Al la enhavo

Pri komprenado kaj konsciado de la vortoj

de prostof, 2018-novembro-01

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-12 17:18:38

Almenaŭ kleraj homoj scias, ke ilia propra vero ne estas ĉies vero. Oni povas eĉ provi imagi kia estas la vero de alia persono laŭ lia medio, profesio, lando, partio, ktp. Oni povas supozi, ke li scias pri iuj aferoj, kaj nescias pri aliaj. Pri tio utilas ĝentileca babilado, ĉar tio ebligas al ni fari pri precizajn hipotezojn pri la kulturo de tiu, al kiu ni parolas.

Mi estis inĝeniero, se mi renkontas profesoron pri matematiko, mi povas uzi sciencajn konceptojn kiujn supozeble mi ne povas uzi kun artisto aŭ sportisto. Havi komunajn kulturajn elementojn ebligas plirapidigi komunikadon, ĉar multaj aferoj estas tuj kompreneblaj sen bezoni longajn klarigojn.

Por kompreni alian personon, oni devas unue kompreni kiel li pensas, ĉefe pri intelekta debato, kiel en ĉi-forumo.

prostof (Montri la profilon) 2018-novembro-13 06:49:58

Altebrilas:Almenaŭ kleraj homoj scias, ke ilia propra vero ne estas ĉies vero.
Por kompreni alian personon, oni devas unue kompreni kiel li pensas, ĉefe pri intelekta debato, kiel en ĉi-forumo.
Ekzistas 2 vortoj en la rusa (истина и правда). En esperanto kaj franca nur unu . Правда (Vero)= Ĝi estas subjektiva (persona )por ĉiu persono . Истина(Vero) = ĝi estas la universala(pli alta) vero. Neniu scias истину .Ĉiuj scias nur sian propran veron.

...

Ĉio dependas de la vidpunkto, kiu dependas de la persona мировоззрения (mondvido,worldview, conception du monde)

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-novembro-13 09:39:17

prostof:Ekzistas 2 vortoj en la rusa (истина и правда). En esperanto kaj franca nur unu.
vi eraras.
krom la vorto vero en esperanto ekzistas ankaŭ la vorto malmensogo.

oni povas facile elpensi aliajn vortojn por la nocio vero, ekz.: maltrompo, malerarigo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-13 12:16:19

Tri veroj

Polaj montaranoj diras (ŝerce):
"Ekzitas tri veroj: sankta vero, ankaŭ vero kaj merda vero".

Sankta vero - la rusa Истина
Ankaŭ vero - la rusa Правда
Merda vero - la vero de politikistoj

prostof (Montri la profilon) 2018-novembro-13 15:54:15

mimoprobegal:
prostof:Ekzistas 2 vortoj en la rusa (истина и правда). En esperanto kaj franca nur unu.
vi eraras.
krom la vorto vero en esperanto ekzistas ankaŭ la vorto malmensogo.

oni povas facile elpensi aliajn vortojn por la nocio vero ekz.: maltrompo, malerarigo.
En esperantaj vortaroj ekzistas multaj vortoj, sed mi ne trovis la vortojn, kiujn vi citis en iu ajn el ili. Не нашел я и слова выееживаться ridulo.gif

prostof (Montri la profilon) 2018-novembro-13 16:42:11

StefKo:Tri veroj

Polaj montaranoj diras (ŝerce):
"Ekzitas tri veroj: sankta vero, ankaŭ vero kaj merda vero".

Sankta vero - la rusa Истина
Ankaŭ vero - la rusa Правда
Merda vero - la vero de politikistoj
Kiam mi estis juna, mi lernis pola. Mi ankoraŭ havas vortarojn redaktitaj de M.F. Rozvadovskoy eldonis en Varsovio en 1963 kaj pluraj aliaj libroj en pola.Mi ankaŭ rigardis tie la истина = pravda.Ŝajne vi rigardis en la eksplika vortaro aŭ en la pola enciklopedio. Sankta vero -proksime en signifo, sed rilata al religio.Mi vere ŝatis la precizecon de la esprimo. Merda vero - la vero de politikistoj ridulo.gif

Reen al la supro