Til indholdet

Kelketaj demandoj pri viaj opinioj

af Terpomo11, 13. mar. 2019

Meddelelser: 13

Sprog: Esperanto

Metsis (Vise profilen) 15. mar. 2019 13.13.18

Altebrilas:
Do la demando:
"Kio oni elektis Trump?"
Ĉu-kaj-se-ne-kial tiu frazo validas?
Mi dirus, ke ne validas, ĉar mankas la figurasenca movo aŭ ŝanĝo de stato: elekti prezidanton. Eble

Kion oni elektis Trump?

validas, sed kiom spontane komprenas.

Kien oni elektis Trump?

estas pli facile komprenebla.

Altebrilas (Vise profilen) 15. mar. 2019 16.28.24

La unua ŝajne ne eblas, ĉar estas du akuzativojn en la sama frazo:
*Kion oni elektis Trumpon?
Oni elektis Trumpon nobelpremio(*n) (eble fake-news!)

La demando povas esti farata en mala direkto:
Kiun oni elektis kiel prezidento?

sed oni povas indiki la objekton per ĝia nuna stato kaj demandi pri ĝia antaŭa:

(?) el kio oni elektas prezidenton?
- el deputitoj kaj urbestroj.

Eble la finna havas bonan metodon por tio.

Metsis (Vise profilen) 15. mar. 2019 19.21.14

Vi pravas, ke ekzistas du akuzativoj sen prepozicioj en la frazoj kaj ĉi tial ili ne taŭgas.

Kiun oni elektis kiel prezidento?

ne taŭgas, ĉar ĉi-kaze oni estas prezidento.

Do restas mia antaŭa propono:
- En kiun postenon oni elektis Trumpon?
- Kiel prezidenton

Tilbage til start