Skip to the content

Baldaŭ 300 000 lernu-anoj !

by Zam_franca, September 22, 2019

Messages: 25

Language: Esperanto

Zam_franca (User's profile) October 20, 2019, 10:08:53 AM

Nun estas nur 85 novaj aliĝoj ĝis la 300 000 ANOJ !! Samos la aldonitaj loĝantaroj de Liĥtenŝtejno, Andoro, Sanmarino, Ĵerzo, Monako kaj la Kukinsuloj !

KatjaMcFlores (User's profile) October 20, 2019, 9:03:44 PM

Ho, kiom da ĝojo...
Tamen ŝajnas, ke ĉi-kaze pli gravas ne kvanto, sed kvalito.
Kiel videblas, multaj "registriĝintoj" ne ensalutas dum kelkaj jaroj, eblas ke ili entute ne vizitas la sajton kaj la forumon, eblas ke multaj el ili nur interesiĝis pri esperanto, sed ne fariĝis realaj esperantistoj.
Aliflanke, kelkaj nunaj aktivuloj, kiuj probable nur supraĵe konatiĝis kun esperanto, ofte uzas la lingvon malĝuste, kun eraroj, kio kaŭzas certan ĉagrenon.

Zam_franca (User's profile) October 21, 2019, 9:08:57 AM

Certe. Sed volas diri, ke almenaŭ 300 000 konas la ekziston de lernu.net . Jam estas ĝojinda evento.

MiMalamasLaAnglan (User's profile) October 21, 2019, 2:31:51 PM

Ni nun havas 299 990 uzantojn. Je nur 10 ni bezonas ĝis 300 000!

thyrolf (User's profile) October 21, 2019, 3:32:26 PM

300 000 uzantoj kaj neniuj personaj mesaĝoj ...

Zam_franca (User's profile) October 21, 2019, 3:35:17 PM

thyrolf:300 000 uzantoj kaj neniuj personaj mesaĝoj ...
Bedaŭrinde, pravas vi.
Ni nun havas 299 990 uzantojn. Je nur 10 ni bezonas ĝis 300 000!
Nun nur 5 !!

Zam_franca (User's profile) October 21, 2019, 3:35:59 PM

Preparu la vikipedian ĝisdatiĝon !

Zam_franca (User's profile) October 21, 2019, 4:41:27 PM

2 anoj ankaŭ !

Zam_franca (User's profile) October 21, 2019, 4:46:02 PM

UNU !!

Zam_franca (User's profile) October 21, 2019, 5:17:21 PM

Ekde nun estas... 300 000 LERNU-ANOJ !

Back to the top