Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-25 15:10:51

Saluton, tovariĉ Igor!

Mi ne aprobas tiujn kiuj insultas aliajn landojn kaj iliajn regantojn, ia ajn estu ilia politiko. Tio povas krei malfacilaĵojn al esperantistoj de koncernaj landoj kaj malhelpi la internacian - aŭ interetnan - dialogon, kiun ni deziras estigi.

En debato, ĉiu rajtas klarigi sian propran mondkoncepton, kaj tion mi ne riproĉos al iu. Se temas pri lingvaj reformoj, kiuj, laŭ la proponinto kaj sen multaj klarigoj, povas draste plibonigi la sorton de iu aŭ tiu minoritato, mi restas sceptika. Sed sufiĉas al mi diri unufoje ke mi ne konsentas kaj iri al alia fadeno.

Pri objektiveco, mi esperas ne manki da. Mi objektive agnoskas, ke foje mi estas malobjektiva. Mi kredas je malfermaj pens -sistemoj, kiuj inkluzivas la eblecon de propra eraro - dank'al kio la penso povas evolui anstataŭ rondiri. Kartezio estis dubema pri ĉio, eĉ pri siaj propraj certecoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-25 21:38:10

La aŭtoro de artikolo en franca komunikilo "Causeur" primokas la francan prezidenton pro lia ridinda paroksismo de rusofobio:
https://www.causeur.fr/emmanuel-macron-poutine-mun...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-26 10:57:03

Mi legis la koncernan artikolon, kaj vidis nur maltaŭgan argumentadon, kiu indus je malbonan noton al studento, kiu donus tian disertaĵon al la profesoro. Argumentoj ŝajnas iel-ajn miksitaj, kaj mi ne komprenas , kiel tio klarigas, ke Macron estas rusofoba.

Eble Rusio provas influi aliajn landojn, pere de piratado de interreto kaj aliaj rimedoj. Ĉiuj landoj provas - kaj ĉiam provadis - influi aliajn landojn pere de diversaj rimedoj : propagando, ideologio, religio, misinformado, lingvo, komunikiloj, entreprenoj, mafioj, kaj aliaj pli malpli rektaj aferoj. Manke de internacia interkonsento por reguligi tiujn aferojn, oni povas nur konstati la fakton.

Ni povas nur (dum eblas!) interŝanĝi informojn por provi kompreni kiel oni vidas la situacion el la alia flanko.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-26 15:55:34

Jezuiteca demagogia argumentado, tre karaktera por "warriors of the Western Democracy"...
Ironiaj kritikaj artikoloj apenaŭ kompareblas kun iuj disertaĵoj, almenaŭ en Rusio. Sed povas esti, ke la nivelo de la franca universitata instruado ebligas tielan komparon.
En la artikolo fakte ne haveblas iuj argumentoj, la aŭtoro simple mencias pri malsaĝa anti-rusia eldiro de Makron kaj primokas lin pri tio. Krom tio la aŭtoro rememorigas pri komikaj trajtoj de anti-sovetismo en la pasinta epoko.
Sed konfesu, compañero Altebrilas, ĉu vi reale kredas je senpruvaj asertoj pri tio, ke Rusio enmiksiĝis kaj influis la usonan prezidentan elektadon, ke spionoj de Putin provis "operetece" veneni Skripal'on per amas-pereiga batala gaso, certe havante pli oportunajn rimedojn por mortigi iun individion, kaj ke "kovardaj rusuloj" intencas ataki Eŭropon?
Via patosa monologo eble estus pli konvena en la komenco de ĉi-fadeno, kiam via samlandano Zamĉik provoke prezentis paron da ligiloj al senpruvaj anti-rusiaj artikoloj, tamen vi ial preferis ne admoni lin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 16:03:50

IgorSokoloff:La aŭtoro de artikolo en franca komunikilo "Causeur" primokas la francan prezidenton pro lia ridinda paroksismo de rusofobio:
https://www.causeur.fr/emmanuel-macron-poutine-mun...
"Causeur" estas ekstremdekstra komunikilo. Stranga legado por iu kiu estas laŭdire ia internaciisto-socialisto.

Makrono (krome, eblas ankaŭ fari vortludojn pri lia nomo; mi ne estus ofendegita, se vi farus tiujn ĉi) estas ja malpli "putinofobia" (vi ŝajne miskomprenas la malsamecon inter "putinofobio" kaj "rusofobio") ol D.Tusko, ekzemple.

Makrono kaj Putino havas foje la samajn ideojn kiam temas pri internaciaj rilatoj:
https://www.lemonde.fr/international/article/2020/...

Kaj ĉu ne Putino estis ricevita de Makrono ĵus antaŭ la G7-kunveno en Bjarico (Biarritz)? Certe "rusofobia" estro ne decidus fari tian aferon sole! Tia estro obeus al siaj diplomataj kunhelpantoj, kiuj estras pli potencan ŝtaton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 16:07:47

via samlandano Zamĉik provoke prezentis paron da ligiloj al senpruvaj anti-rusiaj artikoloj, tamen vi ial preferis ne admoni lin.
Jen la ne-pruvo kiu skribigis tiujn artikolojn: https://cdn.area1security.com/reports/Area-1-Secur...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 16:40:42

ĉu vi reale kredas je senpruvaj asertoj pri tio, ke Rusio enmiksiĝis kaj influis la usonan prezidentan elektadon
Mi kredas je la pruv-havantaj asertoj.

