Tästä sisältöön

Mi trovis frazon en PIV kiu ŝajnas kontraŭdiri gramtikon rilate al la akizativo kun relitivaj pronomoj

Nala_Cat15 :lta, 27. syyskuuta 2019

Viestejä: 5

Kieli: Esperanto

Nala_Cat15 (Näytä profiilli) 27. syyskuuta 2019 7.53.11

https://lernu.net/forumo/temo/26963
Ĉi tiu fadeno diskutas la akuzativon kun relitivaj pronomoj, sed mi trovis ekzemplan frazon en PIV kiu ŝajnas kontraŭdiri ĉi tion:

”Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de Suno k antaŭ ĝia leviĝo”

Kial uzi la akuzativon kun “kiu” anstataŭ “sunaj radioj” ( sunajn radiojn) ? Kial “kiu” funkcias kiel la objekto?

http://vortaro.net/#krepusko

sendiulo (Näytä profiilli) 27. syyskuuta 2019 8.17.13

Laŭ mi, vi pravas. Devas esti tiel: "Nehela lumo, kiu estigas sunajn radiojn resenditajn de la tera atmosfero post subiro de Suno k antaŭ ĝia leviĝo"

StefKo (Näytä profiilli) 27. syyskuuta 2019 8.37.58

Nala_Cat15:
https://lernu.net/forumo/temo/26963
Ĉi tiu fadeno diskutas la akuzativon kun relitivaj pronomoj, sed mi trovis ekzemplan frazon en PIV kiu ŝajnas kontraŭdiri ĉi tion:

”Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de Suno k antaŭ ĝia leviĝo”

Kial uzi la akuzativon kun “kiu” anstataŭ “sunaj radioj” ( sunajn radiojn) ? Kial “kiu” funkcias kiel la objekto?
http://vortaro.net/#krepusko
Tio ne estas kompleta frazo (kiele en vortaroj). Kompleta frazo estas:

Krepusko estas nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de Suno k antaŭ ĝia leviĝo.

Legu ĉi tiun simplan dialogon:

- Kio estas krepusko?
- Krepusko estas nehela lumo.
- Kio estigas krepuskon?
- Sunaj radioj.
- Ĉu vi vidis nehelan lumon?
- Kiun nehelan lumon?
- Tiun kiun estigas sunaj radioj post subiro kaj antaŭ leviĝo de Suno.

sendiulo (Näytä profiilli) 27. syyskuuta 2019 9.44.28

StefKo:

Jes, ĝuste.

Nala_Cat15 (Näytä profiilli) 28. syyskuuta 2019 19.35.35

Dankon

Takaisin ylös