Al la enhavo

Pri la malnova forgesita lingvo...

de piotrek92, 2009-majo-05

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-majo-05 15:51:44

En la pasintaj laroj, ĝis la 16-a centjaro, ekzistis lingvo esperante nomita 'praprusa'. Tiu ĉi lingvo devenas de balta grupo kaj uzanto te tiu ĉi lingvo loĝis en nord-orienta parto de Pollando kaj en parto de Rusio (ĉe urbo Kaliningrad). Bedaŭrinde estas malmultaj tekstoj de kiuj oni povus koni la lingvon. Oni trovis preskaŭ 3000 da vortojn de la praprusa lingvo, sed ĝis 1990-aj jaroj oni provas rekonstrui la lingvon. Lingvistoj konas mule da rimedoj, dank'al kiuj oni rekonstruas vortojn. Lastatempe aperis personoj, kiuj lernas, kaj uzas tiun ĉi lingvon. Mi ankaŭ ekinteresiĝis pri tiu lingvo, sed mi havas unu dubon: ĉu estas senco revivigi lingvon kiam jam ne ekzistas Prusoj? Tiun lingvon lernas personoj kiuj vivas en la prusa teritorio, sed ili propable ne estas idoj de la veras pra-Prusoj. Kion vi opinias?

Pri la praprusoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Praprusa_lingvo

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-05 22:56:17

La hebrea lingvo ankaŭ estis revivigita.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-06 12:10:43

Jes, laŭ mi tio havas grandan sencon. Retrovi historion, kutimojn, kulturon de iu pereinta popolo signifas ankaŭ scii, per kiu lingvo ĝi parolis. Danke al la Rosetta-ŝtono kaj grandega laboro de sciencistoj oni nun komprenas la praegiptan lingvon kaj povas multege pli ekscii pri vivo de praegiptoj, iliaj festoj, mitologio ktp. Tiel la praprusa lingvo, kiun laŭ mia scio kelkaj homoj scipovas paroli, helpas scii pli pri kreiĝo kaj evoluo inter alie de la litova kaj la latva.

Heredaĵo de prusoj - la popolo tragedisorta - estas nun ankaŭ heredaĵo de Pollando kaj Rusujo, kiuj okupas iaman prusan landon.

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-majo-06 18:22:14

Kelkaj tagoj antaŭe mi startis lerni la praprusan lingvon, vere interesa, sed ankaŭ malfacila lingvo okulumo.gif

Reen al la supro