Al la enhavo

Ĉu havas signifon se oni uzas akuzativon kun "estas"

de walfino, 2019-junio-01

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-01 15:59:51

Do mi scias ke estas ne bezonas akuzativon.

Sed ĉu ĝi akcepteblas se oni uzas la akuzativo en frazo kun estas por signifi la ordo?

Ekzemple Viro estas homon.

Ĉar viro estas homo ne signifas ke homo estas viro (homo ankaŭ povas esti virino). Kaj se oni ne povas uzi la akuzativo oni bezonas uzi la ordo de la vortoj, sed en Esperanto la ordo de vortoj estus ĝenerale libera.

Ekzemple ankaŭ pri komputila programado, "suba klasa objekto estas supran klasan objekton sed supra klasa objekto ne estas suban klasan objekton".

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-01 16:49:00

Ne, kun "estas" akuzativo ne uzeblas.
Sed vi povas uzi alian verbon, ekz. "signifas".

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-01 17:14:02

Mi ne komprenas, kion vi ekzakte demandas, sed ne, la vortordo en E-o estas pli libera ol ekz. en la angla, sed ne tute libera. En ekzistecaj frazoj kiel "viro estas homo" oni uzas nur la ordon por montri "la direkton" de ekzisteco.

amigueo (Montri la profilon) 2019-junio-08 13:45:20

Hallo Berichten:
estas du tentoj:

1/ ministron estas mi = mi estas ministro
2/ ministron estas mi = mi iĝas ministro

kaj la sintezo?

3/ ministronz (estas) mi = mi iĝas ministro

Ne estas tio esperanto, mi avertas.

Mi estas est ministro.
Mi estas igx ministro.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-16 19:27:00

Ĉu vi demandas kiel oni ne povas uzi la akuzativon kun esti? Kiele

La viro estas katon
La katon estas viro
La estas katon viro

Ĉi tiuj ĉio evidente estas malĝusta , do kial oni ne uzas la akuzativon kun esti por libera vortordo? Mi pensas ke estas ĉar esti estas ĉiam ne transitiva en ĉiuj da lingvoj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-16 20:33:49

La viro estas de kata raso.
(en la fantazia libro, kie krom homo estas aliaj saĝuloj, ekz. katoj)

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-16 20:53:04

Ĝi simple estis ekzemplo sergejm. Kaj al walfino: , esti estas netransitiva ĉar la "maniero de estado" ne agas sur la verbon

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-17 04:43:55

Se "estas" signifas "=", A = B <=> B = A, do ne gravas ĉu "A estas B" aŭ "B estas A"
Se "estas" signifas "estas subaro" aŭ "estas ano de aro", ekz. "kato estas besto", por distingi:
"la kato estas besto" - substantivon oni markas per artikolo.
"ĉiu kato estas besto" - korelativo
"kato estas unu el bestoj"
Se "estas" signifas staton ("estar" hispane), provu uzi adjektivon anstataŭ substantivo:
"kato estas muskaptanto" => "kato estas kaptanta muson" => "kato kaptas muson"
aŭ provu antatavi "estas" alia verbo:
"kato signifas muskaptanto"

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-junio-17 18:05:00

por eviti stultajn demandojn de novuloj, L.L.Zamenhof kreis tiel nomatan "Ekzercaron", la parton de Fundamento de Esperanto.
Oni facilege povas ĝin trovi en la paĝaro de "La Akademio de Esperanto".
jen la rekta ligilo: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ek...

speciale por pigruloj Zamenhof en la kvina paragrafo skribis:
§ 5
Patro kaj frato. ― Leono estas besto. ― Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. ― La rozo apartenas al Teodoro. ― La suno brilas. ― La patro estas sana. ― La patro estas tajloro.

mia malmodesta konsilo: anstataŭ studi tre sensencan kurson de lernu, oni diligente tralegu Ekzercaron.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-17 20:40:10

Ni ĉiuj scias, ke leono estas besto – ĉi tio estas normala vortordo en Esperanto en frazoj kun "estas", mi konsilas uzi ĝin.
Sed ĉi tiu temo estas pri tio, ke se iu uzas nenormalan vortordo, kiel difini kio estas subjekto kaj kio estas predikativo (substantiava parto de predikato)

Reen al la supro