Skip to the content

Estas vortoj kiuj pensigas...

by StefKo, September 24, 2019

Messages: 10

Language: Esperanto

StefKo (User's profile) September 24, 2019, 7:07:05 PM

Letero de unu patrino al sia filino (el: facebook.com)

Kara filino, venos la tago, kiam mia matureco pasos kaj mi fariĝos maljunulino. Kiam tio venos, bonvolu esti pacienca kaj pardonema. Kiam mi komencos ripeti, ne interrompu min, nur aŭskultu. Kiam vi estis malgranda, mi devis legi la saman rakonton al vi mil fojojn antaŭ ol vi enlitiĝis. Kiam vi vidos, ke mi ne helpas min en novaj teknologioj, ne ridu pri mi kaj donu al mi la tempon. Mi tiom multe instruis vin – kiel manĝi, kiel vesti, kiel venki defiojn kiujn la vivo ĵetas al ni. Se mi forgesos ion aŭ perdos fadenon dum konversacio, donu al mi momenton por rememoro. Ne ĉagreniĝu se mi malsukcesos. Estas malpli grava kion mi diras ol la fakto, ke mi povas esti kun vi. Kiam miaj piedoj rifuzos al mi la obeon, donu al mi vian manon. Tiel kiel mi donis al vi, kiam vi lernis iri. Kiam apudiĝos fino de mia vivo, ne malĝoju. Subtenu min per via amo kaj pacienco. Mi pagos al vi per la rideto. Filino, mi amas vin nun kaj por ĉiam...

Esperantigo: StefKo

StefKo (User's profile) September 26, 2019, 8:35:20 AM

Panjo, mi estas ie… (aŭtoro nekonata)

Panjo, mi eliris kun miaj amikoj. Ni iris amuzi sin kaj la tutan tempon mi pensis pri tio, kion vi diris al mi antaŭ ol mi foriris: "Ne drinku kiam vi stiros". Tial mi nur trinkis kokakolaon. Mi fieris pri mi, ĉar mi obeis viajn konsilojn kaj estis sola sobra inter miaj amikoj. Mi tiel decidis kaj viaj vortoj estis sanktaj por mi. Kiam la amuzo finiĝis, ĉiuj komencis eniri siajn aŭtojn (ebriaj). Mi eniris mian kaj certis ke mi povos stiri ĉar mi ne drinkis. En tiu momento, mi eĉ ne konscias, kio atendos min...
Io vere terura...
...nun mi estas ĉi tie kuŝanta sur la tero kaj aŭdanta la voĉojn kaj kriojn de policistoj. La knabo, kiu stiris la aŭton, estis tute ebria... Panjo, la sonoj estas tiel fore! Mia sango estas ĉie, mi provas esti fortika kaj deteni sin de ploro. Mi aŭdas la voĉon de la kuracisto: "Ĉi knabino ne plivivos."
Mi certas, panjo, ke la knabo, kiu kaŭzis la akcidenton, ne volis malbonon... Sed kial drinkis li kaj mi devas morti? Kial la vivo estas tiel maljusta, panjo? Kial homoj faras tion, sciante ke ili povas detrui la vivon de iu... Mia doloro estas nun terura, kvazaŭ iu batas centojn da klingoj en min... Panjo, diru al mia fratineto ke ŝi ne timu, al paĉjo – ke ĝi estu fortika kaj, mi petas vin, panjo, vizitu tiun knabon kaj diru al li la samon, kiun vi diris al mi... Eble se liaj gepatroj dirus al li, kion vi, patrino, mi vivus hodiaŭ... Mia spiro grade febliĝas... Panjo, mi timas...
Tiuj estas miaj lastaj momentoj kaj mi sentas min vere sola ... Mi tre volus ke nun vi estu kun mi en ĉi momento ... En momento kiam mi mortas ĉi tie sur la tero...
Mi volus tiom diri al vi, panjo ... Mi tre amas vin, panjo... Mi promesas esti via gardanĝelo ... kiel vi estis por mi ...
Ĝis la revido, panjo...


* * *
Ĉi tiujn vortojn skribis vivsavisto, kiu estis sur loko de la akcidento kiam la knabino mortis... Ŝi diris ilin baldaŭ antaŭ ol ŝi ekmortis...

