Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 6077

Language: Esperanto

Vinisus (User's profile) January 1, 2019, 11:08:22 AM

Ne, mi biciklas.

La ulo post mi fumas per pipo.

Серёга (User's profile) January 4, 2019, 9:07:14 PM

Ne

La ulo post mi amas ŝerci.

Vinisus (User's profile) January 5, 2019, 10:58:55 AM

Ne ĉiam.

La ulo posts mi multe laboras.,

Serveto (User's profile) July 31, 2019, 3:53:34 AM

Jes, mi tro multe laboras, sed ne sole en mia laborposteno.

La ulo sub mi estas politike dekstrema.

Kantoj14 (User's profile) July 31, 2019, 9:41:08 AM

Ne - vere mi estas pli aŭ malpli politike mezema, sed mi apogas iomete maldekstre.

La ulo sub mi ŝatas la matematikon.

Vinisus (User's profile) August 1, 2019, 7:33:04 PM

Jes, sed mi ne bone regas ĝin.

La ulo post mi bonege regas Esperanton!

Serveto (User's profile) August 2, 2019, 1:37:09 AM

Ne...ne bonEGE. Mi regas bone la anglan kaj la hispanan. Mi studas la Biblian grekan (sed ne bone regas ĝin), kaj mi ĝuas ludi per Esperanto.

La ulo sub mi apogas malnovmodan, tradician geedzecon.

Vinisus (User's profile) August 2, 2019, 1:43:41 PM

Mi estas libera pensulo, mi forte apogas pacon ipor la tuta homaro, ne forgesu ke mi estas esperantista homarano.

La ulo post mi estas militema.

Kantoj14 (User's profile) August 5, 2019, 11:15:32 AM

Ne, mi tute ne estas militema! Mi kredas ke homoj devas diri tion, kion oni pensas, sed ni devas konsideri ĉion kaj trovi pace bonan agon, ne milite. Mi pensas ke tio estas tro esperema, ne ĉiam estas ebla, sed ni ĉiame devas provi tiel bone kiel ni povas.

La ulo sub mi preferas la nokton ol la tagon.

Vinisus (User's profile) August 5, 2019, 1:19:16 PM

Tago kaj nokto estas partoj de mia eta ekzistado sur la tersurfaco, fojfoje dum la tago aû nokto mi sentas ĝojon aû mal-
ĝojon, ĉio dependas de la sortobato, kiu sekvas min. Do, nokto kaj tago vole-nevole ĝismorte estas miaj fidelaj kunuloj.

La ulo post mi bone regas la kreaĵon de Zamenhof. gratulon!

Back to the top