Skip to the content

La nova versio de lernu!

by Jev, July 19, 2016

Messages: 221

Language: Esperanto

KlaraE (User's profile) December 19, 2016, 2:57:04 PM

Saluton!

Mi ŝatus demandi ĉu ankoraǔ eblas lingvohelpado en la nova Lernu! aǔ ĉu la teamo planas aldoni tion en la estonteco.
Antaǔe Lernu! estis por mi nur lingvohelpado, do kun la nova retejo mi estis tre konfuzita - kio okazis, kion mi do faru? - ĝis mi vidis en ĉi-tiu fadeno mesaĝon de Christa627 el kiu mi komprenis ke simple tute ne plu ekzistis. Ĉu iu povas elkonfuzigi min?
Dankon!

Kirilo81 (User's profile) January 3, 2017, 2:15:02 PM

Mi starigis la saman demandon samkiale antaŭ ioma tempo. Provizore ne estas helpantejo, sed estas almenaŭ planoj ĝin revenigi.

Rimon (User's profile) January 5, 2017, 4:47:28 PM

Vi petis atenti la nacilingvajn tradukojn. Jen rimarko pri la starta artikolo "Что такое эсперанто" -
traduko evidente estas plenumita per aparata metodo, ekz:
>>...Все, кто учат эсперанто, имеют хороший шанс достичь высокий уровень владения языком и потом..>>
- la teksto meritas per-homan relegon kaj korekton, por koincidigi la vortojn per ĝustaj gramatikaj formoj. (Ve, la rusa estas komplika, google-tradukilo k.s. ne plene sukcesas)

Jev (User's profile) January 12, 2017, 8:28:06 AM

KlaraE:Saluton!
Mi ŝatus demandi ĉu ankoraǔ eblas lingvohelpado en la nova Lernu! aǔ ĉu la teamo planas aldoni tion en la estonteco.
Antaǔe Lernu! estis por mi nur lingvohelpado, do kun la nova retejo mi estis tre konfuzita - kio okazis, kion mi do faru? - ĝis mi vidis en ĉi-tiu fadeno mesaĝon de Christa627 el kiu mi komprenis ke simple tute ne plu ekzistis. Ĉu iu povas elkonfuzigi min? Dankon!
Saluton! La ideo estas iam revenigi tion, sed en iu alia formo, ĉar ni ŝatus havi iun pli efikan manieron por helpi la uzantojn. La antaŭa sistemo ne ĉiam funkciis bone, la lingvohelpantoj ofte malaperis, ne ĉiam rapide respondis ks. Kaj tio estas komprenebla afero, ĉar ili estas volontuloj, kiuj okupiĝas pri lingvohelpado en sia libera tempo. Ni nun diskutas kelkajn aliajn ideojn por provi trovi iun pli taŭgan solvon por la paĝaro, eble envolvi pli larĝan parton de la komunumo al tio. Se vi havas iujn ideojn, volonte prezentu ilin, ni nepre konsideros ankaŭ ilin.

Jev (User's profile) January 12, 2017, 8:29:52 AM

Rimon:Vi petis atenti la nacilingvajn tradukojn. Jen rimarko pri la starta artikolo "Что такое эсперанто" -
traduko evidente estas plenumita per aparata metodo, ekz:
>>...Все, кто учат эсперанто, имеют хороший шанс достичь высокий уровень владения языком и потом..>>
- la teksto meritas per-homan relegon kaj korekton, por koincidigi la vortojn per ĝustaj gramatikaj formoj. (Ve, la rusa estas komplika, google-tradukilo k.s. ne plene sukcesas)
Jes, vi pravas. Mi esperas, ke la tradukantoj al la rusa rimarkos vian atentigon kaj baldaŭ riparos la aferon. Fakte ankaŭ vi estas bonvena aliĝi al nia teamo de la tradukantoj por povi kelkfoje tuj ripari iujn erarojn, kiujn vi rimarkas.

Jev (User's profile) January 12, 2017, 8:32:24 AM

Kat:Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.
Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!
Jes, tion estus bone havi. La problemo estas nia multlingveco. Ni bezonas rapidan serĉilon, kiu kapablus trakti bazajn morfologiajn formojn en ĉiu lingvo kaj povus konsideri la parametrojn, elektitajn per la lingva filtrilo, do samtempe serĉi en kelkaj malsamaj lingvoj. Ĉu iu havas spertojn pri tio?

Fenris_kcf (User's profile) January 22, 2017, 9:29:30 AM

Duona jaro sen https -- grandega!

raffadalbo (User's profile) January 22, 2017, 8:18:30 PM

Jev:
Kat:Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.
Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!
Jes, tion estus bone havi. La problemo estas nia multlingveco. Ni bezonas rapidan serĉilon, kiu kapablus trakti bazajn morfologiajn formojn en ĉiu lingvo kaj povus konsideri la parametrojn, elektitajn per la lingva filtrilo, do samtempe serĉi en kelkaj malsamaj lingvoj. Ĉu iu havas spertojn pri tio?
Tamen! Komencu per Esperanto. Serĉilo funkcianta en Esperanto jam estus tre utila (eĉ versio "beta"). ridulo.gif

pacosr (User's profile) February 15, 2017, 8:56:41 PM

Mi ne ŝatas ĉar mi ne scias kiel kontakti kun samideanoj.

Grown (User's profile) February 19, 2017, 7:43:21 AM

Sinjoro Jev, mi scias ke tio ne estas aferkoncerne, sed mi ofice plendu pri afiŝanto en la ASVABS-a fadeno. Li proksimigis la koncepton je ke fizike botetus min tra la strato al ambaŭ direktoj en la fadeno, kiu ne koncernis botetadon antaŭe. Li ankaŭ avertis min ke li eblos raporti ofice min. Nun kiam la averton faris, raporton faras. Bonvolu ne faras tion kio estas pli severa ol revoki lian konton.

Aferkoncerne, estis tempo proksimume inter januaro 21 kaj febuaro 10 dum kio plejparte de la fadenoj en Vidpunktoj estis en la angla. Sed tio estas fina, kaj Esperantujo estas Esperanta refoje.

pacosr:Mi ne ŝatas ĉar mi ne scias kiel kontakti kun samideanoj.
Mi opinias ke aliideanoj estas unu da la plej bonaj aspektoj en Lernu! Ni ofte debatas, kaj ĝis nun, mi bonvenas ĉi-tie. Neniun akceptu sendiskute! "Parollibereco" estas ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo, sed mi opinias ke kion ni havas ĉi-tie estas kion la ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo vere signifas, kiel ajn homoj debatas kion ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj vere signifas. Certe, oni misuzis kaj superis parolliberecon kiam si diris ke si volas boti min tra la strato, do parollibereco ne estas perfekta, sed parollibereco ankoraŭ estas bonega.

raffadalbo:
Jev:
Kat:Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.
Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!
Jes, tion estus bone havi. La problemo estas nia multlingveco. Ni bezonas rapidan serĉilon, kiu kapablus trakti bazajn morfologiajn formojn en ĉiu lingvo kaj povus konsideri la parametrojn, elektitajn per la lingva filtrilo, do samtempe serĉi en kelkaj malsamaj lingvoj. Ĉu iu havas spertojn pri tio?
Tamen! Komencu per Esperanto. Serĉilo funkcianta en Esperanto jam estus tre utila (eĉ versio "beta"). ridulo.gif
https://duckduckgo.com/?q=site%3Alernu.net&t=h...

Tie estas la serĉila funkcio.

Back to the top