Esperantigo: StefKo

KatjaMcFlores (User's profile) September 26, 2019, 7:58:18 PM

Ho, Dio mia...
Kiaj korpinĉaj historietoj...
Mi preskaŭ eklarmis...
Saluton, Stefĉjo. Ĉu vi mem elpensis ĉi-fabelojn, aŭ nur tradukis ilin?

StefKo (User's profile) September 26, 2019, 9:08:14 PM

KatjaMcFlores:Ho, Dio mia...
Kiaj korpinĉaj historietoj...
Mi preskaŭ eklarmis...
Saluton, Stefĉjo. Ĉu vi mem elpensis ĉi-fabelojn, aŭ nur tradukis ilin?
Mi volus esti tiel krepova. Mia estas la tradukado. Fonto (bedaŭrinde pole): http://wiersze.doktorzy.pl

StefKo (User's profile) September 28, 2019, 11:01:01 AM

Ligna plado
Edmund Morris

Unu maljuna virino loĝis eksterurbe kun sia filino kaj nepo. Jaroj pasis, kaj ŝiaj manoj pli kaj pli malfortiĝis, same kiel ŝia rigardo kaj aŭdado. Ŝi tre volis esti utila, sed ŝia malsano kaj maljuneco mallertigis kaj malcertigis ŝiajn movadojn. Do avino rompadis telerojn, perdadis tukojn, verŝadis akvon kaj manĝaĵojn. Iun tagon ŝia filino iritita de tio ke la patrino rompis sekvan altvaloran teleron, sendis la knabon aĉeti lignan pladon por la avino. La knabo prokrastis ĉar li sciis, ke tio humiligos la avinon. La patrino, surda al liaj argumentoj, devigis lin obei. Sed la knabo revenis hejmen ne kun unu, sed kun du lignaj pladoj.
– Mi diris al vi, ke vi aĉetu unu! – lia patrino admonis lin. – Ĉu vi ne komprenis?
– Jes – diris la knabo – sed mi aĉetis duan por vi, kiam vi maljuniĝos.


Esperantigo: StefKo

StefKo (User's profile) September 30, 2019, 7:10:08 PM

Ĉifoje la versaĵo pri amo potenciala...

Ne mortigu min, panjo

Ne mortigu min, ne mortigu min, panjo,
Ĉar neniam estos tiel same.
Mia koreto jam batas por vi,
Panjo kara, panjo ... mi ankoraŭ vivas!
Lasu min ekkoni
Malvarmon de matena roso kaj aŭroron,
Guston de ĝojlarmoj kaj tristecon de adiaŭo.
Viajn larmojn, panjo, mi perligos,
Kaj vian doloron al revo farigos.
Kaj kiam sorto kaj ĉagrenoj la harojn blankiĝos,
Kaj kiam venos la tempo por adiaŭi,
Viajn fridiĝontajn manojn mi varmigos,
Kaj estos kun vi en la horo de disiĝo.
Ne mortigu min, ne mortigu min panjo,
Ĉar, kiam mi alvenos en fantoma nokto,
Mi demandos vin, panjo, en senforta malpovo:
„Kial, kial panjo?!”
Ja vi eĉ ne ekkonis min?
Kial, kial, vi, panjo, kiel mi,
Ne ekamis min?
Mi ne ekkonos, panjo,
Malvarmon de matena roso kaj aŭroron,
Guston de ĝojlarmoj kaj tristecon de adiaŭo.
Viajn larmojn, panjo, mi ne perligos,
Kaj vian doloron al revo ne farigos.

Se almenaŭ unu vivon mi savos...


Aŭtoro: Marek Dębski
Esperantigo: StefKo

StefKo (User's profile) October 5, 2019, 9:48:16 PM

BAILIYAT: ke mi povas esti kun vi. Kiam miaj piedoj rifuzos al mi la obeon, donu al mi vian manon. Tiel kiel mi donis al vi, kiam vi lernis iri. Kiam apudiĝos fino de mia vivo, ne malĝoju. Subtenu min per via amo kaj pacienco. Mi pagos al vi per la rideto. Filino, mi amas vin nun kaj por ĉiam...
Eĥo?

