Skip to the content

? baldaŭ, morgaŭ, preskaŭ, almenaŭ, hieraŭ

by cheak, October 22, 2008

Messages: 4

Language: Esperanto

cheak (User's profile) October 22, 2008, 3:10:02 PM

kontraŭ,
anstataŭ,
ambaŭ,
morgaŭ
aŭ,
laŭ,
ĉirkaŭ,
apenaŭ.

Kial? demando.gif
Kial tiuj vortoj havas "aŭ"jn?
senkulpa.gif

Matthieu (User's profile) October 22, 2008, 3:31:26 PM

Mi jam demandis tion en la forumo. Eble la respondoj helpos vin.

Rudolf F. (User's profile) October 22, 2008, 8:06:20 PM

"aŭ" kaj "laŭ" estas apartaj okazoj, ĉar en ili "aŭ" ne estas kvazaŭfinaĵo.

Ĉe aliaj adverboj kaj kelkaj prepozicioj fina "-aŭ" estas kvazaŭfinaĵo. Zamenhof ŝajne volis marki tiun grupon de vortoj per komuna vokalo aŭ diftongo (du sinsekvaj vokaloj), sed ĉiuj estis jam fordonitaj al certa alia celo. Restis la diftongo "aŭ".

Jam en 1894 kelkaj pensis, ke "morgaŭa" estas tro "miaŭa" kaj ke "morga" estas pli oportuna. Fakte tio estis unu el la tre malmultaj proponoj, kiujn oni ĝis hodiaŭ taksas pozitive. Sed voĉdonado malakceptis ĉiujn ŝanĝojn bloke, do ankaŭ tiun ĉi oportunan.

Krome restas ankoraŭ unu problemo:
Dum ĉe adverboj kun "-aŭ" la ŝanĝo estus senproblema, ĉe la prepozicioj kun "-aŭ" la afero kaŭzas malavantaĝon: Prepozicio devas esti nederivita vorto, kaj tial ne eblas finaĵo "-e", vidu jenajn ekzemplojn:

antaŭ la domo (tradicia formo)
ante la domo (gramatike malĝuste)
devus esti:
ante de la domo (kp. "dekstre de ...")

Forigo de "-aŭ" favore al "-e" ĉe prepozicioj kaŭzus do daŭran aldonan uzon de la prepozicio "de":
ante de la domo
malgre de la pluvo
ĉirke de la tablo
anstate de la viro
kontre de la viro
...

Tio estus tro maleleganta.

cheak (User's profile) October 23, 2008, 12:10:10 PM

dankon..
interesa ĝi estas. rideto.gif

Back to the top