Til indholdet

Malofta-vortfarado Ludo

af cFlat7, 17. jul. 2016

Meddelelser: 195

Sprog: Esperanto

Vinisus (Vise profilen) 31. jul. 2016 12.25.43

postmorte ( post + morte) = kiam vivulo ne plu vivas.

La spiritista doktrino predikas, ke oni vivas postmorte.

cFlat7 (Vise profilen) 31. jul. 2016 15.40.44

maldankon (mal + dankon) = Esprimi, ke oni ricevis de iu malbonon kaj malŝatis tiun aferon.

Maldankon! Tiu ĉi semaforo ĵus ruĝiĝis!

Vinisus (Vise profilen) 31. jul. 2016 16.03.37

fleksebla (fleks/i + ebla) = Tia, ke ĝi povas esti fleksata.

Fleksebla talio de knabino.

Серёга (Vise profilen) 2. aug. 2016 15.34.40

nevendeblaĵo, tre rara aĵo kaj por kelkaj iuj eĉ tiu ĉi signifas ion neestantan.

Vera amo estas nevendeblaĵo.

Vinisus (Vise profilen) 2. aug. 2016 16.13.16

mezurebla ( mezur/i + ebla) = Tia , ke oni povas ĝin mezuri.

Amaso de miaj stultaĵoj estas malfacile mezurebla.

Серёга (Vise profilen) 3. aug. 2016 09.10.10

A-amaso: multo da a-vortoj pro iu.

Bonan aamason al vi: esti cxiam bela, bonega, gaja, gxoja, luksa, pompa, superba, brila, felicxa!

Vinisus (Vise profilen) 3. aug. 2016 13.41.57

mallonge (mal + longe) = havanta malgrandan daŭron.

Lia ĉagreno mallonge daŭris

Серёга (Vise profilen) 3. aug. 2016 18.38.51

sub-substanco. Tio povas esti aŭ surfundaĵo aŭ eĉ bazo de ia aro da substancoj.

Subsubstanco de unu aro da farboj estas akrila gudro.

Vinisus (Vise profilen) 3. aug. 2016 20.04.58

malalta( mal + alta) = Ne atinganta la ordinaran nivelon.

La akvo en la baseno estas malalta.

cFlat7 (Vise profilen) 4. aug. 2016 01.37.26

[Rigardu arkivon por nia ludo:]

https://workflowy.com/s/XWc9VMXN4j

Tilbage til start