Sisu juurde

Kio estas bona rusa lingva muziko, kiun vi rekomendas?

kelle poolt Nala_Cat15, 21. november 2019

Postitused: 4

Keel: Esperanto

Nala_Cat15 (Näita profiili) 21. november 2019 5:32.31

Ia fojo antaŭe mi simple retumis, kaj mi trovis tre bonan rusan kanton (laŭ mi). Normale, mi ne ŝatas ĉi tian modernan muzikon sed ĉi tiam (verŝajne ĉar estas en la rusa lingvo) mi ja pensas ke ĝi estas bone. Do jen la ligilo kaj ĉu vi povas rekomendi al mi aliajn bonajn kantojn en la rusa? (mi ankaŭ ne parolas la rusan sed mi ŝatas la lingvon; eble mi lernos ĝin post esperanto, mi ne scias)

https://www.youtube.com/watch?v=vSocggaeMkE

vaaspuhr (Näita profiili) 24. november 2019 10:46.58

KatjaMcFlores (Näita profiili) 24. november 2019 14:42.25

Saluton, Nala_Cat.
Por vi kaj por aliaj kamaradoj, kiuj interesiĝas pri ruslingvaj (subtekstitaj) kantoj, mi povas rekomendi video-filmetojn el la TV-projekto "Две звезды" (Du steluloj), kiu estas analogo de la brita «Celebrity Duets».
Jen estas paro da kantoj de la paro da stelulinoj, kiuj plaĉis persone al mi, sed kiuj bedaŭrinde ne venkis en tiu "show":
----------
https://youtu.be/3dGkd5S2x5U
----------
https://youtu.be/WXK7QYnqUc0

Metsis (Näita profiili) 25. november 2019 8:10.16

Dum la stagnado (do, ne temas pri la rusa muziko sed la sovjeta) mi ekhavis la LP-diskon de la grupo Avgust kaj eĉ vizitis ilian koncerton en mia hejmurbo (en Finnlando).

Avgust kaj la albumo Demon!

Tagasi üles