Til indholdet

Lukket

Esperanto

af Jxusteno, 2. jan. 2020

Meddelelser: 37

Sprog: Esperanto

sergejm (Vise profilen) 11. jan. 2020 15.18.47

"ellerni" estas spegulvorto de rusa "выучить".

Zam_franca (Vise profilen) 11. jan. 2020 15.22.24

Aĥ, dankon.
Kiu estas la afikso en tiu vorto? Ĉu выу?

nornen (Vise profilen) 11. jan. 2020 16.52.28

вы-учить

Zam_franca (Vise profilen) 11. jan. 2020 18.17.33

nornen:вы-учить
Mi dankas al vi.

Jxusteno (Vise profilen) 12. jan. 2020 07.53.48

Meddelelsen er skjult.

Metsis (Vise profilen) 12. jan. 2020 17.15.31

La prefikso el- havas tri uzojn laŭ PIV:

1. Direkton de la interno eksteren
elveturi, elveni, elmeti, elpreni…

2. Ĝisfinan plenumon de ago
eltrinki, ellerni, ellabori, elpagi…

3. Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la rad.
elpeti, elforĝi, elpensi, eltrovi…

Zam_franca (Vise profilen) 12. jan. 2020 17.52.39

Metsis:La prefikso el- havas tri uzojn laŭ PIV:

1. Direkton de la interno eksteren
elveturi, elveni, elmeti, elpreni…

2. Ĝisfinan plenumon de ago
eltrinki, ellerni, ellabori, elpagi…

3. Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la rad.
elpeti, elforĝi, elpensi, eltrovi…
Koran dankon.

Ne tiom klara estas la zagreba metodo por franclingvano.

Tilbage til start