Al la enhavo

TELUGU. Lingvo el Barato. Kiel lerni?

de Baliurel, 2006-oktobro-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Baliurel (Montri la profilon) 2006-oktobro-03 12:27:49

Mi ŝatus lerni iom je telugua lingvo.
Sed mi ne scias...

Kiel oni skribas tiujn belanjn literojn?

Kiel ili sonas?

Nu...
Ĉu vi ŝatus lerni?
Ĉu vi ŝatus helpi al mi kaj al tiuj kiuj ankaŭ ŝatus lerni ĝin?

Do: bonvenon kaj dankon!

mi = nenu
vi = nuvvu
ŝi = aame
li = atanu
ĝi = adi

tio = adi
ĉi tio = idi

Pino (Montri la profilon) 2006-oktobro-03 18:41:00

ĉu vi ekpensi teluguan lingvon?

Baliurel (Montri la profilon) 2006-oktobro-03 21:34:54

Saluton, Pino! rido.gif

Mi ŝatus respondi al vi, sed... bonvolu pardoni min, mi ne komprenas vian demandon.
Ĉu vi ŝatus diri min, kion vi volas diri per verbo “ekpensi”?

Ĉu eble vi volis diri “elpensi”?
elpensi = krei per pensado ion novan.

La lingvo telugua estas unu el la multaj lingvoj parolataj en Barato lando.

Laŭ la ret-paĝo http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html li havas 65 milionoj da parolantoj,
do telugua estas (laŭ tiu retpaĝo) la 14-a plej parolata lingvo el la mondo (sama loko ke franca kaj tamila lingvo).

Pino:ĉu vi ekpensi teluguan lingvon?

Pino (Montri la profilon) 2006-oktobro-04 15:32:10

Saluton Baluriel! rideto.gif

Jes mi volis diri krei per pensado ion novan
sed nur tegulu ne estas telugu (Mistajpo).
Hindajn esperantistojn verŝajne respondos.

Baliurel (Montri la profilon) 2006-oktobro-05 18:52:36

Sal', Pino!

Dankon pro via averto! Kia mallerta estas mia komputila klavaro, hehe! okulumo.gif
Mi ne rimarkis tiun mistajpon (tegulu ). Mi juŝ nun anstaŭigis ĝin per la ĝustaj literoj (telugu), dankon!

...Kaj parolante pri literoj, ĉu vi scias kiel oni skribas ĉi tie per ne latina literoj?
Se uzas telugua literoj ĉi tie, ne eblas vidi ilin, ĉar ili ŝajnas aro de latina literoj sed ligitaj kiel malkomplenebaĵo kaj nekutimaĵo.

Fajro (Montri la profilon) 2006-oktobro-05 20:31:15

sal.gif

Eble vi povus plibonigi la artikolon pri la telugua lingvo ĉe la Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Telugua_lingvo
rideto.gif

Baliurel (Montri la profilon) 2006-oktobro-07 21:13:46

Sal’ Fajro! rido.gif
Mi pensas ke estus pli bone se ĉe wiki faru iu kies lingvo estu telugua.
Sed dankon pro via sugesto!, rideto.gif ĉar antaŭ tio mi ne pripensis pri tio.
Se neniu pli aldonas, mi aldonos tiam kiam mi lernos, se mi lernas.
Sed danke al vi jam mi aldonis etaĵo rido.gif
Nu... nur etaĵo, ĉar mi nuntempe scias preskaŭ neniom! Kaj tio ke mi scias, mi ne scias ĉu estas tute ĝusta... mi eniris ĉi tie por serĉi ĉu iu volus disdoni sia kono pri sia bela lingvo! ...kaj kiuj kun mi volus lerni iometon pri telugu... Ĉu vi volas?

josevitorr (Montri la profilon) 2006-oktobro-08 21:39:44

Pino:ĉu vi ekpensi teluguan lingvon?
La telugua lingvo estas la lingvo de Sathya Sai Baba, kiu vivas en la sudo el Indujo (INDIA). Barata estas la antikva nomo de Indujo. Mi petas pardono al vi ^car mi konado de E-o estas la konado de io komencanto.

Baliurel (Montri la profilon) 2006-oktobro-18 18:17:21

Saluton josevitorr sal.gif Via scio de komencanto estas bona, kaj certe ne bezonas peti pardonon! ridulo.gif
Do ĉar vi komencas: mi donas al vi egan bonvenon al Esperantujo.
Se mi faras nekompreneblaĵoj, bonvolu perdonu kaj avertu min, mi emas erari. okulumo.gif

Vi respondas al Pino, sed mi jam respondis. Do mi jen respondas al via respondo al Pino.
La telugua lingvo estas la lingvo de Sathya Sai Baba,
Ne estas raitinda diri ke la telugua lingvo estas la lingvo de unu homo,
ĝi estas lingvoj de multaj milioj de homoj.
Ĉiuj homoj gravas.

En la sudo el Barato parolas Tamil kaj Malayalam.
Telugu esta, meze el Barato, en la oriento http://www.proel.org/mundo.html
(kaj alie, kiel Malajzio, Sud-Afriko. Nu, ankaŭ estas komunumo el teluguaj parolantoj ĉe Usono, inter la baratanoj kiu iris tie antaŭ tempo)
Barata estas la antikva nomo de Indujo
Ĉu vere? Kial vi pensas tion?

"Barato" ne estas la antikva nomo de "Indujo",
sed la ĝusta Esperanta nomo je "Barato". http://bertilow.com/lanlin/azio.html#IN

Per hinda lingvo, "Barato" estas dirita "Bharat", ne "India".

Baliurel (Montri la profilon) 2006-oktobro-18 18:57:52

Jen lul-kanto nomita "Chandamaama raave", tio estas "Venu dolĉa luno":

Chandamaama raave, jaabilli raave;
Kondekki raave, koti puulu theve;
Bandekki raave, banti puulu theve;
Theru miida raave, thene pattu theve;
Pallaki lo raave paalu perugu theve;
Parugetti raave, panasa pandu theve;
Naa maata vinave, nattinta pettave;
Annii theve abbayiki iyyave!

Luno venu, dolĉa luno venu;
Submontete venu, miliono da floroj alportu;

(Mi tradukos pli.)

Ĉi tie oni uzas multe tiu ĉi du vortoj:
raave= venu
theve= alportu
Do estas facile memorigi ilin!

http://midhun.allubrothers.com/media/Chandamama%20...
Ĝia sono parolata.

http://www.youtube.com/watch?v=NlEy511v7JU
Ĝia sono kantata, kun desegna filmeto.

Reen al la supro