Al la enhavo

MondaFest' 2020

de Urho, 2020-junio-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2020-junio-21 06:47:02

La monda festivalo de Esperanto 20.6–20.9.2020

La retejon de MondaFest' 2020 vi trovas ĉi tie
https://mondafest.net

MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro (okazis la 20-an de Junio)

Urho (Montri la profilon) 2020-junio-22 03:23:56

Bonvolu legi artikolon Somera Inaŭguro 24 horojn poste: nombroj ĉe la reta Revuo Esperanto. Ankaŭ aŭskulti La Espero -himnon (kantas Amira Chun). La ligilon vi trovas en la artikolo.

La teksto de La Espero en la esperantlingva Vikipedio: La Espero

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-22 07:25:41

Urho:Bonvolu legi artikolon Somera Inaŭguro 24 horojn poste: nombroj ĉe la reta Revuo Esperanto. Ankaŭ aŭskulti La Espero -himnon (kantas Amira Chun). La ligilon vi trovas en la artikolo.

La teksto de La Espero en la esperantlingva Vikipedio: La Espero
Dankon pro afiŝi la ligilon de tiu interesa artikolo!
Do, mia demando ne estis tiom malrealisma, iel.

Ariberna (Montri la profilon) 2020-junio-29 22:59:31

Dankon

Urho (Montri la profilon) 2020-julio-13 10:57:02

Festivala kuriero

Vi povas elŝuti la PDF-numerojn de la Festivala kuriero ĉi tie: https://mondafest.net/kuriero/

Ĉi-momente (2020-08-09) ili jam estas 10 numeroj. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-09 06:37:33

Jen la statistika bildo de la unua VK (Virtuala Kongreso de Esperanto) en la Twitter-konto de Revuo Esperanto:
Homoj kaj landoj

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-09 12:53:11

Urho:Jen la statistika bildo de la unua VK (Virtuala Kongreso de Esperanto) en la Twitter-konto de Revuo Esperanto:
Homoj kaj landoj
Francoj estas la unua partoprenantaro!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-10 08:20:05

Ĉu iu komputis tiun formulon:

i=sum(x)^2/sum(x^2)
(kun x: nombro de partoprenantoj de ĉiu lando)

Ĝi povas esti mezurilo de "internacieco" de la VK.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-10 08:23:55

"iu"= iu, kiu ne bezonas retajpi ĉiujn ciferojn.

Reen al la supro