StefKo (User's profile) October 23, 2019, 12:22:02 PM

Adiaŭo del 10-jara Kristina el Mrowiny (Pollando)

La 13an de junio ĉi-jare oni murdis 10-jaran Kristinan el Mrowiny.

Dirante adiaŭon al ŝi dum la enterigo, ŝia patrino legis fragmenton de taglibro, kiun ŝi komencis verki por ŝi dum la gravedeco.

Kara filineto, delonge mi deziris komenci skribi de mi al vi, kaj hodiaŭ mi eksentis, ke estas la ĝusta tempo. La 9an de aprilo, Sanktan Ĵaŭdon, mi ekkonsciis, ke ni, nia malgranda familio, devas trapasi, kiel Jesuo, per doloro kaj turmento ĝis lumo, ĝojo, espero kaj paco. Vi jam estas tiel granda kaj ankoraŭ kreskas sub mia koro. Vi estas tre aktiva, vi probable estos malpacienca kaj scivola pri la vivo kiel mi.

La reston de la taglibro devis legi la pastro – la patrino de Kristina ne povis deteni sin de ploro kaj paroli al la kunvenintoj.

Kiom da matureco vi havis, kiam vi pensis iri al plej bona mezlernejo en Svidnica, kaj poŝmonon vi ŝparis por studi. Vi sonĝis pri studado de estetika medicino. "Panjo, estos malfacile por vi, ĉar vi zorgas pri ni sole" – vi klarigis. Ni ne volas koncentriĝi sur malamon, ni volas koncentriĝi sur amon. Ripozu en paco, mia anĝelo, mi amas vin por ĉiam, via patrino – legis la pastro.

De: https://www.planeta.pl
Esperantigo: StefKo

StefKo (User's profile) October 28, 2019, 8:44:12 AM

“Kaj ekzistis amo en la geto”
fragmento de la libro de Marek Edelman

Sinjorino Tenenbaum, flegistino de Berson kaj Bauman Hospitalo, estis amikino de advokato Berenson. Ŝi ĉiutage servis al li tagmanĝon. Post la tagmanĝo, la advokato ekdormis, kaj tiam venis ŝia filino, ĝentila, 17-jara knabino, glate kombita, vestita en amelita blanka bluzeto. Ŝi helpis mian patrinon ordigi.

La Granda Kampanjo finiĝis kaj 44.000 homoj akiris la vivnumerojn. Inter ili sinjorino Tenenbaum. Kiam ĉiuj kun la numeroj aperis sur la flanko "por vivo", iu rimarkis, ke sinjorino Tenenbaum kuŝas en lito, kaj sur la tablo staras malplenaj boteloj de luminalo kun letero kaj ŝia vivnumero. Sinjorino Tenenbaum ekskribis en la letero, ke ŝi donas sian vivnumeron al sia filino kaj ke ŝi memmortigis.

Do Deda ricevis vivnumeron. Tia timema knabino restis sola. Kaj subite ŝi enamiĝis en iu knabo. Ŝajne ŝi ankaŭ havis iom da mono ĉar la knabo peris al ili loĝejo sur la arja flanko. Ŝi ekfloris en la amo. Ŝi vivis kun la knabo dum tri monatoj en granda feliĉo en la loĝejo sur la arja flanko. Nenio alia estis videbla en ŝi, nur tiu ĉi amo.Ĉiu senescepte, kiu tiam vidis ŝin, diris, ke ŝi radiis de feliĉo. (...) La varmo, kiun la knabo donis al ŝi, forgesigis ŝin pri la geto. Ĉi tiu feliĉo daŭris tri monatojn. Poste – la mono eble elĉerpiĝis – la dommastroj denuncis ŝin kaj ŝian koramikon.

Esperantigo: StefKo
---------------------------
Granda Kampanjo, vivnumeroj
(germane: Grossaktion in Warschau) Likida operaco de Varsovia geto ligita kun amasa ekstermo de ĝiaj loĝantoj. Ŝlosila parto de la operaco Reinhardt, farita de SS-Komandanto kaj de Polico Odilo Globocnik.
La kampanjo komenciĝis la 22-an de julio kaj finiĝis la 21-an de septembro 1942. Judoj estis amasigitaj sur Umschlagplatz, de kie per var-trajnoj estis forveturigataj al pereigejo en Treblinka. Rezulte de la kampanjo oni murdis en gas-ĉambroj de Treblinka ĉirkaŭ 80% de la loĝantoj de la geto (pli ol 54000), 2600 oni pafmortigis kaj 32000 ricevis la „vivnumerojn” kaj povis resti en la geto.

