Al la enhavo

Foje ĉaris mi

de Серёга, 2019-oktobro-12

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 20:30:48

Foje ĉaris mi

Foje ĉaris mi
Antaŭ ol Kristnask'.
Per ĉevala vip'
Urĝis mi ĝin hast'.

Ĉaris al l' amata
Fluge kvindek verst'.
Iu en l' arbaro
Hurlis kiel best'.

Kontraŭ la vojet'
Tenebras forst'.
Balaiĝas neĝ',
Nur vidiĝas l' vost'

De ĉevalo mia
De korva kolor'.
Ci atendu min
Karulin' trans hor'.

Sed jen laŭta hurl',
Ni do per galop'
Preskaŭ al neĝdun'.
«Mia Dio» el glot'.

Kurt-fisilon mi
Ingis el vatnik'.
«Malembarasu min»,
Mi ekkriis dik'.

La nepuraj post
Ni kuregis tiel,
Iris tim' laŭ ost',
Krucosignis min.

Pafis malantaŭen
Mi sencele cent
Foj'. Ne estas vane
Kugloj el arĝent'.

Sinjoro helpu min!
Be! venkata estas mi de l' malamik'.
Nikolao Sankta gardu min.
Demonoj min batis, koitu ilia patrin'.

Sed ĝis bienet'
Jam etendas brak' -
Ne atingos ret'
D' aĉa vampirar'.

Jen aperis dom',
Kie vivas l' mia.
Cirkle desegnis rondon
Sanktan ĉirkaŭ ni.

Vokis mi l' ĉeval'.
Preskaŭ stak' da fojn'
Al l' kurier' de val' -
Prenu ci je foj'.

«Manĝu la malpigra,
Ja ci savis min.
Aĥ, belulo nigra» -
Laŭdis laŭte ĝin.

Sinjoro helpu min!
Be! venkata estas mi de l' malamik'.
Nikolao Sankta gardu min.
Demonoj min batis, koitu ilia patrin'.

Mi signas per kruco.
Savu Madono,
Posten kiam kuros
Dum vetero donos.

Al karesa Galnjo
batis sur fenestr'.
«Metu vinon l' kara,
Venis mi al nest'».

Mi el kruĉo glutos
Vinon por varmig',
Galnjon post brakumos.
Kaj ekdormos ni.

Morgaŭ ree frosten,
Kurieros mi.
Per help' Krist' alfrontu
Kaj al mia nigr'.

Sinjoro helpu min!
Be! venkata estas mi de l' malamik'.
Nikolao Sankta gardu min.
Demonoj min batis, koitu ilia patrin'.

Reen al la supro