Tästä sisältöön

amunta/ameŭnta/amejnta = kiu amus/amu/ami

amigueo :lta, 4. tammikuuta 2018

Viestejä: 32

Kieli: Esperanto

amigueo (Näytä profiilli) 4. tammikuuta 2018 18.19.44

mi gapas pri manko de participoj aktivaj kaj pasivaj de -US, -U, -I.
ĉu iu povas klarigi fenomenon aŭ - kial ne? okulumo.gif

ili deziras mondon kie ne okazu militoj; pri militoj neokazeŭntaj temis la pintkunveno

kial -EŬ-?
ĉar analoge al "postEulo"

amigueo (Näytä profiilli) 4. tammikuuta 2018 18.26.06

Viesti on piilotettu.

nornen (Näytä profiilli) 4. tammikuuta 2018 22.08.54

amigueo:mi gapas pri manko de participoj aktivaj kaj pasivaj de -US, -U, -I.
ĉu iu povas klarigi fenomenon aŭ - kial ne? okulumo.gif

ili deziras mondon kie ne okazu militoj; pri militoj neokazeŭntaj temis la pintkunveno

kial -EŬ-?
ĉar analoge al "postEulo"
Mi opinias ke tiu ŝajna manko estas ŝuldita al tio: La formoj -as, -is kaj -os difinas tempon, kaj iliaj participoj -ant, -int, -ont, -at, -it, -ot difinas temporelacion. Ĉar -us, -u kaj -i ne difinas tempon, ne ekzistas participoj pro manko de temporelacio.

sergejm (Näytä profiilli) 5. tammikuuta 2018 2.34.51

Foje oni uzas nefundametajn sufiksojn -unta/-uta, kiu signifas 'kiu *-us/kiun oni *-us'.
Por u-modo patricipoj ne ekzistas. Mi ne vidas neceson fari patricipojn de infinitivo.
Por kelkaj verboj oni povas fari adjektivon sen sufikso - 'skriba'. Al naciaj lingvon tia adjektivo povas tradukiĝi per patricipo.
Sufiksoj '-eŭnta/-eŭta' eksistas nur en amiguEO, nenia neceso ekzistas por aldoni tiaĵon al Esperanto.

Metsis (Näytä profiilli) 5. tammikuuta 2018 10.15.51

Mi samopinias kiel sergejm.

Fakton, ke la us-formo, tradicie nomata kondicionalo, ne montras tempon, povas esti malfacila kompreni. Multaj lingvoj havas kondicionalan prezencon kaj kondicionalan perfekton, tial sentempa kondicionalo sentas stranga.

Ekzemple la frazon
Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron.

oni povas traduki en la anglan

I would not make the mistake, if he told me the truth ahead.

I would not have made the mistake, if he had told me the truth ahead.

Nature la lasta traduko estas pli natura, ĉar la frazo enhavas referencon al la pasinteco, la vorto ahead.

Mi povas etendi mian imagon en situacion, en kiu oni povus uzi nefundamentajn participojn *-unta/*uta, sed oni povas diri alivorte kaj tial esti pli komprenebla. La restaj proponitaj formoj ne necesas. Tro enpakita teksto aŭ parolo ne helpas komunikadon.

Altebrilas (Näytä profiilli) 5. tammikuuta 2018 11.16.28

Tiaj debatoj estus pli interesaj se vi aldonus ekzemplojn pri:
a) kion vi proponas
b) kiel vi sentas devigata esprimi vin, pro manko de la koncerna formo.

Tiumaniere la aliaj forumanoj povus respondi al la demando :"ĉu ne ekzistas simpla maniero esprimi tion en normala esperanto?"

ekz:
a) pri militoj neokazeŭntaj temis la pintkunveno
b) pri nedezireblaj okazintaj militoj... aŭ b) pri evitindaj estontaj militoj

kial ne:
c) pri paco (en regiono X) temis la pintkunveno

Altebrilas (Näytä profiilli) 5. tammikuuta 2018 11.30.36

Pri "*unta", "*uta", mi ŝatus, ke lma Akademio agnosku ilin. Unue pri la regulareco is, as, os, us -> inta, anta, onta, *unta

Due pro la simetrio:
onte inta = anta
inte onta = *unta

a) La lingvo havas milionojn da *lernuntoj.
b) La lingvo havas milionojn da homoj, kiuj lernus ĝin (se ili ne foriris).

nornen (Näytä profiilli) 5. tammikuuta 2018 16.20.28

Ŝajnas al mi ke en tiu ĉi fadeno aperas baza malkompreno pri la participoj, nome la hipotezio, ke "faranta = kiu faras; farinta = kiu faris; faronta = kiu faros". Tio ne veras.

Mi dormigas la kriantan infanon. = Mi dormigas la infanon, kiu krias.
Mi dormigis la kriantan infanon. = Mi dormigis la infanon, kiu kriis.
Mi dormigos la kriantan infanon. = Mi dormigos la infanon, kiu krios.

Dum -as, -is kaj -us markas estantecon, estintecon kaj estontecon, la participoj markas antaŭtempecon, samtempecon kaj posttempecon.

Sekve la argumentado "Ĉar faranta = kiu faras kaj ĉar farinta = kiu faris kaj ĉar faront = kiu faros, sekve farunta = kiu farus" estas sensenca, ĉar la tri kondiĉoj estas malveraj...

amigueo (Näytä profiilli) 7. tammikuuta 2018 20.38.01

fakte, UNT kaj UT jam funkcias en esperanto,
mi nur sugestis formon deziran aŭ nerealan por kompletigi la serion:

"kantu, kantu", kriis la publiko; fine, la kanteŭnto kontentigis la publikon per kortuŝa kanto

nornen (Näytä profiilli) 7. tammikuuta 2018 22.02.35

amigueo:fakte, UNT kaj UT jam funkcias en esperanto
Mi ne intencis diri, ke unt' kaj ut' povas funkcii kaj ke ili povas esti sencplena aldono al Esperanto.
Mi nur diris, ke la sekva "logiko" tute ne estas logika:
A: "faranta" signifas "kiu faras"
B: "farunta" signifas "kiu farus"
C: Se A, sekve B.

Ĉar la kondiĉo "A" ne estas vera, la propozicio "C" ĉiam estas vera kaj sekve ne tro plena de senco. Ĝi estas tiel sencplena kiel "Se la luno estas farita de verda fromaĝo, sekve el nombro kvin estas freneza." Tiu propozicio estas vera, tamen kion ĝi lernigas al ni?

Takaisin ylös