Tre malĝoja novaĵo
kelle poolt Terurĉjo, 23. jaanuar 2008
Postitused: 13
Keel: Esperanto
Terurĉjo (Näita profiili) 23. jaanuar 2008 22:22.51
Memore al Claude Piron
Mi treege bedaŭras okaze de tia subita morto de unu el niaj saĝegaj kaj eminentaj, ŝatataj tutmonde esperantistoj.
Li estis talenta poeto, verkisto kaj tradukisto.
Bonan vojaĝon superĉielen mi deziras al li.
Des pli, ke homo vivas, dum vivas liaj aferoj. Ni plu legos pri malaperinta Gerda, kies aŭtoro estas nome nia instruisto Claude.
Mendacapote (Näita profiili) 23. jaanuar 2008 22:56.18
Frankouche (Näita profiili) 23. jaanuar 2008 23:24.18
Liaj skribaĵoj tre simplas kaj klaras, humile.
Mi malĝojas, sed mi ĉiam memoras la veracojn kiujn li skribis.
Bonan vojaĝon, Estro
Rodrigoo (Näita profiili) 23. jaanuar 2008 23:56.03
Mi scias nenion pri liaj kredoj, tamen mi povas aserti ke li ne mortis, li ne gerde malaperis, ĉar liajn verkojn ni ĉiam memoros!
Sammondane,
Ĥod
Purgly (Näita profiili) 24. jaanuar 2008 1:56.13
http://www.edukado.net/index.php?frames=&views...
RiotNrrd (Näita profiili) 24. jaanuar 2008 2:06.53
Terurĉjo:Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis.Jes, mi ĵus aŭdis tion. Tre malĝoja novaĵo por la esperanta mondo.
Fajro (Näita profiili) 24. jaanuar 2008 3:18.14
http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU
Kaj plibonigu lian vikipedian artikolon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron
white knight (Näita profiili) 24. jaanuar 2008 9:15.55
Li restu en paco!
Ironchef (Näita profiili) 24. jaanuar 2008 14:22.19
Miland (Näita profiili) 24. jaanuar 2008 19:40.53
Terurĉjo:Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis.Ripozu en paco, S-ro Piron, nia amiko kaj instruisto.