StefKo (User's profile) November 3, 2019, 8:51:58 PM

Pensoj de Januŝ Korĉak

Ne ekzistas infanoj – ekzistas homoj, sed kun malsama skalo de konceptoj, malsama sperto, malsama sentludo. Memoru, ke ni ne konas ilin.

Infano trudas nian atenton kiam ĝi ĝenas kaj perturbas; ni rimarkas kaj memoras nur tiujn momentojn. Ni ne rimarkas ĝin trankvilan, seriozan kaj atentoplenan. Ni neglektas la sanktajn momentojn de ĝia interparolo kun ĝi mem, la mondo, Dio.

Infano, devigita kaŝi sopirojn kaj fervorojn de mokado kaj severa rimarko, kaŝas la volon komuniki, ĝi ne konfesos la decidon plibonigi. Ĝi obeeme kovras penetrantajn rigardojn, mirojn, angorojn, bedaŭrojn – koleron kaj ribelon. Ni volas, ke ĝi saltu kaj plaŭdu la manojn, do ĝi montras la ridetantan vizaĝon de klaŭno.

Ni vidas infanojn kun ŝtormaj esprimoj de ĝojo kaj malĝojo, kiam ili diferencas de ni. Ni ne rimarkas serenajn humorojn, silentajn meditojn, profundajn emociojn, dolorajn mirojn, malpacigantajn suspektojn kaj humilajn dubojn, en kiuj ili similas nin. "Reala estas ne nur infano saltanta sur unu kruro, sed ankaŭ esploranta sekretojn de la mirinda vivfabelo."

Se vi scipovas esplori la infanan ĝojon kaj ĝian intenson, vi devas rimarki, ke plejsupera estas la ĝojo pro venkita malfacilaĵo, celo atingita, sekreto malkovrita – ĝojo de triumfo kaj feliĉo de memstareco, memregado, mastreco.

Ĉu ni estas tiel senkritikaj, ke kiel bonkoreco ni difinas karesojn, per kiuj ni turmentas infanojn? Ĉu ni ne komprenas, ke kiam ni brakumas karese infanon, ni nur alpremas nin al ĝi; per ĝia brakumo ni kaŝas nin senhelpaj, ni serĉas ŝirmilon kaj eskapas dum horoj da doloro kaj abandono; ni ŝarĝas per niaj suferoj kaj sopiroj.

Sperto de kelkaj malkonvenaj demandoj, maltrafaj ŝercoj, perfiditaj sekretoj, senatentaj konfesoj instruas infanon rilati al plenkreskuloj kiel al enhejmigitaj, sed sovaĝaj bestoj, pri kiuj oni neniam povas esti certa.

Poeto estas tiu homo kiu tre ĝojas kaj ĉagreniĝas, facile koleras kaj forte amas – kiu forte sentas, emociiĝas kaj kompatas; kaj tiaj estas infanoj. Filozofo estas tiu homo, kiu multe pripensas kaj volas scii, kiel vere ĉio estas; kaj ree tiaj estas infanoj. Estas malfacile por infanoj diri kion ili sentas kaj kion ili pensas ĉar ili devas diri per vortoj. Kaj pli malfacile skribi. Sed infanoj estas poetoj kaj filozofoj.


Esperentigo: StefKo
-----------------------------------------------------
Januŝ Korĉak – pol-juda kuracisto, pedagogo kaj verkisto de infanaj libroj. Li memvole elektis esti forkondukita en Treblinka-n kun la judaj orfoj kiun li prizorgis en orfejo de la Varsovia geto (de la Domo de Orfoj kiu estis en la Varsovia geto). Korĉak, deko de edukistoj kaj 192 georfoj la 5-an aŭ 6-an de aŭgusto 1942 estis forpelitaj al Umschlagplatz (reŝargo-placo), de kie estis transportitaj al pereigejo (koncentrejo) en Treblinka, kie ili pereis.
Vi povas spekti filmon pri Januŝ Korĉak sub titolo "Korczak". Ĝin reĝisoris Andĵej Vajda.

Back to the top