Parenteze antaŭ pruvi aserton :
https://www.lorientlejour.com/article/1207009/trum...

«Laŭ la advokataro de Asanĝo, Trumpo proponis senkulpigi Asanĝon se ĉi-lasta senkulpigis Rusujon en la demokrat-partiaj dokument-diskoniĝoj»
Do se mi bone legas, Asanĝo, ŝategita de RT, nun diras, ke la rusuja enmiksiĝis.


Ni pruvu aserton pere de vera, uzebla dokumento. Ĉu la rusuja registaro enmiksiĝis en la usona prezidenta elektado?

Jen parto, krokodil-lingve (estas tro longa traduki, ne-anglalingvanoj bonvolu uzi ret-tradukilon, mi pardonpetas), de la Mueller Report :
« The first form of Russian election influence came principally from the Internet Research
Agency, LLC (IRA), a Russian organization funded by Yevgeniy Viktorovich Prigozhin and
companies he controlled, including Concord Management and Consulting LLC and Concord
Catering (collectively "Concord"). The IRA conducted social media operations targeted at large
U.S. audiences with the goal of sowing discord in the U.S. political system. These operations
constituted "active measures" (aKTMBHbie Meporrprumu1), a term that typically refers to operations
conducted by Russian security services aimed at influencing the course of international affairs.
The IRA and its employees began operations targeting the United States as early as 2014.
Using fictitious U.S. personas, IRA employees operated social media accounts and group pages
designed to attract U.S. audiences. These groups and accounts, which addressed divisive U.S.
political and social issues, falsely claimed to be controlled by U.S. activists. Over time, these
social media accounts became a means to reach large U.S. audiences. IRA employees travelled to
the United States in mid-2014 on an intelligence-gathering mission to obtain information and
photographs for use in their social media posts.
IRA employees posted derogatory information about a number of candidates in the 2016
U.S. presidential election. By early to mid-2016, IRA operations included supporting the Trump
Campaign and disparaging candidate Hillary Clinton. The IRA made various expenditures to carry
out those activities, including buying political advertisements on social media in the names of U.S.
persons and entities. Some IRA employees, posing as U.S. persons and without revealing their
Russian association, communicated electronically with individuals associated with the Trump
Campaign and with other political activists to seek to coordinate political activities, including the
staging of political rallies. The investigation did not identify evidence that any U.S. persons
knowingly or intentionally coordinated with the IRA's interference operation.
By the end of the 2016 U.S. election, the IRA had the ability to reach millions of U.S .
persons through their social media accounts . Multiple IRA-controlled Facebook groups and
Instagram accounts had hundreds of thousands of U.S. participants. IRA-controlled Twitter
accounts separately had tens of thousands of followers , including multiple U.S. political figures
who retweeted IRA-created content. In November 2017, a Facebook representative testified that
Facebook had identified 470 IRA-controlled Facebook accounts that collectively made 80,000
posts between January 2015 and August 2017. Facebook estimated the IRA reached as many as
126 million persons through its Face book accounts. In January 2018, Twitter announced that it
had identified 3,814 IRA-controlled Twitter accounts and notified approximately 1 .4 million
people Twitter believed may have been in contact with an iRA-controlled account.
»


Estas ankaŭ fontoj pri tiuj asertoj, kiuj videblas en la pdf-dokumento.



Oni ne nepre parolas senpruve.


Eble vi diros ion kiel "Mueller estas konata rusofobo". Sed do kial li ne mensogis por diri, ke Trumpo estas kremla marioneto? Tiu dokumento povintus esti pli kompromita...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-26 22:46:33

Kiu estas la rusa oficiala versio, por Skripal, kaj ĉu vi konsentas pri ĝi?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-28 12:51:21

Ruzeta ritorika demando anstataŭ sincera respondo...
Altebrilas, ĉu vi reale ne komprenas aŭ nur ŝajnigas tion?.. Ambaŭ variantoj estas egale hontigaj, ĉar supozigas aŭ stultecon, aŭ hipokritecon.
Por ĉiuj sufiĉe erudiciaj kaj logikemaj homoj klaras, ke batalaj amas-mortigaj gasoj kaj fluaĵoj uzendas kaj uzindas por vasta disperso super malamikaj trupoj aŭ malamika teritorio okaze de reala milito, ke malsencas utiligi tielajn substancojn por mortigi iun individuon, ŝmirante per ili pord-tenilon. Sektetaj servoj en la tuta mondo jam delonge havas multe pli "lertajn" kaj senspurajn mortigajn rimedojn, kiuj imitas tute naturajn mortojn, ekzemple pro kora infarkto.
Tute evidentas, ke la brita "establishment" tre bezonis "freŝan" pretekston por intensigi sian elpadon kontraŭ Rusio kaj ĝuste por tio oni aranĝis tiun primitivan provokon.
Fakte ne sciatas, ĉu reale estis uzita t.n. "Noviĉok" (fakuloj kaj ekspertoj dubas pri tio), sed la formulo de ĉi-substanco ne estis sekreta kaj oni certe havas ĝin en tiu granda ĥemia laboratorio, kiu troviĝas tre proksime al tiu brita urbeto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-28 21:43:51

Se mi bone komprenis vin, la britaj servoj faris tion. Ke ili eble havus advantaĝon fari tion ne estas pruvo, ke ili fakte faris. Ĉu kromaj argumentoj?

Reen al la supro