Al la enhavo

Iom da cerbumado pri statistiko de la forumoj

de Jev, 2007-novembro-29

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-29 21:43:12

Post apero de la tujmesaĝilo la forumoj iĝis iom malpli aktivaj. Sed tamen iom post iom ili iĝas denove pli kaj pli aktivaj. Ĉi-monate ni havas rekordan nombron de kreitaj fadenoj. Gratulojn al ĉiuj. rideto.gif Ĝis rekorda nombro de skribitaj mesaĝoj restas 48 mesaĝoj, verŝajne tiom da mesaĝoj ne kolektiĝos ĉi-monate, ĉar restas nur unu tago ĝis la fino de la monato. Sed ĉiukaze estas agrable, ke la forumoj denove estas aktive uzataj.

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-30 20:15:55

Heheh! Esperanto sur la vojo fariĝi la lingvo de la mondo sal.gif .

Ni estas pli kaj pli! okulumo.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-01 00:39:00

Gratulojn al ĉiuj, novembre ni sukcesis fari rekordon ankaŭ pri mesaĝoj. rideto.gif Dum novembro estis afiŝitaj 1947 mesaĝoj kaj 149 fadenoj. Dankon, ke vi ĉiuj aktive uzas la forumojn.

Reen al la supro