Към съдържанието

la ordon de sufiksoj

от 1Guy1, 04 април 2009

Съобщения: 7

Език: Esperanto

1Guy1 (Покажи профила) 04 април 2009, 13:52:48

Mi havas Hundon. Ŝi estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?

Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?

(Redaktito: Dankon, Russ)

Matthieu (Покажи профила) 04 април 2009, 14:52:58

Miaopinie, hundineto kaj hundetino estas samaj:
malgranda ina hundo = ina malgranda hundo.

Sed komparu:
- hundidino: ina hundino,
- hundinido: ido de hundino, do hundido (ĉar hundo estas ido de du gehundoj).

La ordo fakte estas la sama ol por aliaj kunmetitaj vortoj.

Imperiestro Mongo (Покажи профила) 04 април 2009, 15:23:57

1Guy1:Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?

Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
Vi povas legi pri tio ĉe la 26-a ĉapitro de la Detala gramatiko.

Saluton.

IM

russ (Покажи профила) 06 април 2009, 09:43:41

1Guy1:Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?

Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
Ambaŭ formoj ŝajnas validaj. Mi pensus "Ĉu mi volas sugesti ke estas hundeto, kiu estas ina (hundetino), aŭ ĉu mi volas sugesti ke estas hundino, kiu estas eta (hundineto)?" Se la eteco kaj ineco egale gravas al vi, elektu arbitre laŭ via intuicio kaj gusto.

(PS: "Mi havas hundon. Ŝi estas malgranda" anstataŭ "Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda.)

Rogir (Покажи профила) 06 април 2009, 12:46:52

Mi preferas hundineto, ĉar ineco estas plej fundemanta eco ol eteco, mi opinias.

jchthys (Покажи профила) 07 април 2009, 03:41:30

Mia-opine, “hundineto” estas ne nur pli logika sed ankaŭ pli bela por la oreloj kaj facila por la lango.

sergejm (Покажи профила) 07 април 2009, 04:44:29

hundineto - malgranda hundino
hundideto - malgranda hundido
hundetido - ido de hundeto
hundetino - ina hundeto
Lmmo, du lastaj estas hundoj de malgranda raso.

Обратно нагоре