Přejít k obsahu

Reĝa Eksedziĝo de Ĉinio

od uživatele abaligu ze dne 12. září 2019

Příspěvky: 7

Jazyk: Esperanto

abaligu (Ukázat profil) 12. září 2019 1:25:08

Estis du katastrofaj eksedziĝoj en la historio de PRC.

La unua estis kun Sovetunio en la jaro 1958, kio kaŭzis malsaton en Ĉinio de 1960 ĝis 1962. Ĝis nun la nombro de mortintoj neniam estis kalkulita. La plej kruela afero estis, ke iuj infanoj estis mortigitaj de malsatigitaj parencoj kiel nutraĵoj. Estis hommanĝulino hantinta en la vilaĝo, kie loĝis miaj gepatroj. Kiam la polico petis ŝin pri la kialo, ŝi asertis, ke ŝi malsatas sufiĉe por manĝi sian propran nevinon. Baldaŭ, ŝi estis liberigita.

La plej nova komenciĝis kun Usono ekde 2017, kiu kaŭzis ekonomian krizon en julio de tiu jaro, frapinte la sako forte. Multaj viktimoj enscenigis interretajn memmortigojn. Virino pendigis sin en la avenuo. Kaj viro memmortigis saltante de kvardek etaĝoj.

Altebrilas (Ukázat profil) 12. září 2019 14:46:35

Mi esperas, ke Usono kaj Ĉinio trovos baldaŭ interkonsenton por cesigi tiun ekonomian militon.

De post la dua mondmilito, la granda landoj ne plu alfrontiĝas sur batalkampoj, ĉar tio povus estigi nuklean militon, sed uzas aliajn manierojn por militi, cele al pligrandigo de sia influareo:
- Milito pere de aliancanaj landoj,
- influa milito, pere de privataj organizoj (partioj, politikaj religioj, mafioj, entreprenoj, premgrupoj) kiujn oni povas manipuli de eksterlande,
- ideologia milito, pere de taŭga propagando,
- ekonomia milito,
- reta milito, pere de hakistoj,
- ktp (la homa imago ne havas limojn en tiu fako)...

Estas la celo de ni, esperantistoj, malaperigi ĉiajn militojn kaj instigi homojn preferi pacan dialogon, kredante la eblecon de paca mondo.

Zam_franca (Ukázat profil) 12. září 2019 16:22:17

La usona elekto de 2020 pri ĉio decidos.

IgorSokoloff (Ukázat profil) 13. září 2019 12:23:49

Ho, kia revelacio...
Evidentiĝas, ke diversaj ekspertoj kaj analizistoj mensogas, asertante ke la Grandan Ĉinan Malsategon kaŭzis stultaj agrikulturaj reformoj kaj naturaj kataklismoj. Ŝajnas, ke ankaŭ tiukaze kulpis "malicaj" rusuloj, laŭ enigma azia logiko.

KatjaMcFlores (Ukázat profil) 30. září 2019 18:00:49

Miasuspekte, uzanto BAILIYAT estas spam-bot.
Kaj kion opinias aliaj kamaradoj?

Zam_franca (Ukázat profil) 30. září 2019 18:18:11

Spam-robot', sed kial iuj volus spami ret-esperantujon? Estas vere stranga.
Laŭ lia profilo, li parolas la francan. Do krokodile voulez vous bien arrêter, si jamais vous êtes un réel espérantophone (?). Vous polluez le forum et n'amusez personne.

Altebrilas (Ukázat profil) 2. října 2019 18:59:19

Estas spamistoj ("-istoj", ĉar mi supozas, ke ili estas pagataj por tia teda tasko) kiuj de temp' al tempo poluas la forumon de Lernu. Ĝenerale ili kopigluas amasojn da seninteresaj fireklamoj. Preteratentinde.

Zpět na začátek