentita.) - Mi havas alian proponon, ol la ĵus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la ĵus prezentita.)
  • Li havas korpon pli larĝan ol alta. = ... pli larĝan ol ĝi estas alta. - Li havas korpon pli larĝan ol alta. = ... pli larĝan ol ĝi estas alta.

Identitas dan peranan kiel

Normale kompara kiel montras similecon (...tia kiel..., ...tiel kiel... k.s.), sed iafoje ĝi montras identecon aŭ rolon. Tiam kiel signifas "estante, estanta, en la rolo de" aŭ simile:

  • Mi elektis lin kiel prezidanto. = ...estante prezidanto. ...en mia rolo de prezidanto., ...ĉar mi estas prezidanto. - Sebagai Presiden, aku telah memilih dia. = ...saat ini presiden. ...dalam tugas saya sebagai presiden., ...karena saya adalah presiden.
  • Ŝi estus bona por mi kiel edzino! = ...estante edzino! ...en edzina rolo! - Dia barangkali adalah baik bagiku sebagai istri!...saat ini istri! ...dalam peranan sebagai istri!
  • Li naskiĝis kiel Franco, sed mortis kiel homarano. - Dia telah lahir sebagai Franco, tetapi telah meninggal sebagai umat manusia.

    Dia adalah Franco, saat dia lahir, tapi (sebagai) umat manusia, saat dia telah mati.

Hanya konteks (yang)bisa menunjukkan, apakah kiel menunjukkan kesamaan, identitas atau peranan.

Komparaj esprimoj — ĉu mallongigitaj frazoj?

Sering kita dapat menggantikan ungkapan perbandingan kiel dengan bagian kalimat yang lengkap dengan predikat, tapi itu tidak selalu bisa:

  • Li uzas sian hejmon kiel laborejon.Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon. - Li uzas sian hejmon kiel laborejon. → Li uzas sian hejmon (tiel), kiel oni uzas laborejon.

    La plena kiel-frazo havas la saman signifon kiel la kompara kiel-esprimo.

  • Mi elektis ŝin kiel prezidanton.Mi elektis ŝin (tiel), kiel oni elektas prezidanton. - Aku telah memilihnya sebagai presiden. → Aku telah memilihnya (begitu), seperti orang memilihnya sebagai presiden.

    La plena kiel-frazo havas alian signifon ol la kompara esprimo. La kompara esprimo informas pri la posteno, kiun ŝi ricevis. La kiel-frazo montras la manieron, en kiu oni elektis ŝin.

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (ĉiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataŭ kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas netradicia kaj malrekomendinda. Ĝi krome povas iafoje fariĝi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kia estas Parizo. - Dia telah mengunjungi kota semacam itu, semacam Paris.Li vizitis (tiajn) urbojn kia Parizo.

    Lebih baik katakanlah: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo.

  • Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. - Dia tinggal di kota yang sama, di mana aku tinggal.Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi.

    Lebih baik katakanlah: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi naskiĝis. - Dia lahir di hari yang sama dan di tempat yang sama, saat dan di mana aku telah lahir.Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, kiam kaj kie mi.

    Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. - Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si.Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.

    Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen predikato), oni uzu komparan kiel.

Kvazaŭ

En similecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se la simileco estas nur ŝajna, nereala, kaj oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta. - Sementara waktu dia berdiri tanpa bergerak, seolah-olah membatu.

    Dia tidak benar-benar menjadi batu.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno. - Secara diam-diam dia bermigrasi melalui negara itu, yang telah muncul padanya seolah-olah kebun buah yang berlimpah-limpah.
  • Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. - Semua patung dari sarcophagus yang kaya tampak seolah-olah hidup.

Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel: Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.

Kembali ke atas