Til indholdet

Kiel skribi la hoketon ?

af crescence, 4. mar. 2009

Meddelelser: 10

Sprog: Esperanto

crescence (Vise profilen) 4. mar. 2009 09.45.49

Bonan tagon al ĉiuj !

Kiel oni skribas la hoketon sur la letero "u" en la forumoj de tiu hejm-paĝo ?

Dankon pro via estonta respondo.

Rogir (Vise profilen) 4. mar. 2009 15.48.41

La plej simpla kielo estas tajpi ŭ kaj poste klaki la butonon 'ŝ/ŝ'. Aliaj eblecoj estas uzi Ek!, simpla programeto, aŭ elekti klavaron kiu subtenas tiun leteron.

crescence (Vise profilen) 4. mar. 2009 16.14.03

Dankon.
Mi ne komprenas "ŝ/ŝ". Kio tiu klavo estas ?

horsto (Vise profilen) 4. mar. 2009 16.35.53

Vi devas tajpi u'x, same kiel c'x, g'x, h'x, j'x kaj s'x. Tiuj signoj estos ŝanĝitaj al ŭ, ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ. Por vidi la ĉapelitajn literojn jam dum vi tajpas la novan mesaĝon, vi povas klaki sur la butonon s'x/ŝ super la tekstokampo.

crescence (Vise profilen) 4. mar. 2009 17.50.24

Koran dankon !

Mi provas ... : ŭ

Jupiiiiiiiiiiiiiii ! Mi sukcesis !

jchthys (Vise profilen) 4. mar. 2009 20.21.57

Se la forumo estas unu el la esperantaj forumoj, oni ne devas klaki tiun butonon: la retejo mem faros tion. Se vi volas skribi la vorton "Linux" ekzemple tamen en Esperanto forumo, oni devas tajpi

Linu[ki][/i]][/ki][/i]]x

kaj se ne, "Linŭ" aperus. Mi supozas, ke oni eble devus uzi "Linukso".

Ankaŭ, crescence, en Esperanto oni ne havas spaceton antaŭ ; : ? ! kiel france.

horsto (Vise profilen) 4. mar. 2009 20.38.12

Se vi volas x post c,g,h,j,s aŭ u tajpu 'x, vidu: Linu'x

jchthys (Vise profilen) 5. mar. 2009 03.43.12

horsto:Se vi volas x post c,g,h,j,s aŭ u tajpu 'x, vidu: Linu'x
Dankon por tio! -- Mih'xa-Johano

crescence (Vise profilen) 5. mar. 2009 17.42.17

>>> jchthys

Mi pensas ke la spaceto klarigas la frazon.

crescence (Vise profilen) 5. mar. 2009 17.44.08

>>> horsto

Dankon pro tiu lertaĵo.

Tilbage til start