Valentin Melnikov ŝercas
de Terurĉjo, 23 de juny de 2007
Missatges: 7
Llengua: Esperanto
Terurĉjo (Mostra el perfil) 23 de juny de 2007 8.40.58
Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?
Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.
Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).
Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.
Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.
Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.
Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.
Vi multe pli facile trovos samideanojn.
Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.
Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.
Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.
Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.
Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.
Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.
La Fina Venko jam okazis!
Sxak (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2007 16.07.54
la sama aŭtoro:
Ebriul', ne hontu
ke la naz' aŭroras
ĝi kun nia flago
bele samkoloras
Terurĉjo (Mostra el perfil) 18 de setembre de 2007 23.01.53
rosto (Mostra el perfil) 14 de novembre de 2007 12.18.28
Terurĉjo (Mostra el perfil) 14 de novembre de 2007 19.32.37
rosto:Mi pensas ke ebrieco tute ne estas senkotizaNur se vi apartenas al iu klubo de vin-ŝatantoj.
rosto:ebriulo perdas lian monon, ĉi tio ne estas humuro, sed malĝoja veroBV klarigi, kies monon perdas ebriulo?
Malvane (ĉu la vorto ekzistas?) la rusa proverbo diras: En ĉi-afero sen duono da litro...
Kaj ne riproĉu min, ĉar mi entute ne drinkas, sed humuron mi ŝategas, egale mi malŝategas ebriemajn personojn.
rosto (Mostra el perfil) 15 de novembre de 2007 3.17.51
Lupo renkontas Leporo. Lupo iras piede, Leporo rajdas sur motociklo. Lupo demandas: "Kiel vi aĉetis motociklon?" "Mi ne ebriis, jen, aĉetis." Sekvantan jaron ili renkontas ree. Leporo rajdas sur motociklo, sed Lupo rajdas sur aŭto. Leporo demandas: "Kiel vi aĉetis aŭton?" "Mi vendis vaka botelojn, jen aĉetis"
Kie nuntempe tiaj boteloj?
rosto (Mostra el perfil) 18 de novembre de 2007 12.46.01
Terurĉjo:Mi neniakaze konsilas viziti tiun ĉi paĝaron.Nu, vi... senpardonu eĉ kiel do!