Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Duonfrazo Ludo

от cFlat7, 08 януари 2014

Съобщения: 2577

Език: Esperanto

cFlat7 (Покажи профила) 08 януари 2014, 15:46:56

Mi proponas eblan novan ludon.

Reguloj:

1. Oni proponu duonan frazon.

2. Alia kompletigu la frazon kaj provizu la sekvan duonan frazon, sed uzante la radikon el la lasta vorto kiel la unuan vorton.

3. La unuan vorton povas uzu antaŭan prepozicion, aŭ "la" (aŭ aliajn vortetojn).

__________

Ekzemple:

0. Mia patro estas...

1. Mia patro estas la plej bona en la mondo.
Monde, oni povas...

2. Monde, oni povas serĉi por amikoj.
Amike mi sendis...

3. Amike mi sendis donacon al la frato.
Je frato oni ne povas...

4. Je frato oni ne povas voki "fratino".
{cetere...}

__________

Ĉu vi volas partopreni, bonvolu kompleti la jenan duonan frazon, kaj aldonu alian duonan frazan:

La fratino ne certe estas...

dobri (Покажи профила) 08 януари 2014, 16:15:23

La fratino ne certe estas lernema.

Lernema junulo volis....

ratkaptisto (Покажи профила) 08 януари 2014, 18:16:54

Lernema junulu volis lerni pli multe ol sia patro.

Somere mi ĉiam ...

dobri (Покажи профила) 08 януари 2014, 18:43:56

ratkaptisto:Lernema junulu volis lerni pli multe ol sia patro.

Somere mi ĉiam ...
Bonvolu denove atenteme legi la unuan mesaĝon!

ratkaptisto (Покажи профила) 08 януари 2014, 19:20:24

dobri:
ratkaptisto:Lernema junulu volis lerni pli multe ol sia patro.

Somere mi ĉiam ...
Bonvolu denove atenteme legi la unuan mesaĝon!
Jes, mi nun komprenas.

ratkaptisto (Покажи профила) 08 януари 2014, 19:22:38

Lernema junulo volis lerni pli multe ol sia patro.

Patro ne ĉiam ...

dobri (Покажи профила) 08 януари 2014, 19:31:01

Patro ne ĉiam estis hejme, ĉar li ankaŭ vizitis gastejon.

La gastejo havis ...

ratkaptisto (Покажи профила) 08 януари 2014, 19:38:13

La gastejo havis multajn gastjojn kaj malmultekostaj ofertoj.

Ofertoj por vestaĵo ...

cFlat7 (Покажи профила) 08 януари 2014, 19:49:55

Ofertoj por vestaĵo estis donaco, kiun li donis al almozulo.

Almozi en strato...

kadigia constantino (Покажи профила) 08 януари 2014, 20:13:03

Almozi en strato ne estas ĝoja vivo.
La vivo estas...

Обратно нагоре