Към съдържанието

Ŝoka afiŝo

от Zam_franca, 24 ноември 2019

Съобщения: 2

Език: Esperanto

Zam_franca (Покажи профила) 24 ноември 2019, 09:12:03

(ŝoka afiŝo = traduko de la franclingvaĵo affiche choc)
Por disvastigi Esperanton, bildoj eble ne estas sufiĉe ne uzataj. Jen nova ideo :
1. - Prenu, se eblas, du kopirajteblajn bildojn de (ge)infanoj de du landoj.
2. - Se ne eblas, ne gravas, prenu kopirajteblajn bildojn de flagoj de du landoj (ekzemple via landflago kaj la japana, aŭ la brazila, aŭ la slovaka, ktp) kaj skribu denasklingve : «[Tie] Julien [tipa antaŭnomo, sed ne rasista] estas 11-jaraĝa. [Tie] Tiago estas 12-jaraĝa. Sed ili ne ludos kune. Kial? La lingva limo malpermesas tion. Pere de Esperanto, ni forigu tiun limon. www.esperanto.net»
2. - Se ja eblas, rigardu de kie venas la du bildoj de la du infanoj (ekzemple Meksiko kaj Usono, Bulgarujo kaj Hungarujo, ktp) kaj skribu denasklingve : «Li/Ŝi estas [tie] bulgar(in)o. La alia estas hungaro
(in)o. Sed ili ne ludos kune. Kial? La lingva limo malpermesas tion. Pere de Esperanto, ni forigu tiun limon. www.esperanto.net
»

Kompreneble la lingva limo ne estas la sola limo. Sed estas nur afiŝo.

3. Vi bezonas (se vi ŝatas mian ideon) fari muntadon, sed mi kredas, ke tio eblas senpage.
Ne estu memeo, estu bela kaj serioza afiŝo.

4. Fine, retafiŝu ĝin en interkona retejo.

Zam_franca (Покажи профила) 24 ноември 2019, 09:17:58

Съобщението е скрито.

Обратно нагоре