Към съдържанието

Kia estas via monkoncepto?

от Vilinilo, 09 май 2009

Съобщения: 28

Език: Esperanto

AlfRoland (Покажи профила) 15 май 2009, 07:47:31

sergejm:
Ĉu vi scias pri teorio de gravito fare de Einstein?
Laŭ ĝi antaŭ la Granda Mondeksplodo nenio estis - nek mondo, nek Dio kaj eĉ nek tempo.
Demandi kio estis antaŭ la Granda Mondeksplodo, estas same kiel serĉi vojon pli norden de la Norda Poluso aŭ pli suden de la Suda Poluso.
Ne, mi bedaŭrinde ne scipovas la teoriojn de Einstein, almenaŭ ne detale. Mia demando estis retorika, laŭ mi homoj kreis siajn diojn en vana pruvo klarigi la ekeston de universo. Sed la koncepto de dioj nenion klarigas, ĝi nur kreas novajn demandojn. Ŝajnas tamen al mi ke ni ambaŭ ne kredas je ekzisto de dio(j) sendepende ni scipovas teorion de gravito aŭ ne.

jchthys (Покажи профила) 16 май 2009, 03:33:26

«Komence ekzistis nenio . . . kaj jen! ĝi eksplodis!»

AlfRoland (Покажи профила) 16 май 2009, 08:21:02

jchthys:«Komence ekzistis nenio . . . kaj jen! ĝi eksplodis!»
Mi akceptas ke mi ne scipovas klarigi ekeston de universo. Dio tamen ne estas klarigo, se mi kredus je dio mi nepre ankaŭ kredu je ogroj, fantomoj, koboldoj ktp. Dio kaj la aliaj estas membroj de sama teamo.

jchthys (Покажи профила) 16 май 2009, 14:38:18

AlfRoland:Mi akceptas ke mi ne scipovas klarigi ekeston de universo. Dio tamen ne estas klarigo, se mi kredus je dio mi nepre ankaŭ kredu je ogroj, fantomoj, koboldoj ktp. Dio kaj la aliaj estas membroj de sama teamo.
Ogroj ktp estas tute malsimilaj ol Dio, ĉar Dio (laŭ mi kaj aliaj diismuloj) necesas por klarigi la universon, kaj ne ogroj.

sergejm (Покажи профила) 16 май 2009, 15:41:23

jchthys:«Komence ekzistis nenio . . . kaj jen! ĝi eksplodis!»
Antaŭ la Granda Eksplodo ne ekzistis io, eĉ nenio! Ni diras "ekzistis nenio" pro reguloj de Esperanto.

Rogir (Покажи профила) 16 май 2009, 22:22:56

Estas miskompreno ke iam ekzistis nenio. Ne estas tempo antaŭ la praeksplodo, samkiel ne ekzistas loko norde de la nordpoluso.

sev (Покажи профила) 17 май 2009, 07:15:44

Mi provas la racian budismon.
Ne por koni la komenco de la mondo kaj de la homeco, sed por lerni esti feliĉa, por mi kaj por la aliaj.

annadahlqvist (Покажи профила) 18 май 2009, 15:28:09

kiu estas la dua nematerialista sendiisto?

Mi ne kredas ke estas tre stranga ke iu povas veni al neniu. Se oni pensas pri la eterno antaŭ la mondo subite aperis, kaj la senfine numero da mondoj ke ne ekzistas, la verŝajneco ke nia mondo aperis ŝajnas alta.

Kaj eble neniu kaj iu estas la sama aĵo. 1+(-1)=0, iu plus la malo de iu iĝas nenui, pretekstas ke neniu povas iĝi iu plus la malo de iu. Kaj la malo de neniu ne necesas esti malpli al neniu... kiamaniere iu povas esti malpli al neniu? Tio estas mia teorio tage, eble mi ŝanĝos ĝin iu tago.

Обратно нагоре