Към съдържанието

Pri Frazo En La Teorio Nakamura

от flanke, 13 май 2020

Съобщения: 7

Език: Esperanto

flanke (Покажи профила) 13 май 2020, 12:38:36

Estas frazo "Mi vojaĝas sola, do mi bezonas nur unu ekranon" en la kvina kurso de la teorio Nakamura.Kial ĝi estas "sola" malantaŭ "vojaĝas"?

sergejm (Покажи профила) 13 май 2020, 15:11:57

Mi vojaĝas estante sola ...
estante oni povas forigi

nornen (Покажи профила) 13 май 2020, 21:52:18

"sola" signifas "sen aliaj personoj".

Kia mi vojaĝis? Mi vojaĝis sola. (mi estis sola dum la vojaĝo.)
Kiel mi vojaĝis? Mi vojaĝis rapide. (la maniero de mia vojaĝo estis rapida.)

Kia mi kantis? Mi kantis trista. (mi estis trista dum la kanto.)
Kiel mi kantis? Mi kantis triste. (la maniero de mia kantado ertis trista.)

flanke (Покажи профила) 14 май 2020, 00:55:59

sergejm:Mi vojaĝas estante sola ...
estante oni povas forigi
Dankon

flanke (Покажи профила) 14 май 2020, 00:56:11

nornen:"sola" signifas "sen aliaj personoj".

Kia mi vojaĝis? Mi vojaĝis sola. (mi estis sola dum la vojaĝo.)
Kiel mi vojaĝis? Mi vojaĝis rapide. (la maniero de mia vojaĝo estis rapida.)

Kia mi kantis? Mi kantis trista. (mi estis trista dum la kanto.)
Kiel mi kantis? Mi kantis triste. (la maniero de mia kantado ertis trista.)
Ĉu la gramatiko troveblas en PMEG aŭ aliaj lokoj?

Обратно нагоре