Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-junio-30 08:25:37
Ofte mi aŭdas misuzi la vorton "demandi" por "postuli" ... (influo de la Franca kaj la Angla)
Por German-lingvanoj ekzistas tre multaj falsaj amikoj. Iam en GEJ-gazeto, la tiama revuo de Germana Esperanto-Junularo, estis tuta demonstra (kaj ridiga) artikolo pri tio, aŭtoro: Thomas Bormann. Estis la intertempe fama "letero de filo al la gepatroj", kiu komenciĝas per
"Karaj mamo kaj papo ..."
Mi memoras ankoraŭ tre ridigan frazon (dekstre de la sago la Germana vorto kun preskaŭ sama prononco de la vortradiko):
La
mano => Mann 'viro'
de la
colo => Zoll 'dogano'
ŝtelis => stellen 'starigi, meti'
dumajn => dumm 'stulta'
fragojn => Frage 'demando'
Do, la frazo devus esti:
La viro de la dogano metis (elbuŝigis) stultajn demandojn.
Subskribo:
via zono => Sohn 'filo'

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-julio-01 05:35:07
mnlg:Norvego devus unue rimarki la "falsamikecon" inter Ni/Vi, ĉu ne ?Jes, en la norvega "vi"(no) signifas "ni"(eo). Sed en la sveda estas eĉ pli malsimple. Svede, "vi"(se) ankaŭ signifas "ni"(eo), sed svedlingve, "ni"(se) signifas "vi (pluraj)"(eo).