Al la enhavo

Armeanoj

de Kat, 2006-majo-31

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Kat (Montri la profilon) 2006-majo-31 22:08:06

Ĉu vi estas aŭ estis soldato, maristo, aŭ armea-piloto? Ĉu oni trovas vin stranga, ĉar vi interesiĝas pri Esperanto, aŭ ĉu viaj kunlaborantoj komprenas? Parolu ni pri niaj spertoj kiel Esperantistoj /kaj/ armeanoj!

Rao (Montri la profilon) 2006-junio-03 18:25:16

Mi mem ne estas kaj ne emas esti soldato... Sed foje mi spektis filmon en kinejo pri brazilaj soldatoj partoprenintaj en la 2a granda mondmilito, kaj unu el ili diris, ke li multe ŝatis paroli Esperanton, kaj multaj esperantistoj helpis lin en Italio dum la milito.

kavaliro (Montri la profilon) 2006-junio-15 06:00:46

Mi estis mararmeisto. Miaj kunlaboristoj vere trovis min stranga pro multaj ĉialoj okulumo.gif Kelkaj interesiĝis pri esperanto, sed neniu eklernis. Unu el miaj amikoj eĉ nun memoras min ĉar mi parolas esperante, post kvar jaroj.

Mi tre bedaŭras, ke mi ne trovis esperanton pli pli frue! Estus tre malsimila sperto, se mi scius esperanton kiam mi unue kuniĝis la mararmeon.

Kat (Montri la profilon) 2006-julio-22 12:40:21

Rao:Sed foje mi spektis filmon en kinejo pri brazilaj soldatoj partoprenintaj en la 2a granda mondmilito, kaj unu el ili diris, ke li multe ŝatis paroli Esperanton, kaj multaj esperantistoj helpis lin en Italio dum la milito.
Ho, tre interesiga! Ĉu vi konas la namon de ĉi tiu filmo? Mi tre ŝatus ĝin trovi kaj vidi!

-- Kat

Kat (Montri la profilon) 2006-julio-22 12:43:20

kavaliro:Mi tre bedaŭras, ke mi ne trovis esperanton pli pli frue! Estus tre malsimila sperto, se mi scius esperanton kiam mi unue kuniĝis la mararmeon.
Min ankaŭ trovas miajn kunlaborantaj iomete stranga. ; ) Sed mi ĵaluzas pri vi; neniu ĉe mi eĉ ŝajnas intereson pri Esperanto...sed mia plej bona amiko sur la ŝipo, kiu nun ne estas mararmeano kaj lastatempe ekstudis Esperanton. Mi trovis ke la plej granda parto de miaj kunŝipanoj bedaŭrinde tute ne interesiĝis pri lerni ion novan.

-- Kat

Reen al la supro