Al la enhavo

Kial neniu diskutas pri la PLEJ danĝera lando?

de Lanctupo, 2007-decembro-21

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Lanctupo (Montri la profilon) 2007-decembro-30 00:02:20

Frankouche:Nu, kiu lando? La germanio? okulumo.gif
rideto.gif

Ĉitempe ne. okulumo.gif
Ĉitempe Germanio estas tute okupita pro guverni ĝian propran popolon.

piteredfan (Montri la profilon) 2007-decembro-31 01:50:45

Frankouche:Ci pravas, la homo danĝeras (islanduloj...) okulumo.gif

Pli danĝerega ke teraj lokoj!

Sed ne forgesu vulkanojn, tertremojn, surtermarondegojn...

Memoru, estis 3 jaroj, la 26 decembro 2004, la terura surtermarondego en la india oceano, pli da 250 000 mortuloj en kelkaj minutoj... ploro.gif
Jes, oni nomas tion "cumano".
Ĉu ne multaj insulaj, precipe koralinsuloj estas minacata malaperi pro klimatŝanĝo? Sen vulkanoj, ĉu ne kontinentoj mankus en nia planedo, do ni ĉiuj vivus inter fiŝoj? demando.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-19 20:52:53

Tute ne ekzistas "danĝerajn landojn", ĉiam nur ekzistas "danĝerajn homojn", ĉu ne?
Prave! Tial, nun mi opinias ke Bush farigis Usonon la plej danĝera lando.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-19 21:44:22

Rodrigoo, mi scivolas, kial brazilano opinias Usonon la plej danĝera lando.
Ĉu Usono minacas al via lando aŭ al ia alia sudamerika lando?
Ĉu sinjoro Buŝ estas la unua usona prezidento, kiu faris Usonon tia laŭ via opinio?
Estante tre pacema kaj tre pacama samkiel ĉiu ruso, mi ĉiam demandas al mi, kial efektive en internacia komunumo konstruiĝis opinio pri Rusio kiel pri la plej danĝera?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-20 08:31:31

Rodrigoo, mi scivolas, kial brazilano opinias Usonon la plej danĝera lando. Ĉu Usono minacas al via lando aŭ al ia alia sudamerika lando? Ĉu sinjoro Buŝ estas la unua usona prezidento, kiu faris Usonon tia laŭ via opinio? Estante tre pacema kaj tre pacama samkiel ĉiu ruso, mi ĉiam demandas al mi, kial efektive en internacia komunumo konstruiĝis opinio pri Rusio kiel pri la plej danĝera?
Ehe, bona respondo, kara. rideto.gif

Legu ion pri la nuntempa historio de Brazilo kaj vi legos ion pri la Milita Puĉo de 1964. Se vi volas, mi povus sendi ion al vi.

Mi ne scias pri la opinio de la aliaj brazilanoj, sed nun mi parolas kiel mondcivitano. Lando kiu okupiĝas ne pri si mem sed pri la aliaj, neniel povas esti sekura.

Mi neniam pensis pri Rusio kiel danĝera lando. Sed ekzemple mia avo, fimilitistaĉo dum la Milita Puĉo de 1964, dum horoj paroladas al mi kiel Rusio estas danĝera lando! La lando de tiuj fikomunistoj! Kaj jes, Usono sponsoris la puĉon kiun viŝis la rajtojn de brazilanojn.

Sammondane,
Ĥod.

bboy_smash (Montri la profilon) 2008-januaro-27 11:38:37

Estante tre pacema kaj tre pacama samkiel ĉiu ruso, mi ĉiam demandas al mi, kial efektive en internacia komunumo konstruiĝis opinio pri Rusio kiel pri la plej danĝera?
Nu, la plej danĝera ne, sed oni ne devas forgesi ke temas pri grandega lando kun grandegaj rimedoj. Eble tio timigas la homojn.

Aliflanke, mi kredas ke nun la plej danĝera lando tre eble estas Israelo kune kun Usono, sed estas nur opinio...

Ĝis !

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-27 12:29:01

Finfine, multas iuj kiuj ĉi tie diskutas pri la plej danĝera lando okulumo.gif

Ŝajnas ke multaj landoj gajnas la oran medalon !

Ĉu estas la plej danĝeraj landoj kontraŭ viaj landoj aŭ la plej danĝeraj kontraŭ loĝuloj aŭ najbaroj de tiuj landoj?
Ĉu danĝeras, la registaro en tiuj danĝeraj landoj aŭ kelkaj uloj kiuj ne regas?

Mi ne vizitos tiam la afganistanion. Hejme, fartas bone.
Kelkaj uloj elspezas multan monon en saŭdia arabio por ke ili aŭ aliuloj danĝeriĝos en mia loĝlando.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-03 19:29:18

Nun la plej danĝeraj estas Pollando, Ĉeĥlando, Hungarlando kaj Bulgarlando.
Eĉ post nia unua nuklea atako ili estos detruitaj kaj venenitaj por miloj da jaroj. Krome, estos tuŝotaj pro la nukleaj eksplodoj ankaŭ iliaj najbaroj. Ventoj el Rusio alportos multajn nubojn de radioaktiva polvo.
Vidu la mapon de Eŭropo. Ĝi montras, ke Eŭropo estas malgranda mondparto.

Rusoj sufiĉe facile rifuzos de demokratio, trankvila kaj riĉa vivo por nur protekti sian landon.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-03 19:50:41

Kiel la rusio iĝas nun pli kaj pli riĉa, tiu lando (la rusio) iĝos interesan landon por invadiĝi. okulumo.gif

La plej danĝeraj landoj atendu iomete da klimata varmeco por ke ili invados trankvile la rusion eĉ dum la vintro rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-03 20:21:56

Ukrlando impete strebas al la familio de la plej danĝeraj.

Frankouche, multaj jam spertis pri invado en Rusion - molgoloj, svedoj, poloj, turkoj, tataroj, viaj samlandanoj, germanoj, angloj, usonanoj, japanoj, italoj, hungaroj, rumanoj, ĉeĥoj.
Mi esperas, ke la sperto lernigis.

Reen al la supro