ورود به محتوا

Ebria

از FalanteHablanteSpeaker, 8 فوریهٔ 2008

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

FalanteHablanteSpeaker (نمایش مشخصات) 8 فوریهٔ 2008،‏ 7:26:41

Mi estas ebria... kiam me estas ebria, mi volas scii se alia homoj ke parolas esperanton drinkas. Mi scias ke la konversacio en ĉi tiu forumo estas inteligenta, sed mi volas krei forumon ke estas por skribi kiam ci estas ebria!

Mi lernis esperanton kial mi jam sciis multa da alian lingvojn similajn, sed mi volas scii kial ĉiuj ke legas ĉi-forume komencis lerni esperanton...diru al mi ciaj rakontoj

mastro Jano (نمایش مشخصات) 8 فوریهٔ 2008،‏ 10:09:33

FalanteHablanteSpeaker:Mi estas ebria... kiam me estas ebria, mi volas scii se alia homoj ke parolas esperanton drinkas. Mi scias ke la konversacio en ĉi tiu forumo estas inteligenta, sed mi volas krei forumon ke estas por skribi kiam ci estas ebria!

Mi lernis esperanton kial mi jam sciis multa da alian lingvojn similajn, sed mi volas scii kial ĉiuj ke legas ĉi-forume komencis lerni esperanton...diru al mi ciaj rakontoj
Mi ekhavis konversacian libreton esperantan de najbarino, kiu jam ne deziris viziti lingvokurson. Mi nur scivolis pri tia eksterordinara artefarita lingvo. Kiam mi estis soldato en Hungara popolarmeo, mi malzorgeme forgesis anonci, ke mi korespondas germane al germanino. Mia komandanto okupis miajn vortarojn, lernolibron kaj restis por mi nur la libreto esperanta. Tiam mi komencis studi la lingvon kaj hazarde renkontis kamaradon, kiu inklinis min instrui Esperante. Post lia malarmiĝo mi vizitis kelkfoje en proksima urbo lingvokurson, sed la vera instigo plu lerni estis por mi, kiam dum Zamenhofa festotago mi spertis, ke vivas tiu lingvo. Plian elanon donis al mi, kiam mi pensiuliĝis kaj komencis uzi interreton. Mi komencis elkovi strofojn en j.2003.

La sekva strofo aspektas tiel, kvazaŭ mi verkus ĝin ebrie. Ĉu ne?

Rodrigoo (نمایش مشخصات) 10 فوریهٔ 2008،‏ 0:14:45

Mi ja plibone parolas esperanton ebrie.lango.gif
Kelkaj geesperantistoj ŝatas diradi ke e-o estas la lingvo de la bonuloj, ke esperantistoj ne drinkas ktp. Tial, plaĉas al mi ke ofte mi konas samideanojn kiuj ja malsame opinias, hehe. okulumo.gif

Iel ajn, nepre legu:
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poez...

Sammondane,
Ĥod

Lanctupo (نمایش مشخصات) 11 فوریهٔ 2008،‏ 2:20:43

Jes, ankaŭ mi volonte drinkas bonan trinkegon!
Je nia sano!

بازگشت به بالا