Съобщения: 21
Език: Esperanto
Werneck (Покажи профила) 02 април 2006, 02:52:14
Se karikaturoj de Mohamedo ofendas la slamanaron, chu la bomb-viroj ankaú ne ofendas la tutan homaron ? Chu Mohamedo & Korano konsentus/as pri tiuj bomb-viroj ? La slamanoj legu pli atente la Korano kaj profitu plibone el ghi.
Ni tiel esperu !
Werneck (Покажи профила) 02 април 2006, 02:55:03
piteredfan (Покажи профила) 03 април 2006, 00:24:30
Kiel nekredisto, mi ne povas paroli por islamistoj, kaj neniu povas paroli por "tuta homaro". Mi parolas nur por mi mem, aux kelkfoje por miaj politikaj samedeanoj.
La bus-kaj-trajnaj bombuloj ofendis min, kaj la milito en Irako ankaŭ ofendis.
Ĵurnalistoj donis malsamajn kialojn por la ofensiĝo de la islamistoj pri la karikaturoj.
Kelkaj diris ke bildigi Mohamedon estas kontraŭ islamo. Aliaj diris ke Mohamedo, ĉar li ne estas Alaho, ne estas malbildinda, sed, ĉar li reprezentas tiujn islamistojn, estis ofensiva bildigi lin kiel bombulo. Tio sugestius ke ĉiuj islamistoj estis bombuloj, vi komprenas. Tiun ĉi duan eksplikon mi kredemas.
Mi eraras en mia antaŭa mesaĝo, la piedpilka katastrofo, kie la "Suno" ĵurnalo ofendis liverpulanojn, estas ĉe Hilsboro Ŝefildo, ne Hejsel.
Pace kaj amike,
Peter de Londono
Werneck (Покажи профила) 14 април 2006, 23:07:45
Vi pravas . Bv. kompreni nian aserton "...ofendi la homaron" kiel metaforo al pli ĝusta esprimo "eksplodigi iuj ajn el la homaro".
Amike,
Visente Vernek
Werneck (Покажи профила) 14 април 2006, 23:09:50
Vidar_bs (Покажи профила) 10 май 2006, 19:29:33
babilema (Покажи профила) 15 май 2006, 22:55:10
amike
Corinne (Покажи профила) 25 май 2006, 21:03:50
floralia:Saluton,Mi speciale ŝatas kaj aprobas la respondon de Cervera. Kaj demandas al Corinne se ŝi vidis novan karikaturon montranta la Profeton, vizaĝo kaŝita, plorante, kiu diras " Kial, Sinjoro, kial tiuj kiuj kredas ami min estas tiel malsaĝaj!!! Ĝis FloraliaSaluton,
Ne mi ne vidis ĝin. Kie, on povas ĝin vidi? Ĝis Corinne
babilema (Покажи профила) 25 май 2006, 21:08:06
Kiel kutime, la milito, sankta aŭ por ajn malmenssaneco, kunportos malfeliĉojn kaj.... multe da mono.
Kiu forlasas ion en tiu afero ? la malriĉaj, la malgrandaj popoloj, la homaro " malsupre ". Kiu profite al tiuj ? Divenu .
La homaro estas malsana. Ni, samideanoj devas labori ĉiu al sia placo por plibonigas tiu mondo. Bedaŭrinde tio ne estas por morgaŭ.
Amike al ĉiuj
piteredfan (Покажи профила) 25 май 2006, 21:11:53
Vidar:Ĉi tiu estas nia kulturo, ni havas parolliberecon! Kaj tiu estas bona kulturo!Jes, sed se ĵurnaloj havas parolliberecon, ĉu tiuj ofendituloj rajtas paroli libere ankaŭ?
(Mi mem verkis ŝercojn pri Jesuo, en novelo "La Ĝena Papo." Mi povus traduki ilin tien ĉi, sed mi pensas ke mi bezonas malfermi alian temon. Okazoj en Haitio instigi min verki la novelon. Mi montris ĝin al katolika amiko, kiu ne estis ofendita.)
Babilema:islamistoj ( kiuj ne estas ĉiuj musulmanoj ) deklaras sanktan militon.Mi komprenas kion vi diras, sed ĉu ne la vorto "islamisto" signifas ĉiuj kiuj kredas je Alaho. La politikislamistojn mi nomigus "kalifistojn kaj mahdistojn."
Ni vivas en malsana mondo, jes, sed la "Nova Mondeco" (New World Order) de okcidentuloj, fondita de avido, estas ĉagrena, kiel la klopodo perforte altrudi Dion al nekredantoj.
Amike kaj pace