Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-05 22:11:50

Saluton, pan StefKo.
Vi tamen provu kuraciĝi el viaj mucidaj "wielkopolskich" (grand-polaj) ambicioj...
Urbo Ŝklov dekomence estis belorusa.
Ĝi estis nur kondiĉe pola dum la pola okupacio de Belorusio.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-06 10:08:36

Legu historion de la Grandprinclando Litovio, kie troviĝis Ŝklov kaj kiu estiĝis parton de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (libervole, la reĝo de la Respubliko estiĝis litovo, ne polo, kio signifas ke tio ne estis anekso!). Ĝia (de Ŝklov) unua proprulo estis litovo Gaŝtold, poste reĝo Sigismondo Aŭgusto, poste polo Ĥodkieviĉ).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Grandprinclando_Lito...
https://eo.wikipedia.org/wiki/Belorusio

PS.
Tiuj informaĵoj ne estos por vi, Igor, ĉar vi estas propagandisto do vi interesiĝas pri historiaj faktoj nur por manovri ilin. Vi bone scias historion de tiu Eŭropa parto (aŭ povas scii se vi volus). Ili estas por tiuj, kiuj volus ekscii pri menciita historio de belarusaj landoj.
Cetere mi salutas rusajn kaj belarusajn civilulojn! Всего наилучшего! Усяго найлепшага!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-06 16:02:20

Sed kion vi penas pruvi, "jaśnie wielmożny" pan StefKo?..
Ĉiaokaze, fakto restas fakto — malgraŭ divers-epokaj invadoj, aliancoj kaj okupacioj, malgraŭ divers-naciaj urbo-posedantoj, Ŝklov ĉiam situis sur la historia belorusa teritorio kaj ties indiĝenaj rezidantoj estis prauloj de nunaj belorusoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-08 06:48:27

Enigma judo (malnova juda ŝerco)

Sovet-Unio. Unu judo alvenas al gazetbudo:
– Mi petas pri “Pravda”.
Vendisto donas al li la gazeton, la judo ekrigardas, pagas, redonas ĝin kaj foriras. Tiel okazas tra la semajno. Fine la vendisto demandas:
– Sinjoro, kion vi serĉas?
La judo respondas:
– Nekrologon.
– Sinjoro, nekrologoj troviĝas sur la lasta paĝo.
– Tiu estos sur la unua – respondas la judo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-08 13:29:11

Relative freŝa pola anekdoto:
----------
Jan Paweł II, papież Polak, jest z wizytą w Niemczech i zapragnął zrobić coś ciekawego całkiem prywatnie. Wybór padł na zakupy w sztandarowym niemieckim sklepie ALDI. Robi więc sobie papież zakupy, coś tam sobie z regałów do koszyka powrzucał i idzie do kasy. Zapłacił a przy wyjściu szampany strzelają, ogólna radość i wiwaty. Papież zdziwiony — nie wie o co chodzi — więc pyta. A tu przybiega kierownik sklepu i mówi:
— Gratuluje, gratuluje... Jest Pan pierwszym Polakiem, który nic w naszym sklepie nie ukradł...
----------
John Paul II, the Polish Pope, is visiting Germany and wants to do something interesting as a private person. His choice is to do some shopping in the flagship German ALDI store. So he makes his shopping, dropping something from the shelves into his basket and goes to the cashier. He pays and at the exit there are suddenly champagne shooting, general joy and cheers. The Pope is surprised — he doesn't know what's going on — so he asks about it. And here comes the store manager and says:
"Congratulations, congratulations... You are the first Pole who did not steal anything in our store..."
----------
Johano Paŭlo II, la pola papo, vizitas Germanion kaj volas fari ion interesan kiel privata persono. Kaj li decidas aĉeti ion en la "flagŝipa" germana ALDI-vendejo. Li do faras sian aĉetadon, faligante ion de la bretoj en sian korbon kaj iras al la kasisto. Li pagas kaj ĉe la elirejo subite ekas ĉampana pafado, ĝenerala ĝojo kaj huraoj. La papo estas surprizita, ne komprenante, kio okazas, kaj li demandas pri tio. Kaj ĉi-momente alkuras la vendej-manaĝero kaj diras:
— Gratulon, gratulon... Vi estas la unua polo, kiu nenion ŝtelis en nia vendejo...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-08 22:19:15

StefKo:Enigma judo (malnova juda ŝerco)

Sovet-Unio. Unu judo alvenas al gazetbudo:
– Mi petas pri “Pravda”.
Vendisto donas al li la gazeton, la judo ekrigardas, pagas, redonas ĝin kaj foriras. Tiel okazas tra la semajno. Fine la vendisto demandas:
– Sinjoro, kion vi serĉas?
La judo respondas:
– Nekrologon.
– Sinjoro, nekrologoj troviĝas sur la lasta paĝo.
– Tiu estos sur la unua – respondas la judo.
Mi supozas, ke temas pri la hebrea aboco (se ne, la ŝerco estas ege enigma laŭ mi), kion oni legas maldekstren, male de la latina, cirila ktp, sed tamen ne komprenis la lastan frazon.

sergejm (Montri la profilon) 2020-julio-09 04:53:09

Ne, li serĉas nekrologon de Leonid Iljiĉ Breĵnev, tiama estro de USSR - tiu certe estus sur la unua paĝo.
Sed "Sinjoro" oni devas anstataŭi per "Kamarado".

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-09 06:20:00

sergejm:Ne, li serĉas nekrologon de Leonid Iljiĉ Breĵnev, tiama estro de USSR - tiu certe estus sur la unua paĝo.
Sed "Sinjoro" oni devas anstataŭi per "Kamarado".
Tiu ŝerco rakontis Simon Ŝurmiej, direktoro de Juda Teatro en Varsovio. Li uzis la vorton "pan" kiu estas ĝentila formo de alparolado kaj kiu estas konvena al esperanta vorto "sinjoro". Vi scias pli bone kiun vorton estas ĝusta. Povas esti ke s. Ŝurmiej uzis tiun ĉi vorton ĉar li adresis la ŝercon al polaj legantoj. En Pollando oni uzis la vorton "kamarado" nur dum partiaj solenoj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-09 08:02:59

Speciale por kamarado Igor kiu ŝatas tiajn ŝercojn (pri Radio Erevano)

Demando al Radio Erevano: Ĉu estas vero ke sur Ruĝa Placo oni disdonas aŭtomobilojn?
Respondo: Jes, vero, sed korekteto - ne sur Ruĝa Placo sed en Leningrado, ne aŭtomobilojn sed biciklojn kaj oni ne disdonas sed oni ŝtelas.

------------------------------------
Radio Erevano en komunista Sovetunio (kaj ankaŭ en Pollando) estis simbolo de malverema fikcia informfonto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-09 09:50:54

sergejm:Ne, li serĉas nekrologon de Leonid Iljiĉ Breĵnev, tiama estro de USSR - tiu certe estus sur la unua paĝo.
Sed "Sinjoro" oni devas anstataŭi per "Kamarado".
Ho, mi nun komprenas.
Sed kial do la nekrologo-serĉemulo estas judo, kial tio utilas al la ŝerco?

Reen al la supro