Zum Inhalt

Lulkantoj en Esperanto?

von Leonego, 18. April 2019

Beiträge: 4

Sprache: Esperanto

Leonego (Profil anzeigen) 18. April 2019 19:14:46

Ĉu iu scias, kie mi povas trovi esperantajn lulkantojn? Prefere kun muzikaj notoj.

Al mia fileto (2.5 j.a.) plaĉas, kiam mi kantas al li esperante. Tamen "La Espero" ne estas tre dormiga!

Dankon

Серёга (Profil anzeigen) 18. April 2019 20:37:30

Mi scias la kanton Verda Faetono

Серёга (Profil anzeigen) 18. April 2019 20:40:13

ndrbs (Profil anzeigen) 21. April 2019 06:21:25

Kara Leonego,
Tiaj kantoj sufiĉe multas. Mi aldonis * kiam mia (3-jara) ido pli ĝuas ilin. Bonvolu serĉi ilin ĉe Jutubo:
- Kajto, Dormu milde*
- Lulkanto de ursino
- Lulkanto de kuko
- Lulkanto por piratoj
- Ĉio silentas
- La maro estis serena*
Aliaj estas disponeblaj tie kaj tie.

Zurück nach oben