Skip to the content

Diferenco inter "ricevi" "akiri" "atingi" "gajni"

by Gleb_, September 24, 2020

Messages: 2

Language: Esperanto

Gleb_ (User's profile) September 24, 2020, 3:12:42 PM

Mi ne entute komprenis tiun diferencon, nur ke ciu de tiuj vortoj prinzipe signifas "ricevi"

nornen (User's profile) September 24, 2020, 4:54:11 PM

Laŭ la Fundamento, la difinoj, kiujn donis Zamenhof mem, estas tiuj:

ating' -- достигать.
ricev' -- получать.
gajn' -- выигрывать.

"Gajni" ankaŭ signifas зарабатывать.

Ekzemploj el la Ekzercaro:
Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.
De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.
Ekzemplo el "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia", Zamenhof, 1907:
Kiom multe ni gajnus, se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj![/quote

Back to the top