Til indholdet

Mi serĉas Korean amik(in)on/instruist(in)on

af andy919, 26. apr. 2009

Meddelelser: 6

Sprog: Esperanto

andy919 (Vise profilen) 26. apr. 2009 03.43.30

Saluton!

Mi estas Usonana Esperantisto, kaj la Korea lingvo tre interestas min.

Mi tre volas trovi amik(in)on kun kiu mi povas paroli Esperanton kaj la korean lingvon.

Mi ankaŭ povos helpi mian amik(in)on kun la angla lingvo, se li/ŝi volus ke me helpu.

Dankon!

eikored85 (Vise profilen) 26. apr. 2009 05.24.47

Mi ankaŭ volas lerni la Korean lingvon, sed en Usono, la kursoj de korea lingvo estas tre raraj. Andy, kiel studas vi Korean lingvon?

Miland (Vise profilen) 26. apr. 2009 10.59.04

Je la brita landa kongreso antaŭ du jaroj estis spertulino pri militartoj, nome Klarita Velikova, kiu devenas de Bulgario. Ŝi parolas kaj Esperanton kaj la koreian. (Ŝi parolas ankaŭ la anglan, sed mi ne aŭdis ŝin uzante la lingvon). Jen la retpaĝo de ŝia organizo (Monda Esperanta Ligo por Sporto), kiu havas kontakt-informon, se utila. Tamen, ŝi ŝajnis al mi tre okupita virino!

dozdoz (Vise profilen) 2. jun. 2009 05.49.21

Meddelelsen er skjult.

nissa_amas_katoj (Vise profilen) 8. jul. 2009 15.23.31

andy919:Saluton!

Mi estas Usonana Esperantisto, kaj la Korea lingvo tre interestas min.
Mi ankaŭ estas Usonano, kaj mi ankaŭ amas la korea lingvo. Estas senkosta softvaro por lerni korea (kaj alia lingvoj). La retadreso estas: http://www.byki.com/fls/free-korean-software-dow...

La 'BYKI' softvaro estas tre bona, kaj mi uzas ĝin por lerni korea, esperanto kaj pola lingvoj.

yugary (Vise profilen) 12. jul. 2009 10.27.23

Mi parolas la korean kaj la anglan, sed mi kredas ke vi ŝatus trovi junan korean belulon aŭ belulinon por helpi vin, ĉar jam iom maljuniĝis mi.

Vidu Korea.com kaj klaku sur "Korea Directory". En la menuo je la maldekstra parto de la paĝo, klaku sur "Language" kaj vi trovos multajn retejojn kun informojn, lecionojn, kaj tiel plu pri la korea.

Bonan ŝancon!

Tilbage til start