Al la enhavo

La 105-a UK de Esperanto en Montrealo, Kanado

de Urho, 2019-julio-27

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2019-julio-27 12:45:21

La venonta Universala Kongreso de Esperanto okazos la 1–8-an de Aŭgusto en la jaro 2020 en Montrealo, Kanado. – Informojn vi trovas ĉi tie :
Facebook: facebook.com/Montrealo.kongreso
Instagram: instagram.com/esperanto2020...
Twitter: @esperanto2020

   Oficiala kradvorto: #Esperanto2020

> Oficialaj paĝoj de UEA – tie vi trovas i.a. la retan aliĝilon.

> Retejo de LKK :
  • Kio novas?
  • La Unua Bulteno
  • La Dua Bulteno
  • Pri UK en gazetaro | Dans des médias | In the media .

La temo de la kongreso: UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo

Akronimoj:
• UEA = Universala Esperanto-Asocio
• LKK = Loka Kongresa Komitato
• UK = Universala Kongreso (de Esperanto)
• UN = Unuiĝintaj Nacioj

> Ĝisdatigita: 2020-02-14

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-02 06:02:18

Laŭ la fejsbuka paĝo de la UK:
Bonvenon al Montrealo!
La video por la 105-a UK en Montrealo jam aperis en YouTube! La muziko kaj vortoj estas de la fama montrealano, Leonard Cohen, en la bela traduko de Ĵomart. Kantas Ĵomart kaj Nataŝa. Montreala Turismo provizis la fotojn kaj la videojn, kaj muntis ĉion Ĵenja Amis. — #Esperanto2020

  – https://youtu.be/qeKclWVTUe0
Daŭro de la video: 3:24 min.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 12:16:45

Gazetara komuniko n-ro 817 (2019-08-08) de UEA estas legebla ĉe la retejo de UEA:
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio

Ĉiujn GK-ojn de UEA vi trovas ĉi tie.

GK = Gazetara Komuniko
UEA = Universala Esperanto-Asocio

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-14 16:08:56

Mi jam imagas la kebekianan akcenton, kiam ili parolos Esperanton !

Vi ne povas kompreni, se vi ne estas franclingvano. La franclingvanoj ŝategas tiam, kiam la kanadanoj parolas. Ili havas nazan akcenton kiu estas sufiĉe amuza kaj agrabla por la aliaj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-15 11:11:51

Ial la kanada LKK ankaŭ mem ŝajnas uzi la formon Kebekio, kvankam la litero i estas tute superflua. La rekomendata formo estas Kebeko (sen i). Vidu PMEG-on por klarigo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-15 12:34:29

Okej. Sed mi uzis kion lernu! skribis en la vortaron.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-15 13:36:15

Bv. provi serĉon ĉe PIV- kaj lernu!-vortaroj per la vorto "Kebek%".

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 06:41:54

Urho:Bv. provi serĉon ĉe PIV- kaj lernu!-vortaroj per la vorto "Kebek%".
Jes, mi scias pri tiu volo distingi inter la urbo kaj la provinco, sed kiel Wennergren klarigas:

      Nur se jam internacie ekzistas tiaj paralelaj nomoj (kun “i” por lando – sen “i” por urbo, rivero aŭ simile), oni ja uzu la distingon… Sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio, Kebekio, Senegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto.

Urho (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-16 14:50:19

Jen la artikoleto (kaj ligiloj al la programo):
Montreala televido (Breakfast Television) parolas pri Esperanto kaj la UK-2020!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-18 18:59:35

https://www.cbc.ca/amp/1.5208462 Tiu esperantista kanadano havas tre bonan ideon

Reen al la supro