Al la enhavo

Tradukado de phpBB en Esperanton

de WinstonSmith, 2009-septembro-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

WinstonSmith (Montri la profilon) 2009-septembro-17 11:48:21

Karaj,

nepre la informadikemuloj konas la liberan programon phpBB, kiu ebligas facilan kreadon de belaspektaj kaj bone funkciantaj forumoj por retejoj.

Inaŭgurante la novan forumon de Itala Esperantista Junularo (kies retejon mi prizorgas), mi malkovris, ke ĝis nun ne ekzistis oficiala esperantigo de phpBB. En la retejo estas listigitaj pluregaj lingvaj versioj, sed Esperanto tute mankas.

Post kontakto kun la internacia teamo de phpBB, mi nun klopodas pretigi bonan tradukon, resendotan al la retejestroj, por ke Esperanto aperu en la oficiala retejo flanke al la aliaj kelkdek lingvoj jam disponeblaj.

Mi komencis la tradukon en la forumo de Itala Esperantista Junularo, ĉar ĝi uzas phpBB-n (malkiel Lernu.net, kiu havas propran, pli kompleksan forumon). Kiu pretas helpi provlegi la tradukon, ĉu nun aŭ ĉu estontece, bonvolu informiĝi ĉe la pria fadeno en la forumo de IEJ.

Esence, mi petas, ke bonvolemuloj vizitu la esperantlingvan version de la forumo de IEJ (la lingvoŝanĝilo al Esperanto aperas ĉe la supra-dekstra angulo en ĉiu paĝo) kaj raportu mistradukaĵojn en la citita tiea fadeno (aŭ ĉi tie, se vi tiom malemas aliĝi al la forumo de italoj ridulo.gif ).

Se iu havas multe pli da libertempo, mi ankaŭ povas doni al tiu la taskon traduki persone kelkajn el la kelkdek tradukendaj dosieroj. Temas pri dosieroj tute facile redakteblaj per ajna komputila tekstoredaktilo. ridulo.gif

Dankon!

Cosi (Montri la profilon) 2009-septembro-17 18:33:13

Mi volonte helpus, sed mi ne scias ĉu mia Esperanto estas sufiĉe bona. Certe mi rigardos tiun paĝon kaj serĉos por mistradukaĵoj.
Bonŝancon!

Reen al la supro