Sisu juurde

Ideo por lerni

kelle poolt faraday, 3. juuli 2019

Postitused: 10

Keel: Esperanto

faraday (Näita profiili) 3. juuli 2019 8:13.22

Mi havas ideo por novaj kaj ne novaj lernantoj: cxiu lernanto ricevos parto de angla libro: kapitulo aux kelkaj frazoj. Lia celo estas traduki gxin en esperanto. Tiam instruisto gxustigas la tradukon. Tiel, lernantoj plibonigos la lingvan scion kaj ankaux esperanta libraro kreskos.

Kio vi pensas?

Zam_franca (Näita profiili) 3. juuli 2019 9:39.09

Traduki estas tre malfacila. La lernantoj ne povas fari tion. Ekzercoj por traduki tekstojn ne ekzistas en lernu.net. Eble ĉar la lernantoj ne parolas la samajn lingvojn. Kaj kial la libroj devus esti en la anglan lingvon ? Se traduki el angle estas ebla per Francoj aŭ Italoj, ĝi estas pli malfacila per Japanoj aŭ Turkoj (mia akuzativo estis tre malbela antaŭ 2 monatoj !).

Do mi pensas ke traduki tekstojn el sia lingvo denaska estas bona, sed post la kurso de lernu. Ankaŭ oni povas traduki artikolojn sur Vikipedio.

Nala_Cat15 (Näita profiili) 12. september 2019 18:48.47

oni verŝajne povas traduki aliajn aferojn en la Lernu!, en onian denaskan lingvon. Ekzemple, oni povas traduki la gramatikan parton de la retejo en onian denaskan lingvon, ktp.

Metsis (Näita profiili) 13. september 2019 6:10.14

Sur la gramatika paĝo maldekstre kaj sube estas falmenuo kun la nomo de lingvo, per kiu vi uzas Lernun , ekz. "Esperanto". Se vi alklakas la menuon, vi vidas liston de lingvoj al kiuj oni jam tradukis Lernun. Post la nomoj estas elcenta nombro, kiu montras kiom multe oni tradukis. Se mi ĝuste kalkulis, Lernu pli malpli ekzistas en 39 lingvoj.

MiMalamasLaAnglan (Näita profiili) 30. september 2019 16:58.25

BAILIYAT:Do mi pensas ke traduki tekstojn el ... sia lingvo denaska estas bona, sed post la kurso de lernu. Ankaŭ oni povas traduki artikolojn sur Vikipedio.
T-isto (trudisto) BAILIYAT, vi nur ripetis, kion diris Zam_franca, sed aldonis ligilon. Kial?

sergejm (Näita profiili) 30. september 2019 19:05.14

Estas mirinde, ke ĝi ne aldonis ligilojn en siaj aliaj mesaĝoj, kiel kutime varas robotoj.

Zam_franca (Näita profiili) 30. september 2019 19:53.25

Kial iuj volas ataki ret-esperantujon?! Idistoj eble (ŝerce). Aŭ tio estas «la malamas-la-anglan-a esperanta programlingvo»...

MiMalamasLaAnglan (Näita profiili) 1. oktoober 2019 20:48.28

Zam_franca:Kial iuj volas ataki ret-esperantujon?! Idistoj eble (ŝerce). Aŭ tio estas «la malamas-la-anglan-a esperanta programlingvo»...
Ne zorgu, mi jam ne faris la programlingvon. Mi ne ŝatas trudilojn.

Zam_franca (Näita profiili) 2. oktoober 2019 12:23.16

Kompreneble mi ŝercis. Tamen se ekzistas ret-idujo, bonvolu krei militistaron da spamiloj.

MiMalamasLaAnglan (Näita profiili) 3. oktoober 2019 15:24.01

Zam_franca:Kompreneble mi ŝercis. Tamen se ekzistas ret-idujo, bonvolu krei militistaron da spamiloj.
Mi ne farus tiel aferon.

Tagasi üles